8-a de novembro
Aspekto
(Alidirektita el 8an de novembro)
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
novembro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 |
novembro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | ||||
4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 |
11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 |
18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 |
25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 | |
aranĝo de 2024 tagoj |
La 8-a de novembro estas la 312-a tago de la jaro (la 313-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 53 tagoj restas.
Je la 8-a de novembro okazis interalie:
Eventoj
[redakti | redakti fonton]- -63: Konsulo Cicerono dum alparolo en Romia senato malkaŝis komploton de Katilino
- 641: Aleksandrio estis konkerita de araba armeo
- 960: Venko de bizanca armeo kontraŭ emirlando de Halepo
- 1292: Pola reĝo Venceslao la 2-a urbigis Nowy Sącz
- 1414: Sigismondo la 1-a kroniĝis kiel reĝo de Germanio
- 1519: Konkero de Meksiko: Hernán Cortés konkeris la ĉefurbon de aztekoj - Tenoĉtitlanon, kiu iĝis Meksikurbo
- 1520: Stokholma sangobano: post sukcesa invado de Svedio fare de danaj trupoj gvidataj de Kristiano la 2-a eklezia juĝejo pro ŝajna herezo kondamnis al mortpuno 82 svedajn nobelulojn, malgraŭ promeso de kristana ĝenerala amnestio
- 1602: En la Universitato de Oksfordo oni malfermis la Bibliotekon Bodleian
- 1620: Tridekjara milito: batalo sur Blanka monto apud Prago - taĉmentoj de katolikaj habsburgoj venkis protestantan ĉeĥan nobelaron
- 1632: Pollando: Elekta Sejmo elektis reĝon Ladislao la 4-a
- 1655: Rusa-kozaka armeo post ricevo de pago finis sieĝon de Lvovo — kadre de pola-rusa milito (1654-1667)
- 1658: Dan-Sveda Milito (1658–60): Batalo de Sundo kun venko de nederlanda floto, venanta helpi al sia dana aliancano, kontraŭ la sveda militŝiparo dum la Nordia Milito 1655-1660
- 1793: Parizo: malfermo de la muzeo Luvro
- 1798: Oceanio: malkovro de la insulo Nauro
- 1853: Brita astronomo John Russell Hind malkovris asteroidon Eŭterpo
- 1863: Januara ribelo kontraŭ la Rusia Imperio: pola taĉmento senarmigis rusan garnizonon en Szydłowiec
- 1864: rusia imperiestro Aleksandro la 2-a ordonis likvidi 110 monaĥejojn kaj 4 monaĥinejojn
- 1887: Emil Berliner patentigis gramofonon
- 1889: Montano fariĝis la 41-a ŝtato de Usono
- 1892: En Danio oni plenumis lastan verdikton de mortpuno; Estinta prezidento de Usono Grover Cleveland gajnis balote la oficantan Benjamin Harrison
- 1895: Germana fizikisto Wilhelm Conrad Röntgen komencis observi Ikso-radiojn
- 1898: Franca astronomo Auguste Charlois malkovris asteroidon Zeŭkso
- 1906: Batal-Organizaĵo de Pola Partio Socialista atakis sukcese trajnon kun poŝta eskorto de mono kaj valorpaperoj sur stacidomo de Rogów (distrikto Brzeziński)
- 1912: Unua Balkana milito: greka armeo konkeris Tesalonikon
- 1914: Unua Mondmilito: Germana-rusa batalo apud Varsovio kaj Ivanogorod finiĝis
- 1916: Unua Mondmilito: Okupaciaj regantoj de Germanio kaj Aŭstrio-Hungario eldonis varban alvokon al poloj
