21-a de majo
Aspekto
(Alidirektita el 21-an de majo)
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
majo 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
majo | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | ||
6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 |
13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 |
20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 |
27 | 28 | 29 | 30 | 31 | ||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 21-a de majo estas la 141-a tago de la jaro (la 142-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 224 tagoj restas.
Je la 21-a de majo okazis, interalie:
Eventoj
[redakti | redakti fonton]- 293: Romia Imperio: Tetrarkio komencita
- 878: Arab-bizancaj militoj: Sirakuzo estis okupita de Aglabidoj dum la islama konkero de Sicilio
- 996: Oto la 3-a kroniĝis kiel imperiestro de la Sankta Romia Imperio
- 1097: Unua krucmilito: krucmilitistoj sieĝantaj Niceon rebatis post tuttaga batalo provon de milita helpo flanke de armeo de turko-selĝuka Ruma sultanlando
- 1349: Duŝana Kodo, konstitucio de Serba Imperio, estis adoptita de Stefan Dušan
- 1363: En Krakovo okazis nupto de la reĝo de Ĉeĥio kaj germana-romia imperiestro Karolo la 4-a kun nepino de la reĝo de Pollando Kazimiro la Granda
- 1388: Germanio: Universitato de Kolonjo fondiĝis
- 1403: Reĝlando Kastilio: Henriko la 3-a sendis misiiston al kortumo de Timuridoj por diskuti eventualan aliancon kontraŭ Otomana Imperio
- 1420: Subskribo de la franca-angla Traktato de Troyes por fini la centjaran militon pere de forpuŝo el la franca trono de la Dinastio de Valois kaj persona unio sub Henriko la 5-a
- 1471: Estinta reĝo de Anglio Henriko la 6-a estis senkapigita en Tower of London
- 1481: Johano la 1-a iĝis reĝo de Danio
- 1502: Portugala ekspedicio malkovris la insulon Sankta Heleno
- 1660: Antonio Pignatelli (posta papo) iĝis reprezentanto de Vatikano en Pollando
- 1674: Johano la 3-a Sobieski ekreĝis en Pollando kiel elektito de nobelaro
- 1799: Ekspedicio de Napoleono al Egiptio: finiĝis sensukcesa franca sieĝo de Akko
- 1800: Sur Ioniaj insuloj kreiĝis sub turka-rusa protektorato Respubliko de Sep Insuloj
- 1804: En Parizo okazis unua entombigo en la Tombejo Père-Lachaise
- 1809: Franca-aŭstra batalo de Aspern komenciĝis
- 1813: Venko de franca Grande Armée super la prusa-rusa en batalo de Budyšin
- 1831: Novembra ribelo kontraŭ la Rusia Imperio: venko de poloj en batalo de Tykocin
- 1840: Nov-Zelando aliĝis al la Unuiĝinta Reĝlando
- 1849: Hungara revolucio: ribelaj taĉmentoj konkeris Buda
- 1851: En Kolumbio oni abolis sklavecon - kongresa leĝo ekvalidis kun la nova jaro
- 1871: Sanga Semajno komenciĝis - dum ĝi registara armeo subpremis Parizan Komunumon mortigante 30 mil personojn
- 1879: Pacifika Milito: perua ŝiparo venkis la ĉilian en batalo de Iquique
- 1881: Ruĝa Kruco estis fondita
- 1904: Federacio Internacia de Futbalo FIFA fondiĝis en Parizo
- 1910: Nova konstruita juda setlejo eknomiĝis Tel-Avivo
- Unua mondmilito
- 1915: Litova Societo por Helpo al Militviktimoj estis fondita en Vilno (ekzistis ĝis 1918)
