Saltu al enhavo

Lorcán Ó hUiginn

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lorcán Ó hUiginn
Persona informo
Naskiĝo 1910
Morto 6-an de decembro 1985 (1985-12-06)
Lingvoj Esperantoirlandaangla
Ŝtataneco Kanado (dekjaro de 1950–)
Irlando Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo stenografiisto
esperantisto Redakti la valoron en Wikidata
Esperanto
Esperantistiĝis en 1926 (16-jara)
vdr

Lorcán Ó hUIGINN (n. en 1910, m. la 6-an de decembro 1985) estis esperantisto kiu naskiĝis en Irlando, kie li estis motoro en la Dublina Esperanto-grupo, kaj elmigris al Toronto en Kanado kiel plenkreskulo, dum la 1950-aj jaroj.

Li ekstudis Esperanton en 1926, kiam li aĝis 16 jarojn. Sekvajare, en 1927, li aliĝis al la Irlanda Esperanto-Asocio, kies prezidanto tiutempe estis Frank McCormack kaj post nelonge, en 1930, fariĝis ĝia prezidanto, havante nur 19 jarojn. Estante juna ŝtatservisto, li fariĝis ĉefdelegito de UEA kaj eldonis du gazetojn, La Kolombo por la interna movado kaj Irlando Vokas Vin por la eksterlandaj irlandaj esperantistoj.[1]

En decembro 1933 Lorcán Ó hUiginn ekinstruis Esperantan kurson en la School of Commerce, Parnell Square.

Dum longa tempo Lorcán estis stenografisto en la Dáil (La Parlamento de la Respubliko de Irlando). Li instruis Esperanton al aliaj stenografistoj. Tiutempe estis Esperanto-grupo en la Parlamentejo.

En la periodo 1937 – 1939 li disaŭdigis serion da paroladoj de Radio Eireann en Esperanto, pri la vivo, kutimoj kaj konataj homoj de Irlando. Oni ricevis multajn leterojn de diversaj Eŭropaj landoj laŭdante la programojn. Oni ofte vigligis ilin per muziko kaj kantoj kaj ili pliboniĝis dum la tempo pasis. Lorcán Ó hUiginn ankaŭ uzis Esperanton por komercaj aferoj kaj tradukis korespondadon por firmoj. Li fondis Komercan Klubon por tia agado.

La unua postmilita Universala Kongreso okazis en Berno, Svislando, en 1947. El la 1370 partoprenantoj estis 5 irlandanoj, inter ili Lorcán Ó hUiginn kaj Liam Ó Cuirc.

Li prezidis la Kanadan Esperanto-Asocion (1966-1971) kaj estis elektita ties Honora Membro en 1981.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]