Akademio de Esperanto
Akademio de Esperanto | ||
---|---|---|
akademio esperanto-organizaĵo | ||
Informoj | ||
fondodato | 1905 | |
adreso | 117 Dukes Avenue, London, N10 2QD, UK | |
Estraro | ||
ĉefestro(j) | Probal Daŝgupto (2016–) Christer Kiselman (2013–2015) John C. Wells (2007–) Geraldo Mattos (1998–2007) Werner Bormann (1995–1998) André Albault (1983–1995) William Auld (1979–1983) Gaston Waringhien (1963–1979) J. R. G. Isbrücker (1937–1963) vd | |
retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | |
La Akademio de Esperanto (AdE) estas sendependa lingva institucio, kies tasko estas konservi kaj protekti la fundamentajn principojn de la lingvo Esperanto kaj kontroli ĝian evoluon[1].
Oni ne konfuzu ĝin kun la Akademio Literatura de Esperanto (ALE).
Historio
[redakti | redakti fonton]La Akademio de Esperanto estis fondita en 1905 dum la unua Universala Kongreso de Esperanto iom modelite laŭ Franca Akademio, laŭ propono de L.L. Zamenhof, sed tiam sub la nomo "Lingva Komitato". La nomon "Akademio de Esperanto" portis unue supera komisiono de la Lingva Komitato.
En 1948 la Lingva Komitato kaj ĝia Akademio kunfandiĝis en unu solan korpon nomatan "Akademio de Esperanto".
Sekcioj
[redakti | redakti fonton]La Akademio enhavas Sekciojn, kiuj prizorgas diversajn lingvajn kampojn de la Akademia laboro. La Sekcioj ne estas fiksitaj, sed estas kreataj laŭbezone. Ĉiun Sekcion gvidas Direktoro. Ĉiu akademiano povas aparteni al pluraj Sekcioj, laŭ siaj interesoj.
Ekzistas jenaj Sekcioj: Faka Lingvo, Gramatiko, Ĝenerala Vortaro, Literaturo, Prononco, Kontrolado de lerniloj, Lingva Konsultejo kaj Interkonsilejo.
La Akademio havas ankaŭ Komisionojn, kiuj plenumas diversajn ne-lingvajn taskojn. Ekde oktobro 2013 ekzistas du Komisionoj: pri Historio de la Akademio de Esperanto kaj pri Homaj nomoj.
Ĉiu Sekcio kaj Komisiono estas gvidata de Direktoro.
Lingva Konsultejo
[redakti | redakti fonton]La Akademio en 1999 starigis komisionon, kiu en 2007 iĝis Sekcio Lingva Konsultejo de la Akademio de Esperanto, al kiu povas turni sin ĉiu Esperanto-uzanto pri difinitaj lingvaj demandoj por ricevi konsilon aŭ rekomendon. Ekde decembro 2011 la Lingva Konsultejo publikigas elektitajn respondojn[2].
Stefan Maul (ekde 1999), Boris Kolker (ĝis 2010) kaj Alexander Shlafer (2010-2019) sinsekve servis kiel direktoroj de la Lingva Konsultejo.
La nuna direktoro estas Cyril Robert Brosch (ekde 2019).
Decidoj kaj rekomendoj
[redakti | redakti fonton]- Naŭa Oficiala Aldono al la Universala Vortaro (2007)
- Pri apartaj teknikaj bezonoj rilate al niaj alfabeto kaj ortografio (2007)
- Pri landnomoj (1974, 1985, 1989, 2003)
- Pri derivaĵoj de komun/a: komunumo, komunaĵo, komuno (1990)
- Rekomendoj pri propraj nomoj (1989)
- Akademio pri pasivaj participoj (1967 kaj 1989)
- Esprimo de la aganto en komplementa funkcio (1986)
- Pri niaj alfabeto kaj ortografio (1982)
- Pri la vorto “po” (1974, aktoj II, p. 48)
- Pri kelkaj misuzoj (1973, aktoj II, p. 68)
- Pri la refleksivo (1971, aktoj II, p. 47-48)
- Enketo kaj decidoj pri la Vortfarado (1967, aktoj I)
Membraro
[redakti | redakti fonton]La Akademio konsistas principe el 45 membroj, kiuj estas elektataj por periodo de 9 jaroj. Kandidato al membreco devas esti proponita de almenaŭ kvin ekzistantaj akademianoj reprezentantaj almenaŭ tri malsamajn lingvojn. Kutime temas pri renomaj esperantologoj, Esperanto-pedagogoj aŭ verkistoj. Eminentaj personoj povas esti nomumitaj "korespondaj membroj" de la Akademio. La nuna prezidanto estas Probal Dasgupta el Barato (ekde 2016).[3] Antaŭaj prezidantoj [4] de Akademio estis Johannes R.C. ISBRUCKER (Nederlando, 1948-1963), Gaston WARINGHIEN (Francio, 1963-1979), William AULD (Britio, 1979-1983), André ALBAULT (Francio 1983-1995), Werner BORMANN (Germanio, 1995-1998), Geraldo MATTOS (Brazilo 1998-2007), John WELLS (Britio, 2007-2013), kaj Christer KISELMAN (Svedujo, 2013-2016).