- 1916: Svislando: litova konferenco komenciĝis en Laŭzano; enkonduko de somera tempo en Britio
- 1917: Komisiono pri Militaj Tomboj establiĝis per reĝa ĉarto por marki, registri kaj konservi tombojn kaj memorlokojn de la Komunumo de Nacioj; Georgio: granda incendio de Atlanta - ĉirkaŭ 2 mil domoj bruliĝis
- 1918: Militkampanjo en Kaŭkazio: Batalo de Sardarapat komenciĝis — rezulte de tio estiĝis Armena Respubliko (1918-1920); en fortikaĵo Babrujsk sub premo de germanoj estis malformita la Unua Pola Korpuso en Rusio de generalo Józef Dowbor-Muśnicki
- 1920: Prezidento de Meksiko Venustiano Carranza, devigita rezulte de puĉo forlasi la ĉefurbon, estis murdita embuske dum vojaĝo al Veracruz
- 1921: Tria Silezia Ribelo: batalo pri Monto Sankta Anna (apud Leśnica) komencita
- 1926: Dua Pola Respubliko: Nacia Asocio de Ribelintoj kaj Ekssoldatoj fondiĝis – ligita kun Kristana Demokratio kaj Wojciech Korfanty
- 1927: Usona aviadisto Charles Lindbergh sole transflugis Atlantikan Oceanon kiel la unua
- 1932: Amelia Earhart kiel unua virino traflugis solece Atlantikon de Novlando ĝis Irlando
- 1932: En Vytautas-Magnus-Universitato estis eksterleĝigita studenta marksista organizaĵo Aŭroro
- 1935: Germana mararmeo Reichsmarine iĝis Kriegsmarine, kaj Reichswehr - Wehrmacht
- 1937: Arkta Oceano: establo de sovetunia surglacia stacio Norda Poluso-1
- Dua mondmilito
- 1940: Masakro de Katin: gvidanto de eskorta bataliono de NKVD ordonis likvidon de pola militprizono en Kozelsk; Okcidenta Fronto: loka brita kontraŭatako apud Arras, germanoj, ŝirmante sin de la sudo, atakis apartigitajn trupojn en Flandrio
- 1941: nokte de la 21-a/22-a de majo sovetaj regopovoj komencis la kvaran amasan deportadon en Sovetunion de la pola loĝantaro el la aneksitaj Orientaj Limregionoj de la Dua Pola Respubliko; oni fondis Norvegan SS (Norges SS); Batalo de Kreto: germanoj ekregis aerodromon en Maleme, kien ili komencis alvenigi helpajn unuojn; apud Iraklio grekoj (armeo kaj loĝantaro) likvidis paraŝutistojn; Nord-Afrika kampanjo: britoj finis purigi de italoj parton de Itala Somalio
- 1942: Hitler prokrastis atakon al Malto; Londono: renkontiĝo de Winston Churchill kaj Vjaĉeslav Molotov
- 1943: Germana polico murdis en Gębice kaj apudaj vilaĝoj de Kielce-regiono 105 polojn; Volinia masakro: ukrainoj murdis en Rudna Lwia 30 polojn; germanoj likvidis geton en Brodi forveturigante ĉirkaŭ 3 500 judojn al la koncentrejo Majdanek kaj surloke mortigante kelkcent; Kroatio: Ante Pavelić anoncis Tomislav 2-a reĝo; Norda Pacifiko: evakuo de japanaj trupoj el Aleutaj Insuloj kaj plifortigo de Kuriloj, Saĥaleno kaj Hokkaido
- 1944: Sovetunio: la Ruĝa Armeo malfondis la 4-an Ukrainan Fronton; ĉasaviadila aviado de Aliancanoj komencis ataki germanan fervojan trakon en okupataj teritorioj kaj okcidenta parto de Tria Regno
- 1945: Batalo de Okinavo: usona 24-a Armea Korpuso konkeris monton Sugar Loaf sur Okinava Insulo; Pacifiko: sur Luzono, oriente de Manilo, usona 1-a Armeo rompis japanan reziston, japanoj retiriĝis al montoj; Francio: manifesto de komunistoj