- 1917: Rezulte de Oktobra Revolucio la regopovon en Rusio transprenis Konsilio de Popolaj Komisaroj subgvide de Lenin
- 1918: Unua Mondmilito: Polaj politikistoj kaj militistoj Józef Piłsudski kaj Kazimierz Sosnkowski estis liberigitaj de fortikaĵo en Magdeburgo; en la regiono Zagłębie Dąbrowskie (orienta parto de Silezia provinco) kreiĝis Konsilioj de Laboristaj Delegitoj; gvidanto de Novembra Revolucio Kurt Eisner dum unua kunsido de Laborista kaj soldata konsilantaro iĝis ĉefministro de proklamita Libera Ŝtato Bavario; transkarpataj ukrainoj fondis rutenan popolan konsilion en Prešov
- 1919: Latvio de facto agnoskis la sendependecon de Litovio
- 1923: Sensukcesa Hitler-puĉo kontraŭ Vajmara Respubliko komenciĝis en Munkeno
- 1932: Franklin D. Roosevelt gajnis prezidentajn balotojn en Usono
- 1933: Reĝlando Afganio: Mohammed Zahir Ŝaho iĝis reĝo de Afganio; Dum inaŭgura sesio de Pola Akademio de Literaturo ties prezidanto iĝis W. Sieroszewski
- 1935: Premiero de la usona filmo Ribelo sur la Bounty
- 1936: Hispana Enlanda Milito: respublikistoj en apuda al Madrido urbeto pafmortigis 2800-5000 enprizonigitojn, evakuitajn de la ĉefurbo
- 1939: Dua Mondmilito: dum kunsido en Krakovo alta komandanto de SS F. Krüger anoncis deportadon al Ĝenerala Gubernio ĝis printempo 1940 de 600 mil judoj kaj 400 mil poloj; germanaj regantoj deportis de Sierpc ĉirkaŭ 2 mil judojn; en Munkeno okazis nesukcesa bombatenco kontraŭ Hitler - Georg Elser mortigis 8 kaj vundis pli ol 60 homojn
- 1940: al koncentrejo Aŭŝvico alvenis unua transporto de malliberigotoj el Radom; itala ofensivo en la greka-itala milito malsukcesis post malvenko en Epiro
- 1941: En Lvivo establiĝis geto; Porajmos: al Lodza geto alvenis laŭvica transporto de ĉirkaŭ 1000 ciganoj; Orienta Fronto: germana 16-a Armeo ekregis Tiĥvin - elĉerpiĝo de la ataka energio, la frontlinio stabiliĝis; en Latvio komenciĝis likvido de geto en Daugavpils - germanoj arbare murdis ĉ. 3 mil judojn; Mediteraneo: nokte britaj "Fortoj K" atakis italan konvojon navigantan al Libio
- 1942: Nord-Afriko: kadre de la operaco Torĉo britaj-usonaj militistaj fortoj alteriĝis en regataj de Vichy-reĝimo Maroko kaj Alĝerio
- 1944: Okcidenta Fronto: operaco Infatuate finita - venko de Aliancanoj; en Nederlando pola unuo konkeris Moerdijk - sur duoninsulo Walcheren germana garnizono redonis armilojn; pola unuo en Italio konkeris Dovadolan kaj Modigliana kaj montejojn inter ili; brita-usona aviadila atako kontraŭ Nové Zámky en nuna Slovakio
- 1945: Bukareŝto: kontraŭkomunisma manifestacio de junularo sur Placo de la Reĝa Palaco, okaze de la nomtago de rumana reĝo Mikaelo la 1-a
- 1949: Kamboĝo akiris aŭtonomecon (de Francio)
- 1950: Korea milito: en unua en la historio duelo inter reagaviadiloj leŭtenanto Russell J. Brown de Usona Aerarmeo pilotanta Lockheed P-80 Shooting Star pafalterigis du nordkoreajn MiG-15
- 1956: Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj metas sur la tagordon la "Hungaran aferon", intervenon de Sovetunio en Hungarion; Malkovro de ne-perioda kometo Arend-Roland, unu el la plej lumecaj en la 20-a jarcento
