Saltu al enhavo

Luiz da Costa Porto Carreiro Neto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Porto Carreiro Neto
(1895-1964)
Persona informo
Naskiĝo 7-an de Januaro 1895
en Recifo, Pernambuko, Brazilo
Morto 21-an de Julio 1964
en Rio-de-Ĵanejro, Brazilo
Lingvoj Esperantoportugala vd
Ŝtataneco Brazilo Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Kemia Instituto de Politeknika Lernejo
Profesio
Okupo Brazila inĝeniero, kemiisto, tradukisto kaj spiritisma mediumo.
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Luiz da Costa PORTO CARREIRO Neto (porhtŭ karhejnetŭ) estis brazilano, doktoriĝinta inĝeniero, docento kaj asistanto ĉe la Politeknika Lernejo de Rio-de-Ĵanejro. Unu el plej grandaj mediumoj de Brazilo, sekvanto de Francisko Valdomiro Lorenz kaj kunulo de Francisco Cândido Xavier. Naskiĝis la 7-an de januaro 1895 en Recifo, Pernambuko kaj mortis en Rio-de-Ĵanejro je la 10-a horo la 21-an de julio 1964. Du tagojn post sia morto, li manifestiĝis en spiritisma seanco.[mankas fonto]

Li estis direktoro de Kemia Instituto de Politeknika Lernejo de 1937 ĝis 1946. Ĝenerala sekretario de BEL kaj vicprezidanto de BKE, vicĉefdelegito de UEA, membro de la Lingva Komitato. Dumviva membro de Brazila Spiritisma Federacio. Delegito de Pernambuko en Spiritisma Nacia Federacia Konsilantaro. Ano de Brazila Societo de Germana Kulturo kaj honora membro de Brazila Instituto de Geografio.

Ĉampiono de ŝako, li estis specialisto en artaj finaĵoj. Publikigis de 1932 ĝis 1934 artikolaron en revuo "Xadrez Brasileiro" (Brazila Ŝako).

En San-Paŭlo estas strato kun lia nomo.

  1. Tradukoj:
  2. Psikografioj:
  3. Vortaroj:
  4. Grande Dicionário Português­Esperanto. Eld. Brazila Esperanto-Ligo, Brasiljo, 2015.

Pri Grande Dicionário Português­Esperanto

Citaĵo
 Ĵus aperis en bonega eldono de Brazila Esperanto­Ligo (BEL) “Grande Dicionário Português­Esperanto”, verkita de Luis da Costa Ferreira Porto Carreiro Neto. Tiu verko konsistas ne nur el difinoj de 35.558 vortoj kaj ties tradukoj, sed ankaŭ el gramatikaj klarigoj, kaj ĝi estis farita de Porto Carreiro jam antaŭ plimalpli 60 jaroj.

Jam de longe, la originaloj de tiu vortaro restis inter paperoj kaj malnovaj dokumentoj ĉe la sidejo de Brazila Esperanto-­Ligo, unue en Rio­de­Ĵaneiro, poste en Braziljo. Nia samideano Aymoré Vaz Pinto interesiĝis pri ĝia aperigo antaŭ la brazila esperantistaro. Do li tajpis la tutan verkon per komputilo. Lacega tasko. Tiu verko estis menciita en la enkonduko de la Dicionário Português/Esperanto, FEB, 1987, kaj en artikolo de Ismael Gomes Braga, aperinta en la revuo Reformador, decembro 1951. En la artikolo, Ismael informas, ke Porto Carreiro preparas vortaron Português/Esperanto, eldonotan kiel la dua apero de la vortaro publikigita en 1936, versio pligrandigita kaj plibonigita. En la verko “Grandaj Spiritistoj en Brazilo”, FEB, 2002, Zeus Wantuil tuŝas la aferon, jene: “En la lastaj jaroj, nia kara kunfrato lacekonsumite laboradis en la organizado de nova kaj granda vortaro (...) Tiu giganta verko, kiun li lasis finitan, troviĝas sub la respondeco de Brazila Esperanto ­Ligo.” Antaŭ multe da jaroj, Brazila Spiritisma Federacio (BSF) intencis publikigi tiun verkon, sed BSF kaj BEL ne interkonsentis pri tio afero. Pro tio la estraro de BSF komisiis la eminentan Allan Kardec Afonso Costa, el Belo­Horizonto, por verki du vortarojn, nome “Novo Dicionário Português/­Esperanto” kaj “Dicionário Completo Esperanto/Português.” Por bone mezuri la vortaron de Porto Carreiro Neto, ni aŭskultu la parolon de Sylla Chaves : “Tial nepras ripeti ĉi tie, ke tiu vortaro ankoraŭ estas la plej bona portugala Esperanta vortaro en la tuta mondo. Se por eldoni ĝin nepras vendi unu el la nun luataj oficejoj de BEL, mi proponas, ke oni faru tion, omaĝe al Porto Carreiro Neto kaj al Zamenhof kaj por la bono de la portugallingva esperantistaro.” (Brazila Esperanta Parnaso) Sylla Chaves mem provis eldoni la vortaron, sed li ne sukcesis. La tasko montriĝis peza kaj multekosta. Porto Carreiro Neto, fama stilisto kaj esperantologo, estis la plej klera brazila esperantisto kaj unu el la plej eminentaj membroj de la Akademio de Esperanto, laŭ opinio de Ismael Gomes Braga. Li plurfoje legis kaj eĉ prinotis la tutan verkaron de Zamenhof. En la libro “Brazila Esperanta Parnaso”, Sylla Chaves atestas pri la kompetenteco de PCN: “Sen troigo, oni povas konsideri lin la brazilano, kiu plej bone scipovis Esperanton en la tuta 20-­a jarcento. Eĉ pli bone ol Lorenz ( kiu konis plurajn dekojn da lingvoj), ol la aliaj brazilaj lingvokomitatanoj aŭ eĉ ol la nuna prezidanto e la Akademio, Geraldo Mattos, ĉar neniu tiel atente studis la verkaron de Zamenhof kiel li.” En letero de la 15-­a de oktobro 1996, sendita al Benedicto Silva, Allan Kardec Affonso Costa skribis la jenajn vortojn:

“Prave vi admiras D­r.on Porto Carreiro Neto. Liaj verkoj estas modelaj. Iam Iŝmael Gomes Braga skribis al mi: La Esperanto de Porto Carreiro estas scienca kaj simpla. Li estas la esperantisto numero unu en Brazilo.” 
— Brazila Esperantisto - Numero 357, Decembro (2016)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo baziĝas (parte aŭ tute) sur la artikolo Porto Carreiro Neto el la Enciklopedio de Esperanto.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]