- 1945: Postmilito
- "Berliner Zeitung" aperis en Orienta Berlino, subtitolita "Organo de la komandistaro de la Ruĝa Armeo"
- Pollando: nokte de la 20-a/21-a de majo taĉmento de Pola Enlanda Armeo atakis koncentrejon de NKVD en Rembertów apud Varsovio liberigante pli ol 500 homojn (ĉefe siajn soldatojn, sed ankaŭ de Kamparanaj Batalionoj kaj de la Naciaj Armitaj Fortoj de Pollando) antaŭ ilia forveturigo Sovetunien al gulagoj — sovetaj okupantoj organizis grandan rastadon en kiu ili kaptis multajn fuĝintojn murdante ilin surloke, aliajn torturis, la koncentrejo estis tamen likvidita; grupo da gardistoj de malliberejo en Łomża (membroj de EA) senarmigis ceterajn gardistojn kaj ellasis enprizonigitojn
- 1945: Usonaj geaktoroj Humphrey Bogart kaj Lauren Bacall nuptiĝis
- 1946: Projekto Manhattan: kanada fizikisto kaj kemiisto Louis Slotin estis konscie morte radiadigita por eviti akcidenton en usona laboratorio en Nov-Meksikio
- 1950: Nikaragva diktatoro Anastasio Somoza García post trijara paŭzo revenis al la posteno de prezidento
- 1970: En Kaselo ĉe la okcidenta parto de la landlimo renkontiĝis kanceliero de Germana Federacia Respubliko Willy Brandt kaj ĉefministro de Germana Demokratia Respubliko Willi Stoph
- 1972: Pietato, la skulptaĵo de Mikelanĝelo, estis per martelo serioze damaĝita fare de furiozulo
- 1979: En Leningrado okazis koncerto de Elton John, unua konata okcidente muzikisto, sur la teritorio de Sovetunio
- 1980: Premiero de la sciencfikcia fantasta filmo Stelaj Militoj - La imperio kontraŭatakas
- 1981: François Mitterrand iĝis prezidento de Francio
- 1982: Falklanda Milito: britaj paraŝutistoj per amfibiaj veturiloj alteriĝis al Soledad - brita fregato sinkigita kaj 12 argentinaj aviadiloj pafalterigitaj
- 1991: Ĉefministro de Barato Rajiv Gandhi pereis en atenco organizita de tamilaj tigroj
- 1993: Parta suna eklipso videbla en Nordameriko, Arkto kaj Norda Eŭropo
- 1994: Premiero de la filmo Pulp Fiction de Quentin Tarantino
- 1995: Moravio: papo Johano Paŭlo la 2-a sanktigis en Olomouc Zdislava el Lemberk kaj polan martiron Jan Sarkander el Teŝina princlando
- 1998: Post 32 jaroj de diktatoreca regado demisiis prezidento de Indonezio Suharto
- 2001: Internacia Pun-Tribunalo por Eksa Jugoslavio akuzis kroatan generalon Ante Gotovina
- 2004: Burunda enlanda milito: Konsilio de Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj decidis krei kaj sendi al Burundo pacmision de UN
- 2005: Elena Paparizou gajnis la 50-an Eŭrovido-Kantokonkurson en Kievo
- 2006: Montenegro referendumis por sendependeco
- 2008: Pakistana registaro subskribis packontrakton kun batalantoj de Vaziristano
- 2012: En bomba atenco fartia de sinmortiginto kontraŭ soldatoj prepariĝantaj al parado en Sanao, ĉefurbo de Jemeno 96 personoj pereis kaj pli ol 300 vundiĝis
- 2013: Malgrandpollanda Provinco: en distrikto Tarnów malfermiĝis Eŭropa Muzik-Centro de Krzysztof Penderecki
- 2014: Venko de ribelantaj tuaregoj super armeo de Malio en la batalo de Kidal
