Vortaro de Esperanto[1] de Kazimierz Bein (Kabe) estas la unua tute unulingva difin-vortaro de Esperanto kaj pro tio historia antaŭulo de la Plena Vortaro de Esperanto de 1930 kaj de la hodiaŭa Plena Ilustrita Vortaro (PIV - lasta eldono en 2005). Ĝi precipe helpas al la kompreno de la vort-trezoro de l’ Fundamento de Esperanto. Ĝia unua eldono aperis en 1911, la dua senŝanĝa en 1922, la tria kaj lasta, same senŝanĝa, en 1925 kun po 175 p. Aperis 8500 ekzempleroj. Ĝia sola antaŭulo estis la Plena Vortaro Esperanto-Esperanta kaj Esperanto-Franca de Émile Boirac de 1909, kies malprecizan difinan parton la Kabe-vortaro tamen forte superas.
„Konkava. Sfere kava: Konkava okulvitro korektas la miopecon.
Konkiri [tiel!]. Akiri per milito; aligi al sia lando per milito, almiliti: La Romanoj konkiris la tutan antikvan mondon.
Konkludi. Formi sian opinion, kiel rezultaton de sia rezonado aŭ sin bazante sur agoj aŭ vortoj de alia persono: konkludi de io, el io. Konkludo. Opinio de tiu, kiu konkludas. Konklude. Kiel konkludo. ”
La koncizaj difinoj estas tute taŭgaj kaj la aplikoj trafe ilustritaj per ekzemplo-frazoj. Tute mankas referencoj al antaŭaj verkoj aŭ vortaroj, aŭ pri Fundamenteco aŭ Zamenhofeco. Tamen la baza strukturo de 1911 precipe ne ŝanĝiĝis tra Plena Vortaro de 1930 ĝis la hodiaŭa PIV de 2005. La citita "konkiri" anstataŭ la hodiaŭa "konkeri" estas unu el la plej konataj arkaismoj de Esperanto. La ekzemplo-frazo "La Romanoj ~is la tutan antikvan mondon" tamen troviĝas ĝis hodiaŭ en PIV, nun por klarigi "konkeri". Ankaŭ aliaj enskriboj spegulas la lingvo- kaj tekniko-staton de 1911. "Biciklo" ekzemple laŭ la Kabe-vortaro estas "Durada velocipedo, kies antaŭa rado estas multe pli granda, ol la posta", dum "bicikleto" estas "Durada velocipedo kun egale grandaj radoj". Pro tiu eco la Kabe-vortaro ĝis hodiaŭ estas grava bazo por studi lingvo-evoluon en Esperanto.
„ Bein nur celis doni la tute bonajn fidindajn vortojn, kiujn sentime la Esperantistoj povos uzi. Ĝi certe fariĝos la ĉefa fonto, el kiu la naciaj vortaristoj ĉerpos, kaj kiu tre utilos por uniformigi la diversajn vortarojn de nia lingvo. ”
„ Ĉi tiu internacia vortaro, verkita plene en Esperanto, enhavas ĉiujn vortojn de Esperanto (radikajn kaj devenigitajn), ĝenerale uzatajn de l'Esperantistoj, kun esperanta difino de ilia rekta senco kaj iliaj ĉefaj liguraj signifoj. Ĉiu vorto estas difinita kun granda precizeco kaj mirinda klareco. Multaj frazmodeloj por klarigi la sencon kaj igi ilin memoreblaj, faras la verkon alloganta kaj vivanta.
Kiel ekzemploj mi citas :
Atendi.— i. Resti ĝis io okazos ,* atendi amikon, atendi la subiron de la suno. — 2. Esperi ; atendi helpon. — 3. Esti preta, minaci, esli neevitebla : la tagmanĝo atendas nin, La krimulo atendas la ekzekuton. Atendo. Stato de tiu, kiu atendas. Atendejo. Ĉambro, salono por atendi : Atendejo de stacidomo, de kuracisto.
Memori. Konservi en la spirito la ideojn, antaŭe akiritajn : memori fakton, memori vorton. Memoro. Spirita konservo de ideoj antaŭe akiritaj ; kapablo memori: lernanto, kiu posedas bonan memoron. Memorebla. Kiu meritas esti memorata : ne memorebla, malsimpla regulo. Memorinda. Kiu povas esti memorata : memorinda fakto. Rememori. Refreŝigi en sia spirito la memoron pri io : rememori la mortintan patron. Rememorigi. Refreŝigi en ies spiriton la memoron pri io : remetigi ion al iu .
Tiuj citaĵoj montras la altan valoron de la Vortaro, kaj liberigas min de ĉia plia rekomendo. ”