Konsisto post elektoj en 2022
[redakti | redakti fonton]En 2022 finiĝis la vica elekto de triono de la membroj de la Akademio. La Akademio de Esperanto konsistas post tiu elekto el jenaj personoj:[5]
- D-ro Javier Alcalde (2019-)
- S-ino Tatjana Auderskaja (2019-)
- BAK Giwan (2022-)
- D-ro Marc Bavant (2004-2013, 2016-)
- Hans Becklin (2022-)
- D-ro Cyril Robert Brosch (2016-)
- Prof. Duncan Charters (2016-)
- D-ro Renato Corsetti (1998-)
- Prof. Probal Dasgupta (1983-)
- Simon Davies (2022-)
- Mariana Evlogieva (2022-)
- Prof. Grant Goodall (2019-)
- Edmund Grimley Evans (2013-)
- D-ro Nikolao Gudskov (2016-)
- S-ino Maritza Gutiérrez González (2019-)
- S-ro Hirotaka Masaaki (2019-)
- Prof. Jesper Lykke Jacobsen (2019-)
- Ruth Kevess-Cohen (2022-)
- S-ro Markos Kramer (2010-)
- Prof. Jouko Lindstedt (1998-)
- Prof. Liu Haitao (2016-)
- D-ro François Lo Jacomo (1989-)
- S-ino Anna Löwenstein (2001-)
- Vilhelmo Lutermano (2022-)
- Ahmad Reza Mamduhi (2022-)
- MAO Zifu (2022-)
- S-ro Valentin Melnikov (2019-)
- Georgi Mihalkov (2022-)
- S-ro Lee Miller (2019-)
- Prof. Carlo Minnaja (1973-)
- S-ro Paŭlo Moĵajev (2010-)
- S-ro Brian Moon (1998-)
- Marc van Oostendorp (2022-)
- Tim Owen (2022-)
- Paul Peeraerts (2022-)
- S-ino Barbara Pietrzak (2007-)
- Fernando Pita (2022-)
- D-ro Giridhar Rao (2016-)
- D-ro Orlando Raola (2016-)
- Nicola Ruggiero (2022-)
- D-ro Alexander Shlafer (2010-)
- Prof. Amri Wandel (1992-)
- S-ro Bertilo Wennergren (2001-)
Estraro
[redakti | redakti fonton]La estraro de la Akademio de Esperanto konsistas (ekde 2019) el:
- Probal Dasgupta, prezidanto,
- Brian Moon, vicprezidanto,
- Bertilo Wennergren, vicprezidanto,
- François Lo Jacomo, sekretario.
Sekcioj
[redakti | redakti fonton]Kiel direktoroj de sekcioj kaj komisionoj estis elektitaj en 2016:
- Orlando Raola, Faka Lingvo
- Sergio Pokrovskij, Gramatiko
- Markos Kramer, Ĝenerala Vortaro
- Anna Löwenstein, Kontrolado de lerniloj
- Alexander Shlafer, Lingva Konsultejo
- Paul Gubbins, Literaturo
- Probal Dasgupta, Prononco
- Carlo Minnaja, Komisiono Historio de AdE
- Nguyễn Xuân Thu, Komisiono pri homaj nomoj
Iamaj membroj
[redakti | redakti fonton]Vivantaj
[redakti | redakti fonton]- D-ino Perla Ari-Martinelli (1988-2013)
- D-ro Aŝvinikumar (????-2010)
- Kremona Baceva (1992-1995)
- S-ro Gersi Alfredo Bays (2001-2010)
- S-ro Gerrit Berveling (1989-2022)
- S-ro Marek Blahuš (2013-2022)
- S-ro Jorge Camacho (1992-2001)
- S-ro André Cherpillod (1992-2010)
- S-ro Rudolf Fischer (2013-2015)
- S-ro Tulio Flores (2019-2022)
- S-ro Miguel Gutiérrez Adúriz (Liven Dek) (2001-2013)
- Christer Kiselman (1989-2015)
- S-ro Gbeglo Koffi (2004-2012)
- D-ro Boris Kolker (1992-2024)
- Ilona Koutny (1998-2016)
- D-ino Katalin Kováts (2007-2022)
- Sergej Kuznecov (1998-2007)
- S-ro Harri Laine (2013-2022)
- S-ro Ma Young-tae (2007-2022)
- S-ro Carmel Mallia (1995-2018)
- Stano Marček (2010-2019)
- Stefan Maul (1998-2007)
- D-ro Aleksandr Melnikov (2013-2022)
- S-ro Sergej Pokrovskij (1995-2022)
- Prof. Otto Prytz (2004-2022)
- Ranganayakulu Potturu (2013-2016)
- S-ro Flavio Rebelo (2004-2010)
- D-ro Tsvi Sadan (2013-2018)
- Bruce Sherwood (????)