- 2017: Teritoria Defend-Armeo: en tri polaj urboj Bjalistoko, Lublin kaj Rzeszów ĵuris ĉirkaŭ 400 soldatoj de la unuaj brigadoj
- Invado de Rusio en Ukrainion:
- Esperanto-festotagoj: Tago de Esperanto-Movado en Sorocaba, Brazilo
Naskiĝoj
[redakti | redakti fonton]- 1454: Hermolaus Barbarus, la Juna, itala humanisto, katolika patriarko (m. 1493)
- 1471: Albrecht Dürer, germana renesanca pentristo kaj grafikisto (m. 1528)
- 1527: Filipo la 2-a, reĝo de Hispanio kaj Portugalio el dinastio Habsburgoj (m. 1598)
- 1688: Alexander Pope, angla poeto kaj tradukisto de novklasikismo (m. 1744)
- 1756: William Babington, angla kuracisto kaj mineralogo (m. 1833)
- 1759: Joseph Fouché, franca politikisto respondeca pri amasaj murdoj dum la franca revolucio de 1789 (m. 1820)
- 1769: Johann Valentin Blaufuß, germana kartografo kaj geodeziisto (m. 1850)
- 1775: Lucien Bonaparte, franca ŝtatestro, politikisto kaj verkisto (m. 1840)
- 1778: Ernst Wilhelm Arnoldi, germana asekurkompania pioniro (m. 1841)
- 1785: Immanuel Bekker, germana klasika filologo kaj eldonisto (m. 1871)
- 1799: Mary Anning, angla paleontologo kaj kolektistino de fosilioj, konata i.a. de malkovro de la unua skeleto de fiŝosaŭro (m. 1847)
- 1817: Niklaus Riggenbach, svisa inĝeniero kaj inventisto pri dentorela fervojo (m. 1899)
- 1844: Henri Rousseau, franca pentristo, la plej fama reprezentanto de naiva arto (m. 1910)
- 1846: Lujza Harmath, hungara verkistino de Turda (m. 1910)
- 1851: Stanisław Witkiewicz, pola pentristo, arkitekto, teoriisto de artoj (m. 1915)
- 1853: Heinrich Lammasch, aŭstra punjuristo, politikisto kaj ĉefministro (m. 1920)
- 1855: Emile Verhaeren, belga poeto franclingva (m. 1916)
- 1856: José Batlle y Ordóñez, prezidento de Urugvajo, reformisto (m. 1929)
- 1860: René Artigues, franca militkuracisto, esperantisto kaj membro de Lingva Komitato, kunlaboranta kun "Lingvo Internacia" kaj "La Revuo", raportisto de Universalaj Kongresoj, konata de Laŭroj (m. 1950)
- 1864: Gyula Pikler, hungara jurfilozofo, profesoro de la Scienca Universitato Loránd Eötvös (m. 1937)
- 1892: Erik Ljungner, sveda geologo kaj geografo
- 1895: Lázaro Cárdenas del Río, prezidento de Meksiko (m. 1970)
- 1898: Armand Hammer, usona naftomagnato kaj artkolektisto (m. 1990)
- 1898: Charles Léon Hammes, luksemburga juristo, prezidanto de la Kortumo de la Eŭropaj Komunumoj (m. 1967)
- 1902: Marcel Breuer, hungara arkitekto kaj meblodezajnisto (m. 1981)
- 1910: Lajos Márton, hungara-israela ĵurnalisto, leksikografo (m. 1977)
- 1911: Balázs Bugyi, hungara kuracisto, radiologia fakulo, medicinhistoriisto (m. 1982)
- 1911: Ye Laishi, ĉina filologo, vicdirektoro de la Lingva Instituto de la Ĉina Akademio de Sciencoj, vicprezidanto de Ĉina Esperanto-Ligo en Ŝanhajo, estro de Loka Kongresa Komitato dum UK 1986, kontribuinta al "El Popola Ĉinio" kaj E-elsendoj de Ĉina Radio Internacia (m. 1994)
- 1920: John Chadwick, brita klasika filologo deĉifrinta kune kun Michael Ventris la linian skribon B (m. 1998)
- 1921: Andrej Saĥarov, sovetia Nobelpremiita atomfizikisto, disidento (m. 1989)
