Saltu al enhavo

Kanada Esperanto-Asocio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kanada Esperanto-Asocio
Canadian Esperanto Association
Association canadienne d’espéranto
Emblemo de Kanada Esperanto-Asocio
Lando  Kanado
Tipo landa Esperanto-asocio
Fondiĝo 1958
Interretejo www.esperanto.ca
vdr

La Kanada Esperanto-Asocio (KEA; angle: Canadian Esperanto Association, france: Association canadienne d’espéranto) estas la landa Esperanto-asocio de Kanado. Ĝi fondiĝis en 1958 pro iniciato de Dez Hackett post tiucela referendumo en 1957, kaj iusence daŭrigas la pli frue ekzistantan asocion sam-noman kiu fondiĝis en 1907 kaj kiu ĉesis funkcii en 1939 pro la Dua Mondmilito. Instigo al la fondo estis interalie la problemoj ĉirkaŭ Esperanto-Asocio de Norda Ameriko sub George Alan Connor. Kanada Esperanto-Asocio estas Landa Asocio de Universala Esperanto-Asocio, kaj ĝia junulara sekcio, Junularo Esperantista Kanada (kvankam neaktiva lastatempe) estas la kanada sekcio de la Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

La estraron de KEA en 2024-2025 konsistigas la jenaj personoj[1]:

Estraranoj:
Andrew (Andreo) Sly – Viktorio, Brita Kolumbio
Luis Obando – Toronto, Ontario
Trefleo Mercier – Ŝerbruko, Kebekio
Jordan Zero – Barrie, Ontario

En la antaŭa oficperiodo 2022-2023 temis pri jenaj personoj[2]:

Estraranoj: Garry Evans, Andrew Sly, Tiffany Antopolski, Eric Demers

Kaj antaŭ tio, en 2020-2021, pri tiuj aktivuloj[3]:

Estraranoj: Jed Meltzer, Andrew Sly, Tiffany Antopolski, Eric Demers

Pasintaj prezidantoj

[redakti | redakti fonton]

Kaj ankoraŭ pliaj, kiuj ankoraŭ ne estas en ĝusta kronologia ordo: Ciprian Jauca, Paul Ronald, Ian Richmond [5] kaj eble ankoraŭ aliaj.

Komunikado

[redakti | redakti fonton]

La revuo de KEA aperas dufoje jare kaj nomiĝas Lumo. KEA funkciigas retejon por la Esperanto-asocioj de Kanado kaj kanadan retgrupon ĉe Yahoo por esperantistoj en Kanado.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.