Saltu al enhavo

Zan TV

El Vikipedio, la libera enciklopedio

 

Emblemo de Zan TV

Zan TV (تلویزیون زن) estas afgana televidkanalo kiu celas virinojn (Zan signifas virinon en la daria kaj la paŝtuna), kaj ĉiuj ĵurnalistoj, prezentistoj, redaktistoj kaj produktintoj estas virinoj. El 70 dungitoj, 60 estas virinoj. La nombro da spektantoj estas taksita je unu miliono, kaj la kanalo elsendas 17 horojn tage. La kanalo estas financata per varbado kaj eksterlanda financa subteno[1].

Najwa Alimi, kiu laboras kiel novaĵraportisto ĉe la kanalo, gajnis la premion Per Anger en 2019 pro sia ĵurnalisma laboro[2].

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. (en) Behind the Veil, Ideas Beyond Borders, la 8-an de novembro 2024.
  2. (sv) Per Anger-pristagaren Najwa Alimi: ”Viljan är starkare än rädslan i arbetet”, SVT Nyheter, la 17-an de oktobro 2017, alirite la 9-an de novembro 2024.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]