- 1921: Prabhat Ranjan Sarkar, barata filozofo, socia aganto, poeto, lingvisto, instruisto de jogo, fondinto de la internacia soci-spiriteca organizaĵo Ananda Marga, persekutata de barata registaro (m. 1990)
- 1930: Sylwester Chęciński, pola filmreĝisoro kaj scenaristo, konata de la komedio Nur amikoj
- 1930: Malcolm Fraser, ĉefministro de Aŭstralio (m. 2015)
- 1937: Hans Eideneier, germana filologo kaj eldonisto
- 1939: Gerő Botár, rumania hungara violonisto kaj instruisto
- 1939: Csaba Lászlóffy, rumania hungara poeto, verkisto (m. 2015)
- 1941: Norbert Klaus Fuchs, germana eldonisto, verkisto kaj inĝeniero
- 1943: András Bálint, rumania hungara ĵurnalisto (m. 1994)
- 1943: Ilona Jakabos Olsefszky, rumania hungara ceramikistino, pentristino
- 1949: Arno Hintjens, belga kantisto de rokmuziko (m. 2022)
- 1951: Al Franken, usona komediisto, verkisto, kaj politikisto
- 1951: Csaba Németh, rumania hungara instruisto, publicisto
- 1952: Julian Modest, bulgara bibliotekisto, tradukisto kaj Esperanto-verkisto, kontribuanto al "Bulgara Esperantisto" kaj kunlaboranto de "Monato", ĉefredaktoro de la eldonejo de Bulgara Esperantista Asocio, prezidanto de Bulgara Esperanto-Asocio, preleganto pri la originala Esperanto-literaturo, membro de Esperanta PEN-Centro, konata de la novelo La Ora Pozidono
- 1955: Magdolna Virág, rumania hungara etnografino
- 1959: Antoine de Maximy, franca reĝisoro, raportisto dum Iraka-irana milito, varbinto por Esperanto
- 1959: János Irházi, rumania hungara ĵurnalisto kaj verkisto, membro de la Ligo de Transilvaniaj Hungaraj Verkistoj
- 1959: Szilárd Páll, rumania hungara, hungara verkisto, redaktanto de "Sikula Vojserĉanto"
- 1966: Emese Tóth, rumania hungara ekonomikistino
- 1967: Chris Benoit, kanada profesia luktisto (m. 2007)
- 1969: Georgij Gongadze, ukraina ĵurnalisto, kies malaperigo kaj murdo alkondukis al Oranĝa Revolucio (m. 2000)
- 1977: Hanna Orsolya Vincze, rumania hungara historiistino, spertulino pri Mez-Orienta Eŭropo
- 1977: Bodo Wartke, germana muzikisto kaj kantisto
- 1979: Mickaël Buffaz, franca biciklisto partoprenanta longdistancan vojo-biciklan konkurson Giro d'Italia
Mortoj
[redakti | redakti fonton]- 822: Alhakamo la 1-a, emiro de Kordovo el umajada dinastio, tiraneca (n. 770)
- 987: Ludoviko la 5-a, reĝo de Francio, la lasta el karolida dinastio reganta okcidentfrankan imperion (n. ĉirkaŭ 967)
- 1086: Wang Anshi, ĉina ekonomikisto, politikisto kaj poeto de la Dinastio Song (n. 1021)
- 1471: Henriko la 6-a, reĝo de Anglio el dinastio Plantaĝenetoj (n. ĉirkaŭ 1421)
- 1481: Kristiano la 1-a, reĝo de Danio, Norvegio kaj Svedio el Oldenburga dinastio (n. 1426)
- 1524: Thomas Howard, angla grafo, politikisto kaj generalo (n. 1443)
- 1542: Hernando de Soto, hispana konkistadoro kaj esploristo (n. 1496)
- 1607: Johann Hartmann, germana libropresisto kaj -eldonisto (n. 1537)
- 1616: Kuzma Minin, rusa negocisto, nacia heroo pro lia rolo en la pola-rusa milito (n. nekonata)
- 1618: Giovanni Bernardino Nanino, itala komponisto, reprezentanto de Roma Skolo (n. ĉirkaŭ 1560)
