Bostono
- Por la muzikgrupo, vidu artikolon Boston (muzika grupo).
Bostono | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo de Usono urbego kantona sidejo vd | |||||
Flago | |||||
Administrado | |||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 675 647 (2020) [+] | ||||
Loĝdenso | 2 910 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 42° 22′ N, 71° 3′ U (mapo)42.360277777778-71.057777777778Koordinatoj: 42° 22′ N, 71° 3′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 43 m [+] | ||||
Areo | 232,167761 km² (2 321 6.7 761 ha) [+] | ||||
Horzono | orienta horzono de Nordameriko (UTC-5) [+] | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Boston [+] | |||||
Bostono (angle Boston ['bɑs tən]) estas la ĉefurbo de la ŝtato Masaĉuseco en la lando Usono.
En 2000, la urbo (strikte laŭ la urbolimo) enhavis 589 141 loĝantojn, farante sin la 20-a plej granda urbo en Usono. La metropola regiono enhavas, depende de preciza difino de la regiono, inter 3 kaj 5,8 miliono da loĝantoj.
Dum la lastaj 350 jaroj, Bostono kreskis. La centra termaso pli ol triobliĝis dum la jarcentoj, sed ne nur pro la aneksado de apudaj urbetoj. La kreskado de Bostono rezultis de genia terpleniga projekto kiu kreis el la akvo la najbarejon Back Bay, parton de la Financa Distrikto, kaj la belan havenkvartalon.
Geografio
Granda Bostono (angle Greater Boston; ankaŭ konata kiel angle Eastern Massachusetts, Orienta Masaĉuseco) estas la metropola areo de Nov-Anglio kiu estas en la nordoriento de Usono en kies centro estas la urbo Bostono. La regiono estas la deka plej granda metropola areo en Usono. La areo de Granda Bostono ampleksas tri ŝtatojn - Masaĉuseco, Nov-Hampŝiro kaj Rod-Insulo.
Apudaj urboj de Bostono inkluzivas Kembriĝon kaj Somerville. La loĝantaro estas de 5.650 mil (en la aglomeraĵo en 2000). Elstara geografia elemento estas Georges Insulo.
En la aglomeraĵo estas multaj universitatoj:
- Masaĉuseca Instituto de Teknologio
- Universitato Harvard
- Boston College
- Boston University
- Wellesley
- Universitato Tufts
- Universitato de Masaĉuseco
Inter la ĝemelaj urboj de Bostono estas Barcelono, Hispanio; Hangzhou, Ĉinio; Kioto, Japanio; Melburno, Aŭstralio; Padua, Italio; Strasburgo, Francio; Tajpeo, Tajvano.
Situo
Historio
La unua loĝanto de Bostono, pastro William Blaxton, loĝis sole en la loko de la nuna najbarejo Beacon Hill dum kvin jaroj antaŭ ol aliaj britaj setlantoj alvenis en 1622. Nun en tiu najbarejo loĝas 10.000 homoj. Bostono estis fondita en 1630 kaj nomita laŭ la urbo Bostono en orienta Anglio (Lincolnshire).
The Boston News-Letter (Bostona Novaĵletero), unuafoje publikigita en Bostono la 24an de aprilo, 1704, estas konsiderata kiel la unua kontinue publikigita gazeto en Brita Nordameriko.
En Bostono okazis la Bostona Masakro (1770) kaj la Bostona teumado (1773), eventoj ideologie gravaj en la historio de Usono. Proksime de ĝi okazis la "Batalo de Bunker Hill" (1775). La Sieĝo de Bostono (19a de aprilo 1775 – 17a de marto 1776) estis malferma fazo de la Usona Revolucia Milito. Milicanoj el Nov-Anglio malhelpis la movadon surtere de la Brita Armeo fortikita en kio estis tiam la duoninsula urbo Bostono, Masaĉuseco. Ambaŭ partioj devis elturniĝi por provizioj kaj personaro dum la daŭrado de la sieĝo. Brita reproviziado kaj refortiga agado estis limigitaj al maraliro. Post dekunu monatoj de sieĝo la britoj abandonis Bostonon navige al Nov-Skotio.
Vidindaĵoj
Servoj
- Arkeologia Instituto de Usono
- Boston Latin School
- Bostona Kolegio
- Bostona Porinfana Muzeo
- Instituto Albert Einstein
Entreprenoj
Famuloj
- en la urbo mortis:
- hungara verkisto Tamás Aczél
- hungara ministro Tihamér Fabinyi
- hungara astronomo Károly Lassovszky
- hungara kemiisto Imre Valkó
- hungara kuracisto Jenő Kramár
- hungara pianisto Béla Böszörményi-Nagy
- hungara naĝisto Károly Bartha
Transportoj
Esperanto en Bostono
Tie, John Fogg Twombly fondis la unuan usonan Esperanto-Grupon en 1905.
Bildaro
Aliaj projektoj
Eksteraj ligiloj
|