Wolfgang Schäuble
Wolfgang SCHÄUBLE [ŝojble] (naskita la 18-an de septembro 1942 en Freiburg im Breisgau, mortinta la 26-an de decembro 2023[1]) estis germana politikisto de la kristandemokratia partio CDU.
En la registaro de Helmut Kohl li estis inter 1984 kaj 1989 federacia ministro pri specialaj taskoj kaj ĉefo de la federacia kancelierejo, kaj inter 1989 kaj 1991 jam unuafoje ministro pri internaj aferoj.
En oktobro 1990 li estis de malantaŭe atence pafatakita de psika malsanulo: unu pafila kuglo trafis la makzelon, unu la mjelon kaj tria trafis gardiston, kiu ĵetis sin inter la politikiston kaj la pafanton. La gardisto pretervivis, kaj ankaŭ Wolfgang Schäuble, kiu tamen de tiam sube de la tria brusta vertebro estas paralizita kaj por moviĝo bezonas rulseĝon.
Post la federacia parlamenta baloto en 1998 li anstataŭis Helmut Kohl kiel CDU-partiestro, sed retiriĝis en 2000.
Inter novembro 2005 kaj oktobro 2009 li estis ministro pri internaj aferoj en la ministraro unua de Angela Merkel, kaj rezulte de la parlamenta baloto en Germanio 2009 ekde la 28-a de oktobro de tiu jaro estis ministro pri financoj en la ministraro dua de Angela Merkel. Ankaŭ en la tria ministraro de Angela Merkel, kies konsisto estis oficiale publikigita la 15-an de decembro 2013, li denove estis ministro pri financoj.
Ekde la 24-a de oktobro 2017 li estis prezidanto de la Germana Federacia Parlamento. En oktobro 2021, Wolfgang Schäuble cedis sian lokon kiel Prezidanto de la Bundestag al Bärbel Bas.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ "Wolfgang Schäuble Ist tot." - Ĉe: ORF aŭ, 27.13.3023
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|
- Naskiĝintoj en 1942
- Mortintoj en 2023
- Viroj
- Naskiĝintoj la 18-an de septembro
- Mortintoj la 26-an de decembro
- Germanaj politikistoj
- Ministroj pri internaj aferoj de Germanio
- Germanaj ministroj pri financoj
- Unua ministraro de Angela Merkel
- Dua ministraro de Angela Merkel
- Tria ministraro de Angela Merkel
- Karolpremiitoj