Dundee (Sud-Afriko)
Ĉi tiu artikolo temas pri urbo Dundee en Sud-Afriko. Por urbo en Eŭropo rigardu la paĝon Dundee. |
Dundee | |||
---|---|---|---|
urbeto vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 3000 • 3000 | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 28° 10′ S, 30° 14′ O (mapo)-28.16666666666730.233611111111Koordinatoj: 28° 10′ S, 30° 14′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 1 260 m [+] | ||
Areo | 48,6 km² (4 860 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Dundee, KwaZulu-Natal [+] | |||
Dundee estas grandurbo en Sudafriko, en provinco Kvazulu-Natalo.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]Geografio
[redakti | redakti fonton]Dundee situas sur altebenaĵo en valo en la nordorienta parto de la lando. Newcastle (Sud-Afriko) troviĝas 55, Richards Bay 196, Durbano 202, Johanesburgo 305, Pretorio 338, Bloemfontein 408, Port Elizabeth 782, Kaburbo 1294 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]Dundee estis fondita en 1882 post la malkovro de la karbo. Ĝi estas nomita post la hejmurbo de pionira skota koloniano, Peter Smith. Unue, Dundee estis bieno (Talana farm) de Peter Smith. La komenciĝanta karbominado de Peter Smith estis la unua en Natalo. En 1899 dum la brita-bura milito ankaŭ tie estis bataloj, la buroj okupis la minejon kaj tenis ĝin dum 7 monatoj.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]En Dundee gravas ankaŭ nun la riĉaj karbo-tavoloj.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Ĉefvojo situas nur en la proksimeco de Dundee, sed fervojoj funkcias al Johanesburgo, Durbano kaj Vryheid.
Klimato
[redakti | redakti fonton]Dundee havas subtropikan klimaton. La temperaturo inter decembro-februaro ofte atingas 26 °C, en junio kaj julio ĝi foje falas al proksimeco de frosto. Jare pluvas po 684 mm. La pluvo en januaro kulminas, inter majo-aŭgusto preskaŭ ne pluvas.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- pitoreskaj ekskursejoj en la proksimeco
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Angla Vikipedio
- loĝantaro
- mapo, distancoj Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine