Horzono
La horzono estas segmento de la tersurfaco, kie la sama hortempo validas. Tio lokiĝas en ideala kazo laŭlonge de la sama meridiano. Por tio tradicie validas la Grenviĉa Meza Tempo, GMT (el la angla Greenwich Mean Time). La moderna posteulo de GMT estas Universala Tempo Kunordigita (UTK, ankaŭ konata kiel UTC ekster Esperantujo).
Ĉar la Tero turniĝas de okcidento orienten, irante de unu horzono al apuda en orientena direkto, oni devas adicii unu horon. Male, irante al okcidenta direkto, oni devas subtrahi unu horon. La meridiano de 180°, konata kiel Internacia datlinio, markas la ŝanĝon de tago kaj dato.
Enkonduko
[redakti | redakti fonton]Origine ĉiu pli granda loko havis la propran hortempon, kiu estis sinkronigita certagrade al la suno. Se la suno staras sur la zenito, estas la 12-a horo tagmeze.
Se iu sekvas sur mondmapo perfingre la direkton al oriento, tiu antaŭpaŝas en la tempo (kaj kompreneble en la okcidenta direkto la tempo retroiras). Tiu tempovojaĝo do trafas limon, la tiel nomitan datlinion, kiun transirante orienten oni gajnas unu tagon (transirante okcidenten oni perdas tagon).
Post apero de trajnoj kaj la enkonduko de vojaĝplanoj, la malnova temposistemo montriĝis tro komplika, ĉar oni devis ĉiam atenti pri la tempoŝanĝoj en la horaroj. Tiel oni decidis enkonduki unuecan tempon por ĉiu lando. Rezulte de la internacia konferenco de 1884, oni disdividis la teron je 24 horzonoj, tiel ke la diferenco de du zonoj estis 60 minutoj aŭ unu horo. Pure matematike, ĉiu tempozono ampleksas strion de 15 longitudaj gradoj sur la tera surfaco.
Hodiaŭ
[redakti | redakti fonton]La horzonoj estas aranĝitaj laŭ la hortempo de Grenviĉo/Londono, kiu situas sur la 0-a longituda grado, ĝin oni nomas GMT, Grenviĉa Meza Tempo. De tie kalkuliĝas diferencoj al la aliaj tempozonoj.
Ĉiu ne tro granda lando estis aranĝita al unu tempozono. La grandaj landoj havas plurajn tempozonojn, ekzemple Rusio havas 9, Kanado kaj Usono 6, Brazilo 4, Aŭstralio 3 kaj Meksiko 2 tempozonojn. Ĉinio tamen havas nur unu, la Pekinan Tempon kiu kovras kvin horzonojn.
Ekzistas landoj kaj regionoj, kiuj havas specialajn tempozonojn. Irano havas ekz. 4,5 horojn, Barato 5,5 horojn, du regionoj de Aŭstralio 9,5 horojn antaŭ GMT. La kaŭzo de tiuj specialaj horzonoj estas ĉiam politika-historia.
Politiko kaj tempo
[redakti | redakti fonton]Ankaŭ hodiaŭ havas la horzono iun politikan guston kelkloke. En EU la plimulto de la landoj apartenas al la Centr-Eŭropa Tempo (CET), kiu estas unu horo antaŭ UTC. Portugalio, Britio, Irlando kaj Islando uzas la Okcident-Eŭropan tempon (WET). Finnlando kaj Greklando uzas la Orient‐Eŭropan tempon (EET) (+ 2 horoj al UTC), kvankam oni ĉiam strebis aligi tiujn landojn al CET. Tiu ŝato de la CET kondukas al tio, ke la suno atingas la zeniton sur la nord-okcidenta marbordo de Hispanio nur post la 13a horo kaj kontraŭ tio je la 11a horo en orienta Pollando.
En Ĉinio, kie la lando trapasas teorie 5 horzonojn, oni uzas nur unu por la tuta lando, kiu signifas +8 horoj al UTC. Antaŭ 1949, ekzistis en la lando kvin horozonojn kaj la registaro decidis konservi tiun de Pekino.