- 1960: John F. Kennedy elektiĝis prezidento de Usono
- 1961: Sovetunio: premiero de populara amator-skeĉa televida elsendo Klubo de gajaj kaj spritaj, influinta la festivalon Esperanto - Lingvo Arta
- 1965: Britio nuligis mortpunon; Brita Hindoceana Teritorio kreiĝis
- 1968: Viena interkonsento pri trafiko verkiĝis
- 1973: Niĝero: Faligita Arbo de Tenere, la plej sola arbo en la mondo, estis transdonita al Nacia Muzeo en Niameo
- 1974: Muzikalbumo Sheer Heart Attack aperis
- 1981: Pola kolonelo Kukliński forlasis sekrete Pollandon - de 1971 transdonis al Okcidento 40 mil paĝojn de sekretaj dokumentoj de Varsovia Pakto pri planata agreso de Ruĝa Armeo kontraŭ Okcidenta Eŭropo kaj pri enkonduko de la milita stato en Pollando
- 1988: George H. W. Bush gajnis prezidentajn balotojn en Usono
- 1991: Filip Dimitrov iĝis ĉefministro de Bulgario
- 1997: Ukrainio: en Lvovo oni inaŭguris monumenton al la viktimoj de komunistaj krimoj
- 2000: En Tokio oni arestis gvidantinon de la terorisma organizaĵo Japana Ruĝa Armeo
- 2001: En Vjetnamio kreiĝis Nacia Parko Pù Mát
- 2002: Sekureca Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj publikigas rezolucion 1441 devigante Saddam Hussein senarmiĝi aŭ alfronti "gravajn konsekvencojn"
- 2004: Iraka milito: dua batalo de Faluĝa komenciĝis; Vikinovaĵoj aperis; en Polalingva Vikipedio aperis por dekkelkaj monatoj artikolo pri falsa persono Henryk Batuta
- 2005: Ellen Johnson Sirleaf gajnis prezidentan balotadon en Liberio
- 2006: Pasado de Merkuro; Al Pollando alflugis de Usono unuaj du ĉasaviadiloj F-16; Israela Defend-Armeo mortigis 19 palestinajn civilulojn en siaj hejmoj dum pripafo de Bait Hanun
- 2011: Apolona asteroido (308635) 2005 YU55 kun diametro 400 metrojn preteriris apud la Teron en distanco de 325 mil km
- 2013: Tajfuno Haj-jano trafis Filipinojn
- 2016: Donald Trump gajnis prezidentan baloton en Usono; En varsovia mezurba ĝardeno oni inaŭguris monumenton al polaj-hungaraj justuloj inter la popoloj Henryk Sławik kaj József Antall, kiuj savis pli ol 5 000 polajn judojn
- 2018: Pola ĝenerala akuzisto Zbigniew Ziobro kaj Instituto pri Nacia Memoro informis pri Eŭropa Arest-Postulo koncerne Stefan Michnik, akuzita pri 30 komunistaj krimoj
- 2021: Suverena kortumo eksterleĝigis Asocion de Belorusa Lingvo je la nomo de Franciŝak Skarina
- 2022: Invado de Rusio en Ukrainion: 38 korpoj de pereintaj ukrainaj soldatoj revenis; regopovoj de Odesa forigis monumenton al Katarina la 2-a, fondinta la urbon; Ukrainio forprenas entreprenojn de kelkaj oligarĥoj por uzi ilin militcele
Naskiĝoj
[redakti | redakti fonton]- 30: Nerva, romia imperiestro (m. 98)
- 1572: Johano Sigismundo, elektoprinco de Brandenburgio, administranto de Duklando Prusujo (m. 1620)
- 1622: Karolo la 10-a Gustavo, reĝo de Svedio (m. 1660)
- 1656: Edmond Halley, brita astronomo kaj plurfaka sciencisto kalkulinta la orbiton de Haleja kometo (m. 1742)
- 1676: Louise-Bénédicte de Bourbon, franca nobelino kreinta literaturan salonon dum la Regenteco (m. 1753)