- 1619: Girolamo Fabrizio, itala anatomo, fiziologo, kirurgo, patro de embriologio (n. 1537)
- 1639: Tommaso Campanella, itala dominikano, filozofo de renesanco, teologo, poeto (n. 1568)
- 1647: Pieter Corneliszoon Hooft, nederlanda poeto, politikisto kaj historiisto (n. 1581)
- 1686: Otto von Guericke, germana fizkikisto kaj inĝeniero, inventinto de aerpumpilo kaj Magdeburgaj duongloboj (n. 1602)
- 1715: Pierre Magnol, franca botanikisto, de kiu devenas la nomo de magnolio (n. 1638)
- 1742: Lars Roberg, sveda kuracisto, profesoro de medicino en la Upsala Universitato, instruisto de Karolo Lineo kaj de Peter Artedi (n. 1664)
- 1761: Johann Jacob Mascov, germana juristo kaj historiografo (n. 1689)
- 1771: Christopher Smart, angla satira kaj polemika poeto, tradukisto (n. 1722)
- 1786: Carl Wilhelm Scheele, sveda kemiisto, malkovrinto de oksigeno, kloro, molibdeno, volframo, glicerino (n. 1742)
- 1812: Joseph Wölfl, aŭstra pianisto kaj komponisto (n. 1773)
- 1822: Cölestin August Just, germana oficisto (n. 1750)
- 1839: Johann Christoph Friedrich GuthsMuths, germana pioniro de lerneja sportedukado (n. 1759)
- 1841: Julian Ursyn Niemcewicz, pola poeto, dramaturgo, historiisto, tradukisto kaj politikisto, apoganto de la Konstitucio de la 3-a de Majo, adjutanto de Tadeusz Kościuszko (n. 1758)
- 1854: Bernhard von Lindenau, germana politikisto kaj artkolektanto (n. 1780)
- 1858: Charles-Louis Havas, franca ĵurnalisto, pioniro pri reklamo, fondinto de Agence France-Presse (n. 1783)
- 1860: Phineas Gage, usona gvidanto de fervoj-konstruo, neŭrologia fenomeno (n. 1823)
- 1892: Márton Diósy, hungara ĵurnalisto, sekretario de Lajos Kossuth (n. 1818)
- 1895: Franz von Suppè, aŭstra komponisto kaj dirigento (n. 1819)
- 1897: Johann Friedrich Theodor Müller, germana biologo, darvinisto (n. 1822)
- 1916: Artúr Görgey, hungara kontroversia militestro (n. 1818)
- 1919: Victor Segalen, franca marŝipa kuracisto, etnografo, arkeologo kaj poeto (n. 1878)
- 1920: Venustiano Carranza, prezidento de Meksiko, murdita (n. 1859)
- 1922: Michael Mayr, aŭstra historiisto kaj politikisto, akademiano (n. 1864)
- 1931: Théophile Cart, franca licea instruisto, lingvisto, poligloto, kreinto de la brajla gazeto "Esperanta Ligilo", kunlaboranto de "Lingvo Internacia", prezidanto de Espéranto-France kaj de la Akademio de Esperanto, fundamentisto konata de la devizo Ni fosu nian sulkon!, Vortoj de Profesoro Cart kaj lernolibro Esperanto en dek lecionoj (n. 1855)
- 1935: Hugo de Vries, nederlanda biologo kaj genetikisto, kreinto de la teorio pri mutacio (n. 1848)
- 1935: Jane Addams, usona socia reformistino kaj pacisma aktuvulino, Nobelpremiita (n. 1860)
- 1948: Artur Dinter, germana verkisto kaj pedagogo simpatianta kun la dekstra ekstremismo (n. 1876)
- 1949: Klaus Mann, germana verkisto, filo de Thomas Mann (n. 1906)
- 1953: Ernst Zermelo, germana matematikisto kontribuinta al aroteorio, formulinta aksiomon de elekto kaj konata pro la teoremo pri bonordigo (n. 1871)
- 1964: James Franck, usona fizikisto Nobelpremiita pro malkovro de la leĝo pri kunpuŝo de atomoj kaj elektronoj (n. 1882)