- S-ro Trevor Steele (????-2010)
- Spomenka Štimec (1998-????)
- S-ro Saka Tadasi (2007-2021)
- Prof. Humphrey Tonkin (1983-2019)
- S-ro Usui Hiroyuki (2013-2020)
- Prof. John C. Wells (1970-2022)
- S-ro Xie Yuming (1986-2012)
Forpasintaj
[redakti | redakti fonton](La jaroj estas de membreco en la Akademio, ne de la vivo.)
- André Albault (1963-1998)
- S-ro Benczik Vilmos (2001-2021)
- Werner Bormann (1976-2007)
- D-ino Marjorie Boulton (1967-2017)
- S-ro Dao Anh Kha (2004-2012)
- S-ro Michel Duc Goninaz (1976-2016)
- Rüdiger Eichholz (1976-2000)
- Aldo de' Giorgi (1986-1998)
- S-ro Paul Gubbins (2007-2016)
- S-ro Ottó Haszpra (2004-2012)
- Reinhard Haupenthal (1976-1998)
- Kálmán Kalocsay (1949-1976)
- Lena Karpunina (2010-2013)
- Edwin de Kock (1973-2007)
- Konisi Gaku (1995-2004)
- Prof. Erich-Dieter Krause (1986-2023)
- S-ro Li Shijun (1983-2012)
- Geraldo Mattos (1970-2014)
- S-ro Nguyễn Xuân Thu (2013-2017)
- Andrzej Pettyn (1976-2006)
- Karolo Piĉ (1973-1995)
- S-ro Baldur Ragnarsson (1979-2018)
- S-ro Francisko Simonnet (2004-2012)
- Jean Thierry (1986-????)
- Prof. Mauro La Torre (2007-2010)
- Gaston Waringhien (1925-1991)
- S-ro Yamasaki Seikô (1992-2017)
Kritikoj
[redakti | redakti fonton]
|
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Christer Kiselman, Akademio de Esperanto fronte al novaj taskoj (PDF), 2015, en: , en: Esperantologio/Esperanto Studies, Nova serio - new series 1 (9), 2021, eld. Mondial - Centro de Esploro kaj Dokumentado (CED), ISBN 9781595694096 - ISSN 1311-3496 pritraktas interalie farindaĵojn kaj eblajn estontajn projektojn.
- Carlo Minaja, Historio de la Akademio de Esperanto, Milano, 2018, 314 paĝoj, eld.IEF, ISBN/ISSN 9788896582237[6]
Konferencoj de la Akademio
[redakti | redakti fonton]Kutimo ekestis, ke okaze de Zamenhof-festo akademianoj prezentu per Zoom konferencon pri diversaj temoj interesantaj kaj la Akademion kaj la ĝeneralan publikon. Tiaj konferencoj okazis en 2021, 2022 kaj 2023. Akademia konferenco okazos ankaŭ en 2024, la 16-an kaj 17-an de Decembro. [7]
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ https://www.akademio-de-esperanto.org/akademio/index.php?title=Statuto Statuto de la Akademio de Esperanto
- ↑ https://www.akademio-de-esperanto.org/akademio/index.php?title=Respondoj_de_la_Konsultejo
- ↑ AdE Oficialaj Informoj Numero 27 - 2016 03 28
- ↑ Aktoj de la Akademio 1963-1967 Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto – N° 9 Mallonga historio de la lingvaj institucioj http://www.akademio-de-esperanto.org/aktoj/aktoj1/historio.html
- ↑ Akademio de Esperanto - Membroj kaj korespondantoj laŭ [1] membrolisto de la Akademio laŭ stato de marto 2022
- ↑ (eo) Katalogo de Universala Esperanto-Asocio
- ↑ Artikolo sur la retejo de la Akademio de Esperanto, aperinta 2024-11-30 esperante