- 1723: John Byron, angla admiralo kaj politikisto (m. 1786)
- 1745: Ernst Christian Trapp, germana pedagogo, lernejestro kaj profesoro (m. 1818)
- 1760: Ferenc Budai, hungara historiisto (m. 1802)
- 1777: Désirée Clary, reĝino de Svedio kaj Norvegio (m. 1860)
- 1801: Julius August Schönborn, germana arkeologo, orientalisto, klasika filologo (m. 1857)
- 1814: Gustav Hartlaub, germana fizikisto kaj ornitologo (m. 1900)
- 1821: George Bissell, usona nafto-magnato (m. 1884)
- 1837: Ilia Ĉavĉavadze, kartvela poeto kaj verkisto, reforminto de la kartvela lingvo, nacia heroo kaj sanktulo de Kartvela Ortodoksa Eklezio (m. 1907)
- 1841: Jan Otto, ĉeĥa eldonisto (m. 1916)
- 1847: Bram Stoker, irlanda verkisto (m. 1912)
- 1848: Gottlob Frege, germana matematikisto, logikisto kaj filozofo (m. 1925)
- 1854: Johannes Rydberg, sveda fizikisto konata pro la konstanto de Rydberg (m. 1919)
- 1867: Gyula Pekár, hungara verkisto, ĵurnalisto kaj politikisto, enestanta en Hungara Antologio (m. 1937)
- 1867: Jindřich Vodák, ĉeĥa literatura kaj teatra kritikisto (m. 1940)
- 1869: Joseph Franklin Rutherford, usona juristo kaj predikisto, prezidanto de Societo Gardoturo de la Atestantoj de Jehovo (m. 1942)
- 1869: Ján Maliarik, slovaka evangelia paroĥestro, pastro, pacisto, humanisto, filozofo kaj teologo, poligloto, vegetarano, teozofo, esoterulo kaj esperantisto (m. 1946)
- 1889: Hans Brismark, sveda idisto, prezidanto de ULI (m. 1976)
- 1900: Margaret Mitchell, usona verkistino (m. 1949)
- 1905: Géza Sipos, rumania hungara eklezia verkisto (m. 1993)
- 1913: Tibor Dengyel, hungara-belga skulptisto kaj pentristo (m. 2000)
- 1913: Jenő Gergely, rumania hungara juristo (m. 1993)
- 1922: Christiaan Barnard, sudafrika pioniro de la transplanta medicino, korĥirurgo (m. 2001)
- 1923: Jack Kilby, usona fizikisto, inventinto de integra cirkvito (m. 2005)
- 1927: Patti Page, usona kantistino (m. 2013)
- 1927: József Alfréd Mazalik, rumania hungara ĵurnalisto (m. 2015)
- 1928: József Kocsik, rumania hungara popolkutivanto, publicisto
- 1930: Mária Tamás, rumania hungara verkistino (m. 1987)
- 1931: Paolo Taviani, itala filmreĝisoro (m. 2024)
- 1935: Alain Delon, franca aktoro (m. 2024)
- 1936: Árpád Máthé, hungara kemiisto, engaĝita por Esperanto-instruado ĉe ELTE, preleganto dum UK 1988, UK 1989, UK 1992 kaj UK 2005 (m. 2015)
- 1937: Hans Bakker, nederlanda organiza konsilisto kaj esperantisto, kunorganizinto de IJK 1964, internacia sekretario de politika partio Verdo-Maldekstro, estrarano de Institucio Hodler kaj de UEA, Honora membro de UEA kaj de TEJO, gvidanto de la afrika agado de UEA, unua laŭreato de la Premio Onisaburo Deguĉi (m. 2015)
- 1940: Charles T. Kowal, usona astronomo (m. 2011)
- 1944: István Nemere, hungara verkisto de krimromanoj kaj sciencfikcio, denaska Esperanto-parolanto, unua organizanto de la Renkontiĝo de Esperantistaj Familioj, tradukisto, prezidinto de Esperanta PEN-Centro, aŭtoro de pluraj esperantlingvaj romanoj (m. 2024)
- 1945: Abdelaziz Belkhadem, ĉefministro de Alĝerio 2006-2008