Horzonoj
[redakti | redakti fonton]UTC−12:00
[redakti | redakti fonton]UTC−11:00, X
[redakti | redakti fonton]UTC−10:00, W
[redakti | redakti fonton]- Usono
- Alasko
- Aleutaj Insuloj (insuloj okcidente de 169°30′W)
- Havajo
- Atolo Johnston
- Alasko
- Francio
- Nov-Zelando
UTC−09:30, V†
[redakti | redakti fonton]UTC−09:00, V
[redakti | redakti fonton]UTC−08:00, U
[redakti | redakti fonton]- Kanado
- Brita Kolumbio
- La tuta provinco, escepte la distriktoj de la nordoriento kaj de la sudoriento.
- Nordokcidentaj Teritorioj
- Urboj Tungsten kaj Cantung Mine
- Brita Kolumbio
- Usono
- Alasko
- La areoj de Hyder kaj Metlaklata (Insulo Annete)
- Kalifornio
- Idaho
- Kantonoj norde de la rivero Salmon
- Nevado
- La tuta subŝtato, escepte la urboj Jackpot, West Wendover kaj la rezervejo de indianoj Duck Valley
- Oregono
- La tuta subŝtato, escepte granda parto de la kantono Malheur
- Vaŝingtonio
- Alasko
- Francio
- Meksiko|
- Unuiĝinta Reĝlando
UTC−07:00, T
[redakti | redakti fonton]- Kanado
- Alberto
- Brita Kolumbio
- Nordoriente
- Granda parto de la Regiona Distrikto Peace River
- Sudoriente
- Regiona Distrikto Orienta Kootenay
- Regiona Distrikto Centra Kootenay (oriente de la rivero Kootenay)
- Regiona Distrikto Columbia-Shuswap (oriente de la montaro Selkirk)
- Nordoriente
- Nunavuto
- Regiono Kitikmeot kaj areoj oriente de 102º W
- Saskaĉevano
- Urboj Lloydminster
- Nordokcidentaj Teritorioj
- La tua teritorio, escepte la urboj Tungsten kaj Cantung Mine
- Jukonio (ekde la 8a de marto 2020)
- Usono
- Arizono
- Koloradio
- Norda Dakoto
- Kantonoj sudoriente de la rivero Misuro (escepte kantonoj Morton kaj Oliver kaj areoj de Dunn kaj McKenzie)
- Suda Dakoto
- Kantonoj de la okcidenta duono de la subŝtato
- Idaho
- Kantonoj sude de la rivero Salmon
- Kansaso
- Kantonoj Greeley, Hamilton, Sherman kaj Wallace
- Montano
- Nebrasko
- Kantonoj de la okcidenta triono de la subŝtato (Panhandle)
- Nevado
- Urboj Jackpot, West Wendover kaj la rezervejo de indianoj Duck Valley
- Nov-Meksiko
- Oklahomo
- Urbo Kenton
- Oregono
- Sudo de la kantono Malheur
- Teksaso
- Kantonoj El Paso, Hudspeth kaj nordokcidento de la kantono Culberston
- Utaho
- Vajomingo
- Meksiko
- Baja California Sur
- Colima
- Chihuahua
- Nayarit
- La tuta subŝtato, escepte la municipo Bahía de Banderas
- Insuloj Marías
- Insulo Isabel
- Sinaloa
- Sonora
UTC−06:00, S
[redakti | redakti fonton]- Belizo
- Kanado
- Manitobo
- Nunavuto
- Regino Kivalliq, (escepte la insulo Southampton) kaj areoj inter la meridianoj 85ºW kaj 102ºW
- Ontario
- Areoj de la lago Big Trough (oriente de la meridiano 90º W)
- Areoj okcidente de la meridiano 90º longitudo okcidente, escepte areoj de Atikokan kaj Shebandowan
- Saskaĉevano
- La tuta provinco, escepte la urbo Lloydminster
- Ĉilio
- Kostariko
- Ekvadoro
- Salvadoro
- Usono
- Alabamo
- La tuta subŝtato, escepte la urbo Phenix City
