Anna Löwenstein
Anna Löwenstein | |
---|---|
Anna Löwenstein prelegas dum la 44a Malferma Tago de la Centra Oficejo de Universala Esperanto-Asocio, aprile 2016. | |
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Anna Brennan |
Naskiĝo | 8-an de marto 1951 (73-jaraĝa) en Britio |
Lingvoj | angla • Esperanto |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) |
Familio | |
Edz(in)o | Renato Corsetti |
Infanoj | Gabriele Corsetti, Fabiano Corsetti |
Okupo | |
Okupo | esperantisto (1964–) esperantologo verkisto redaktoro |
Esperanto | |
Tradukis en Esperanton | (2006) Ksenofobia gvidlibro al la italoj |
Verkis en Esperanto | (1999) La ŝtona urbo(2008) Morto de artisto(2021) La memoraĵoj de Julia Agripina |
Anna LÖWENSTEIN (naskiĝis en 1951 en Britio) estas esperantistino, kiu famiĝis interalie kiel redaktorino kaj verkistino. Ŝi estis elektita la Esperantisto de la Jaro 2019.[1]
Postenoj en Esperantujo
Löwenstein laboris en la Centra Oficejo de UEA de 1977 ĝis 1981, kie ŝi redaktis la Jarlibron de UEA en 1981. Ŝi iĝis membro de la Virina Komisiono de UEA en 1979.
Sub la nomo Anna Brennan ŝi estis fondinto kaj redaktoro de la revuo Sekso kaj Egaleco de 1979 ĝis 1988, redaktoro de la facila parto de Kontakto (kaj krome verkinto de la listo de 1000 morfemoj uzataj en la facila parto) de 1983 ĝis 1986.
Ŝi estas membro de la Akademio de Esperanto ekde 2001.
En oktobro 2020 ŝi estis reelektita kiel sekretario de la Ateista Tutmonda Esperanto-Organizo, ATEO.[2]
Verkado
Ŝia plej konata verko estas La ŝtona urbo (1999), historia romano, kiu aperis kaj en la angla kaj en Esperanto. En 2010 ĝi aperis ankaŭ en la franca, en traduko de Godeleine Logez. Ĝi temas pri kelta sklavino, portata al antikva Romo. La romano aperis en pluraj rapide sinsekvantaj eldonoj.
En 2006 ŝi tradukis en Esperanton la humuran libron Ksenofobia gvidlibro al la italoj, kaj en 2007 ŝi redaktis la libreton Rusoj loĝas en Rusujo kun kontribuoj de 17 esperantistoj pri landonomoj en Esperanto. Fine de 2008 aperis ĉe Flandra Esperanto-Ligo en la Serio Stafeto ŝia originala verko Morto de Artisto (ISBN 978-90-77066-39-3). Ankaŭ tiu romano, same kiel La ŝtona urbo, rakontas pri historio en Romo de la antikva epoko. Ŝia plej nova verko estas libreto Konciza klarigo pri la landonomoj (2009), en kiu ŝi klarigas, kiel funkcias la du-kategoria sistemo de landonomoj en Esperanto, kaj donas kompletan liston de landoj kaj landanoj laŭ la rekomendo de la Akademio de Esperanto en ĝiaj Oficialaj informoj (n-ro 11, 2009) [3].
Persona vivo
Anna Löwenstein antaŭe loĝis en Italio, sed nun loĝas en Londono [4]. Kun sia edzo Renato Corsetti ŝi havas du filojn, kiuj ambaŭ estas denaskaj esperantistoj.
Verkoj
- La ŝtona urbo (1999) (ISBN 9071205770)
- Rusoj loĝas en Rusujo (2007)
- Morto de Artisto (2008) (ISBN 978-90-77066-39-3)
- Konciza klarigo pri la landonomoj (2009)
- La teorio Nakamura (2018) (ISBN 9788089366897)
- La Memoraĵoj de Julia Agripina (2021) Antverpeno: FEL, 564 pp. (ISBN 9789077066737). Same kiel ŝia antaŭa romano Morto de artisto, ĝi parte temas pri la korupta efiko de potenco, ĉi-foje vidate per la okuloj de tre potenca virino.[5]
Referencoj
- ↑ Paweł Fischer-Kotowski (2019). “Anna Löwenstein: la Esperantisto de la Jaro 2019”, La Ondo de Esperanto (eo) (12 (302)), p. 8.
- ↑ ↑ ATEO-Asembleo okazis, http://ateisto.org/agadoj-de-ateo-2/ateo-asembleo-okazis/
- ↑ Oficialaj informoj n-ro 11
- ↑ Podkasto movada-vid.punkto, MvP008 Esperanta kulturo (2016-07-31)
- ↑ Recenzo en Sten Johansson, "Originalaj temoj de sciencfikcio" pri La Memoraĵoj de Julia Agripina. Sciencfikciaj noveloj. Anna_Löwenstein. 164 p. Espéranto France, 2021. En Esperanto, 1364(1) Januaro 2022, p. 13.
Eksteraj ligiloj
Trovu « Anna Löwenstein » inter la Vizaĝoj de homoj rilataj al la ideo «Internacia Lingvo» |
- Memprezento en la retejo de la Akademio de Esperanto
- Memprezento ĉe edukado.net
- Foto kun Paul Peeraerts en januaro 2009
- Libroj Arkivigite je 2015-11-04 per la retarkivo Wayback Machine de kaj pri Anna Löwenstein en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo Arkivigite je 2007-12-21 per la retarkivo Wayback Machine
- Artikoloj de kaj pri Anna Löwenstein en Elektronika Bibliografio de Esperantaj Artikoloj (EBEA)
- EsKu - Epizodo 48 - Anna Lowenstein (1-a parto) kaj EsKu - Epizodo 50 - Anna Lowenstein (2-a parto) jutuba filmetoj de la kanalo EsKu - Esperanto-Kulturo - aperintaj respektive 2024-01-12 kaj 2024-02-09 (esperante)
Rete legeblaj verkoj
- Rusoj loĝas en Rusujo Arkivigite je 2017-09-17 per la retarkivo Wayback Machine (Landnomoj en Esperanto, 2007)
- Konciza klarigo pri la landonomoj en Esperanto Arkivigite je 2020-10-14 per la retarkivo Wayback Machine (2009)
- Landnomoj en Esperanto - Leksika ekzerco Arkivigite je 2017-09-16 per la retarkivo Wayback Machine
- Sen lernolibro - ĉu vere preferinde? artikolo en Internacia Pedagogia Revuo, 2014, n-ro 4, p. 11-14
- Dua Vivo: nia kursejo malaperis! artikolo en la Revuo Esperanto, 2009, n.ro 12, p. 247
- Arkivo de la gazeto "Sekso kaj egaleco"
- Sinonimoj de Anna L. diligentege kolektitaj