- 1947: Stanisław Michalkiewicz, pola juristo, ĵurnalisto kaj felietonisto, kunfondinto de la Defend-Movado de Homrajtoj kaj de Civitanaj Rajtoj kaj de la Unio de Realpolitiko, eseisto
- 1949: Paul Gubbins, angla ĵurnalisto, universitata lekciisto, redaktoro de "La Brita Esperantisto" kaj ĉefredaktoro de "Monato", prezidanto de Esperanto-Asocio de Britio, Esperanto-verkisto kontribuanta al "Fonto" kaj "Beletra Almanako", plurfoja premiito en la Belartaj Konkursoj de UEA, instruisto de Nord-Amerika Somera Kursaro, membro de la AdE (m. 2016)
- 1954: Bill Joy, usona komputikisto, kunfondinto de Sun Microsystems kaj Java
- 1966: Gordon Ramsay, skota kuiristo, restoraciisto, aŭtoro de libroj pri kuirarto
- 1974: Kishimoto Masashi, japana manga-verkisto, kreinto de Naruto
- 1975: Ágnes Magyary, hungara verkistino
- 1979: Dania Ramírez, dominika aktorino
Mortoj
[redakti | redakti fonton]- 397: Marteno de Tours, episkopo kaj kristana sanktulo (n. ĉirkaŭ 316/317)
- 618: Diodono, papo, sanktulo (n. nekonata)
- 780: Ethelbert, ĉefepiskopo de Jorko (n. nekonata)
- 1115: Geoffroy d'Amiens, franca episkopo de Amiens, katolika sanktulo (n. 1066)
- 1226: Ludoviko la 8-a, reĝo de Francio (n. 1187)
- 1308: Duns Skoto, skota filozofo kaj teologo, skolastikulo, beatigita franciskano (n. 1266)
- 1517: Francisco Jiménez de Cisneros, hispana franciskano, primaso (n. 1436)
- 1527: Hieronymus Emser, germana teologo, frua kontraŭreformanto (n. 1478)
- 1575: Corneille de Lyon, franca pentristo (n. 1500)
- 1599: Francisco Guerrero, hispana komponisto (n. 1528)
- 1605: Thomas Percy, angla politikisto, partoprenanto de pulva konspiro (n. ĉ. 1560)
- 1605: Robert Catesby, angla ribelanto, ĉeforganizanto de pulva konspiro (n. 1573)
- 1606: Girolamo Mercuriale, itala kuracisto, botanikisto, filologo, filozofo (n. 1530)
- 1674: John Milton, angla poeto kaj politikisto (n. 1608)
- 1807: Dareĝan Dadiani, kartvela reĝino (n. 1738)
- 1828: Geoffroy d'Amiens, angla lignogravuristo kaj ornitologo (n. 1753)
- 1868: John Mercer Johnson, kanada politikisto, unu el Patroj de la Konfederacio (n. 1818)
- 1868: Friedrich Christoph Förster, germana verkisto kaj historiisto
- 1890: Karl von Vogelsang, aŭstra publicisto kaj socialreformanto (n. 1818)
- 1890: César Franck, franca komponisto, orgenisto (n. 1822)
- 1899: Alexander Faltin, balti-germana juristo (n. 1819)
- 1903: Vasilij Vasiljeviĉ Dokuĉajev, rusa geologo, fondinto de pedologio (n. 1846)
- 1908: Victorien Sardou, franca ĵurnalisto kaj dramisto (n. 1831)
- 1911: Siegfried Lederer, germana instruisto de klasikaj lingvoj, volapukisto kaj esperantisto, eldoninto kaj redaktoro de "Universo" kaj de "Rund um die Welt" (Ĉirkaŭ la Mondo), tradukisto, kunfondinto de Esperanto-Socio Verda Stelo en Prago (n. 1861)
- 1917: Adolph Wagner, germana ekonomikisto kaj politikisto (n. 1835)
- 1921: Pavol Országh Hviezdoslav, slovaka poeto, dramisto, tradukisto (n. 1849)
- 1921: Virgil Nagy, hungara inĝeniero pri konstruado, teknikuniversitata profesoro pri antikva arthistorio (n. 1859)