- Arkansaso
- Norda Dakoto
- La tuta subŝtato, escepte kantonoj okcidente de la rivero Misuro
- Suda Dakoto
- Kantonoj de la orienta duono de la subŝtato
- Florido
- Kantonoj okcidente de la rivero Apalaĉikola kaj areoj de la kantonoj Gulf kaj Franklin
- Ilinojso
- Indianao
- Kantonoj de nordoriento kaj sudokcidento
- Iovao
- Kansaso
- La tuta subŝtato, escepte kantonoj Greeley, Hamilton, Sherman kaj Wallace
- Kentukio
- Kantonoj de la okcidenta duono de la subŝtato
- Luiziano
- Miĉigano
- Kantonoj Dickingson, Gogebic, Iron kaj Menominee
- Minesoto
- Misisipio
- Misurio
- Nebrasko
- La tuta subŝtato, escepte la okcidenta triono (Panhandle)
- Oklahomo
- La tuta subŝtato, escepte la urbo Kenton
- Tenesio
- La tuta subŝtato, escepte la orienta triono
- Teksaso
- La tuta subŝtato, escepte la kantonoj El Paso, Hudspeth kaj nordokcidento de Culberston
- Viskonsino
- Alabamo
- Gvatemalo
- Honduro
- Meksiko
- Aguascalientes
- Campeche
- Coahuila
- Colima
- La tuta subŝtato, escepte la Insuloj Revillagigedo
- Chiapas
- Meksikurbo
- Durango
- Guanajuato
- Guerrero
- Hidalgo
- Jalisco
- Estado de México
- Michoacán
- Morelos
- Nayarit
- Municipo Bahía de Banderas
- Nuevo León
- Oaxaca
- Puebla
- Querétaro
- San Luis Potosí
- Tabasco
- Tamaulipas
- Tlaxcala
- Veracruz
- Yucatán
- Zacatecas
- Nikaragvo
UTC−05:00, R
[redakti | redakti fonton]- Bahamoj
- Brazilo
- Kanado
- Kolombio
- Kubo
- Ekvadoro (kontinenta teritorio)
- Usono
- Alabamo
- Urbo Phenix City
- Norda Karolino
- Suda Karolino
- Konetikuto
- Delavaro
- Vaŝingtono
- Florido
- La tuta subŝtato, escepte kantonoj oriente de la rivero Apalaĉikola kaj areoj de la kantonoj Franklin kaj Gulf
- Georgio
- Indianao
- La tuta subŝtato, escepte kantonoj nordokcidente kaj sudokcidente
- Navasa Insulo
- Kentukio
- Kantonoj de la orienta duono de la subŝtato
- Maine
- Marilando
- Masaĉuseco
- Miĉigano
- La tuta subŝtato, escepte kantonoj Dickingson, Gogebic, Iron kaj Menominee
- Nov-Hampŝiro
- Nov-Ĵerzejo
- Novjorkio
- Ohio
- Pensilvanio
- Rod-Insulo
- Tenesio
- Orienta triono de la subŝtato
- Alabamo
UTC−04:00, Q
[redakti | redakti fonton]- Antigvo-Barbudo
- Barbado
- Bolivio
- Brazilo
- Amazonas (escepte la plej okcidentaj municipoj)
- Mato Grosso
- Mato Grosso do Sul
- Rondônia
- Roraima
- Kanado
- Insulo Princo Eduardo
- Nova Brunsviko
- Nova Skotio
- Kebekio
- Areoj oriente de la rivero Natashquan
- Novlando kaj Labradoro
- Ĉilio
- Kontinenta Ĉilio (escepte Magallanes)
- Insula Ĉilio (escepte Paskinsulo kaj Insulo Sala y Gómez)
- Dominiko
- Domingo
- Usono
- Francio
- Gronlando
- Grenado
- Gujano
- Nederlando
- Puertoriko
- Unuiĝinta Reĝlando
- Sankta-Kito kaj Neviso
- Sankta Lucio
- Sankta Vincento kaj la Grenadinoj
- Trinidado kaj Tobago
- Venezuelo
UTC−03:30, P†
[redakti | redakti fonton]- Kanado
- Novlando kaj Labradoro
- Insulo Novlando