- 1970: Leonid Teliga, pola vojaĝisto, aviadilisto, velisto ĉirkaŭinta la Teron, verkisto kaj tradukisto (n. 1917)
- 1973: Ivan Konev, soveta marŝalo, dum la dua mondmilito komandanto de la 1-a Ukraina Fronto, komandanto de la armeoj de Varsovia Pakto (n. 1897)
- 1979: István Bonczos, rumania hungara verkisto, redaktoro (n. 1912)
- 1981: János Ritoók, rumania hungara poeto, tradukisto, literaturhistoriisto (n. 1935)
- 1982: Lajos Elekes, hungara historiisto pri mezepoko (n. 1914)
- 1983: Gyárfás Kurkó, rumania hungara politikisto, verkisto (n. 1909)
- 1989: Wanda Lurie, pola instruistino kaj flegistino, atestanto kaj viktimo de la germana masakro de Wola, pola Niobo (n. 1911)
- 1990: Lajos Vincze, hungara etnografo laboranta en Ameriko (n. 1920)
- 1994: Zygmunt Poniatowski, pola religiosciencisto esploranta fruan historion de kristanismo kaj gnozon, fondinto de Pola Religioscienca Asocio (n. 1923)
- 2000: Erich Mielke, germana politikisto kaj sekretpolicestro de Stasi (n. 1907)
- 2001: Hugo Röllinger, germana esperantisto, registranto de ZEO-j, plurfoja esperantlingva preleganto en Kastelo Greziljono, Honora Membro de Germana Esperanto-Asocio kaj Universala Esperanto-Asocio (n. 1905)
- 2001: József Tellmann, rumania hungara pentristo, fotisto (n.1923)
- 2007: Sándor Haáz, rumania hungara etnografo, koreografo (n. 1912)
- 2008: Attila Kercsó, rumania hungara kuracisto, poeto, verkisto (n. 1939)
- 2013: Zsolt Erőss, hungara montgrimpanto kaj la plej eminenta himalajisto (n. 1968)
- 2016: Andrea Maria Erba, itala episkopo (n. 1930)
- 2016: Alfredo Bauer, aŭstra-argentina ginekologo kaj verkisto, marksisma teoriulo, aŭtoro de esperantigita Kritika historio de la judoj, (n. 1924)
- 2020: Bill Chapman, angla instruisto kaj trejnisto okupiĝanta pri la historio de Esperanto, aparte en Britio, viktimo de la kronvirusa malsano de 2019 (n. 1950)
- 2024: Jan A. P. Kaczmarek, pola komponisto, aŭtoro de muziko por filmoj kaj teatraĵoj en Pollando kaj Usono (n. 1953)
Specialaj tagoj kaj festoj
[redakti | redakti fonton]- Laŭ Okcidenta astrologio la unua tago sub la zodiaka signo Ĝemeloj: ♊ (ĝis la 21-a de junio)
- Festoj kaj rememoroj en Katolika Eklezio:
- Sankta Kristoforo Magallanes, sacerdoto, kaj liaj kunuloj, martiroj
- Johano Nepomuka, ĉeĥa sacerdoto, martiro
- Franz Jägerstätter, aŭstra terkultivisto, martiro de konscienco, beatigita
- Monda Tago de Kosmo
- Monda tago por kulturaj diverseco, dialogo kaj disvolvigo - sub patroneco de Unesko
- Montenegro - Tago de Sendependeco
- Pollando: Solidarec-Tago kun Politikaj Malliberuloj en Belorusio - ekde 2022 (unua mortodatreveno de Vitald Aŝurak)
Tagoj de semajno
[redakti | redakti fonton]La 21-a de majo estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Lundo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Mardo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Merkredo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Vendredo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Sabato en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095.