- 1934: Carlos Justiniano Ribeiro Chagas, brazila kuracisto kaj parazitologo (n. 1879)
- 1935: Gyula Szádeczky-Kardoss, hungara geologo, profesoro (n. 1860)
- 1944: Sándor Gyallay-Pap, hungara poeto kaj tradukisto (n. 1906)
- 1945: August von Mackensen, germana marŝalo de la unua mondmilito (n. 1849)
- 1949: Cyriel Verschaeve, flandra pastro, literaturisto, filozofo, kunlaboristo kun germanaj okupantoj (n. 1874)
- 1950: Miĥail Solovjev, rusia, sovetia juĝisto, UEA-delegito en Kiŝinevo, Odeso, Petrovaradin, tradukisto, enestanta en Fundamenta Krestomatio, verkinta lernolibron, publikiginta en "La Esperantisto", "La Revuo", "Literatura Mondo", "Bizantio", "Heroldo de Esperanto", "La Suda Stelo" kaj "Konkordo" (n. 1874)
- 1953: Ivan Bunin, rusa Nobelpremiita verkisto kaj tradukisto (n. 1870)
- 1966: Otto Regenbogen, germana klasika filologo (n. 1891)
- 1977: György Kovács, rumania hungara aktoro kaj reĝisoro (n. 1910)
- 1978: László Sáska, hungara kuracisto, vojaĝisto, profesoro (n. 1890)
- 1980: Zoltán Szőkefalvi-Nagy, hungara prikemia historiisto (n. 1916)
- 1986: Harry Holmes, brita ŝtatoficisto, prezidanto de Londona Esperanto-Klubo, kunorganizanto de UK 1938, disponinta sian loĝejon por la sidejo de la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj, estrarano de UEA, honora prezidanto de UEA (n. 1896)
- 1986: Vjaĉeslav Molotov, sovetia politikisto, ministro pri eksteraj aferoj (n. 1890)
- 1988: Ferenc Belényi, hungara aktoro (n. 1927)
- 1993: László Perényi, hungara aktoro (n. 1910)
- 1998: Jean Marais, franca aktoro, verkisto kaj pentristo (n. 1913)
- 2005: Carola Höhn, germana aktorino (n. 1910)
- 2006: Basil Poledouris, usona filmkomponisto (n. 1945)
- 2009: Vitalij Ginzburg, rusa Nobelpremiita fizikisto okupiĝanta pri superkonduktiveco (n. 1916)
- 2010: Emilio Eduardo Massera, argentina militisto, krimulo kontraŭ la homaro (n. 1925)
- 2015: Lina Medina, perua knabino, la plej juna patrino (n. 1933)
- 2017: Karin Dor, germana aktorino (n. 1936)
- 2020: Andrzej Wawrzyniak, pola maristo, diplomato, fondinto kaj direktoro de la Muzeo pri Azio kaj Pacifiko en Varsovio (n. 1931)
- 2021: Ryszard Badowski, pola ĵurnalisto, vojaĝisto, filmisto, fotisto, verkisto, raportisto, publicisto (n. 1930)
Specialaj tagoj kaj festoj
[redakti | redakti fonton]- Festoj kaj rememoroj en Katolika Eklezio:
- Diodono, papo
- Geoffroy d'Amiens, franca episkopo
- Duns Skoto, skota filozofo kaj teologo, franciskano
- Festotago de la ĉefanĝeloj Gabrielo, Mikaelo kaj Rafaelo laŭ la ortodokse kristana eklezio
- Azerbajĝano: Venkotago — memore al la venko en la Milito en Montara Karabaĥo (2020)
Tagoj de semajno
[redakti | redakti fonton]La 8-a de novembro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Lundo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Mardo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Merkredo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Vendredo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Sabato en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098.