- Novlando kaj Labradoro
UTC−03:00, P
[redakti | redakti fonton]- Argentino
- Brazilo
- Ĉilio
- Danio
- Gronlando
- Municipo Kujalleq
- Municipo Qaasuitsup
- Scepte la Aerbazo Thule
- Municipo Qeqqagvajota
- Municipo Sermersooq
- Scepte la urbo Ittoqqortoormiit aŭ Scoresbysund
- Nacia Parko de Nordorienta Gronlando
- Scepte la stacio Danmarkshavn
- Gronlando
- Francio
- Paraguay
- Surinamo
- Urugvajo
UTC−02:00, O
[redakti | redakti fonton]UTC−01:00, N
[redakti | redakti fonton]- Kaboverdo
- Gronlando
- Municipo Sermersooq
- Urbo Ittoqqortoormiit aŭ Scoresbysund
- Municipo Sermersooq
- Portugalio
UTC±00:00, Z
[redakti | redakti fonton]- Burkino
- Eburbordo
- Danio
- Hispanio
- Gambio
- Ganao
- Gronlando
- Nacia Parko de Nordorienta Gronlando
- Stacio Danmarkshavn
- Nacia Parko de Nordorienta Gronlando
- Gvineo
- Gvineo-Bisaŭa
- Insulo Sankta Heleno
- Irlando
- Islando
- Liberio
- Malio
- Maŭritanio
- Portugalio
- La tuta lando, escepte Acoroj
- Unuiĝinta Reĝlando
- Senegalio
- Sieraleono
- Togolando
UTC+01:00, A
[redakti | redakti fonton]- La landoj de Centra Eŭropo, en somero ŝanĝas al +02:00
- Albanio
- Germanio
- Andoro
- Angolo
- Alĝerio
- Aŭstrio
- Belgio
- Benino
- Bosnio kaj Hercegovino
- Kameruno
- Kongo
- Kroatio
- Ĉado
- Danio
- Slovakio
- Slovenio
- Hispanio
- La tuta lando, escepte Kanarioj
- Francio
- Gabono
- Ekvatora Gvineo
- Hungario
- Italio
- Liĥtenŝtejno
- Luksemburgio
- Norda Makedonio
- Malto
- Maroko (ekde la 28a de oktobro 2018)
- Monako
- Montenegro
- Niĝero
- Niĝerio
- Norvegio
- Nederlando
- Pollando
- Unuiĝinta Reĝlando
- Centrafrika Respubliko
- Ĉeĥio
- Demokratia Respubliko Kongo
- Okcidenta Saharo (ekde la 28a de oktobro 2018)
- San Marino
- Santomeo kaj Principeo (ekde la 1a de januaro 2018)
- Serbio
- Svedio
- Svisio
- Tunizio
- Vatikanurbo
UTC+02:00, B
[redakti | redakti fonton]- Bocvano
- Bulgario
- Burundo
- Kipro (inklude la Turka Respubliko Norda Kipro)
- Egipto
- Estonio
- Finlando
- Grekio
- Israelo
- Jordanio
- Lesoto
- Latvio
- Libano
- Libio
- Litovio
- Malavio
- Moldavio
- Mozambiko
- Namibio
- Palestino
- Demokratia Respubliko Kongo
- Supra Katanga
- Provinco Supra Lomami
- Provinco Supra Uele
- Provinco Malsupra Uele
- Provinco Ituri
- Provinco Centra Kasai
- Provinco Orienta Kasai
- Nord-Kivuo
- Sud-Kivuo
- Provinco Lomami
- Provinco Lualaba
- Maniema
- Provinco Sankuru
- Provinco Tanganika
- Provinco Tshopo
- Unuiĝinta Reĝlando
- Militbazoj Akrotiri kaj Dekelia
- Ruando
- Rumanio
- Rusio
- Sirio
- Sudafriko
- Sudano
- Svazilando
- Ukrainio
- Zambio
- Zimbabvo
UTC+03:00, C
[redakti | redakti fonton]- Sauda Arabio
- Barejno
- Belorusio
- Kataro
- Komoroj
- Eritreo
- Etiopio
- Disaj Insuloj en la Hinda Oceano
- Kartvelio
- Regionoj Abĥazio kaj Sud-Osetio
- Irako
- Kenjo
- Kuvajto
- Madagaskaro
- Rusio
- Adigeio
- Arĥangelsko
- Belgorod
- Brjansko
- Karelio
- Ĉeĉenio
- Ĉuvaŝio
- Dagestano
- Inguŝio
- Ivanovo
- Kabardio-Balkario
- Kalmukio
- Kalugo
- Karaĉajio-Ĉerkesio
- Kirov
- Komi
- Kostroma
- Krasnodar
- Kursk
- Lipecko
- Mari El
- Moskvo
- Mordovio
- Murmansko
- Nenecio
- Niĵnij Novgorod
- Novgorod
- Moskva provinco
- Orjolo
- Nord-Osetio
- Penza
- Pskov
- Rostov
- Rjazan
- Sankt-Peterburgo
- Smolensko
- Stavropolo
- Tambov
- Tatarstano
- Tula
- Tver
- Vladimir
- Vologda
- Voroneĵ
- Jaroslavl
- Somalio
- Sudafriko
- Sud-Sudano
- Tanzanio
- Turkio
- Ukrainio
- Ugando
- Jemeno
- Ĝibutio
UTC+03:30, C†
[redakti | redakti fonton]UTC+04:00, D
[redakti | redakti fonton]- Armenio
- Azerbajĝano
- Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj
- Francio
- Insulo Reunio
- Disaj Insuloj en la Hinda Oceano
- Kartvelio
- Escepte regionoj Abĥazio kaj Sud-Osetio
- Maŭricio
- Omano
- Reunio
- Rusio
- Astraĥano
- Samara
- Saratov
- Udmurtio
- Uljanovsko
- Volgogrado (ekde la 28a de oktobro 2018)
- Sejŝeloj
UTC+04:30, D†
[redakti | redakti fonton]UTC+05:00, E
[redakti | redakti fonton]- Aŭstralio
- Francio
- Kazaĥio
- Aktobe
- Atyrau
- Okcidenta Kazaĥio
- Kyzylorda (ekde la 21a de decembro 2018)
- Mangistau
- Maldivoj
- Pakistano
- Rusio
- Taĝikio
- Turkmenio
- Uzbekio
UTC+05:30, E†
[redakti | redakti fonton]UTC+05:45, E†
[redakti | redakti fonton]UTC+06:00, F
[redakti | redakti fonton]UTC+06:30, F†
[redakti | redakti fonton]UTC+07:00, G
[redakti | redakti fonton]UTC+08:00, H
[redakti | redakti fonton]- Aŭstralio
- Brunejo
- Ĉinio
- Hongkongo
- Indonezio
- Malajzio
- Mongolio
- Arhangaj
- Baĝanhongor
- Bulgan
- Darhan-Uul
- Dornod
- Dornogovi
- Dundgovi
- Govisümber
- Hentij
- Hövsgöl
- Ömnögovĭ
- Orhon
- Övörhangay
- Selenge
- Sühbaatar
- Töv
- Ulanbataro
- Filipinoj
- Rusio
- Singapuro
- Tajvano
UTC+08:45, H†
[redakti | redakti fonton]- Aŭstralio
- Okcidenta Aŭstralio
- Border Village, Caiguna, Eucla, Madura kaj Mundrabilla
- Okcidenta Aŭstralio
UTC+09:00, I
[redakti | redakti fonton]- Norda Koreio (ekde la 5a de majo 2018)
- Suda Koreio
- Indonezio
- Japanio
- Palaŭo
- Rusio
- Amuro
- Jakutio
- Okcidenta duono de la Respubliko, inklude Jakutsko
- Transbajkalo
- Orienta Timoro
UTC+09:30, I†
[redakti | redakti fonton]- Aŭstralio
- Suda Aŭstralio
- Nov-Sud-Kimrio
- Broken Hill
- Norda Teritorio
UTC+10:00, K
[redakti | redakti fonton]- Aŭstralio
- Nov-Sud-Kimrio
- La tuta subŝtato escepte la urbo Broken Hill kaj Insulo Lord Howe
- Kvinslando
- Tasmanio
- Aŭstralia Ĉefurba Teritorio
- Viktorio
- Nov-Sud-Kimrio
- Usono
- Mikronezio
- Papuo-Nov-Gvineo
- La tuta lando escepte la Aŭtonoma Regiono Bougainville
- Rusio
- Ĥabarovsko
- Hebrea aŭtonomio
- Ĉemara regiono
- Jakutio
- Centra Zono de la Respubliko
- Saĥaleno
- Insulo Saĥaleno kaj la Insuloj Kuriloj (escepte la distrikto Severo-Kurilskij)
UTC+10:30, K†
[redakti | redakti fonton]UTC+11:00, L
[redakti | redakti fonton]- Aŭstralio
- Francio
- Insuloj Salomonoj
- Mikronezio
- Papuo-Nov-Gvineo
- Rusio
- Magadan
- Jakutio
- Orienta areo de la Respubliko
- Saĥaleno
- Insuloj Kuriloj (Distrikto de Severo-Kurilskij)
- Vanuatu
UTC+12:00, M
[redakti | redakti fonton]UTC+12:45, M†
[redakti | redakti fonton]UTC+13:00, M†
[redakti | redakti fonton]UTC+14:00, M†
[redakti | redakti fonton]Nomo
[redakti | redakti fonton]Ĉiu horzono havas nomon depende de la landoj kiuj estas regataj de tiu kaj eblas okazoj ke la nomo estas kunhavata de du aŭ pliaj landoj aŭ ke tiu estas ekskluziva de unu lando aŭ specifa zono. La nomo estas plej ofte mallongigita per sia anglalingva skribado kaj tiu enhavas la vortojn Standard (norma) aŭ Daylight (lumtaga) por distingi ĉu la horzono estas uzata de difinita lando en norma horaro aŭ kiel somera tempo (se oni aplikas tion) respektivem kvankam la nomo povas ankaŭ ne inkludi tiujn vortojn. Menciindas, ke en ĉiutaga parolmaniero oni uzas la nomon de la horzono sen fari tiun distingon.
Horzonoj kaj Novjaro
[redakti | redakti fonton]Pro la ekzisto de horzonoj kaj pro la rotacio de la Tero, la unuaj lokoj kiuj ricevas la Novjaron estas la insuloj Caroline kaj Kiritimati, de la Respubliko Kiribati, dum Usona Samoo, la insulo Alofi de Wallis kaj Futuna, la insulo Baker kaj la insulo Howland estas la lastaj lokoj.[4] Tio signifas, ke la linio kiu dividas unu tagon de la sekvonta trairas inter tiuj insuloj. Tiel tiuj apartaj lokoj kiuj dum la jaro apenaŭ ricevas atenton de la tutmonda gazetaro en tiu unua tago de la jaro aperas en ĉiuj amaskomunikiloj pro tiu tialo.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
Horzonoj de la Mondo
-
Laŭ Robinson-projekciaĵo
-
Horzonoj de Afriko
-
Horzonoj de Nordameriko
-
Horzonoj de Rusio
-
Horzonoj de Aŭstralio
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Quintana Roo estrena huso horario; adelanta una hora el reloj Excélsior, alirita la 22an de januaro 2016.
- ↑ Tokelau to join Samoa and leap forward over dateline - BBC News Alirita la 12a de februaro 2016, 6a de oktobro 2011, BBC News.
- ↑ Tokelau: Wrong local time for over 100 years Alirita la 3an de aŭgusto 2016; 7a de aŭgusto 2012.
- ↑ Meridiano a meridiano: RT recibe 2014 con cada rincón del planeta RT en español
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- http://greenwichmeantime.com Horzono de Greenwich
- http://24timezones.com/map.htm Arkivigite je 2007-03-08 per la retarkivo Wayback Machine Monda tempo
- http://www.timeanddate.com/worldclock La Monda Horloĝo
- http://www.worldtimeserver.co Arkivigite je 2011-05-11 per la retarkivo Wayback Machine Mondatempa Servilo
- http://www.cia.gov/cia/publications/factbook/reference_maps/pdf/time_zones.pdf Arkivigite je 2006-03-22 per la retarkivo Wayback Machine Horzonoj el la CIA.
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Huso horario en la hispana Vikipedio.