Apolono
Vidu ankaŭ Apolonio kaj Dio Apolonio
Apolono (helene Ἀπόλλων) aŭ Febo (Φοῖβος "foibos") estas la filo de Zeŭso kaj de la Titanino Letoa. Li estas la frato de la diino Artemisa, kaj la patro de Orfeo kaj Asklepio.
Apolono estis tre bonaspekta blonda juna viro. Li simbolis la ordon, la akordon, kaj la civilizacion. Li estis la patrono de la muziko, la medicino, kaj la orakolo. Ofte li portis pafarkon, liron, kaj laŭron.
Apolono kaj Artimesa estis ĝemeloj. Ili naskiĝis sur la insulo Deloso, ĉar ĉiu en Helaso temis la koleron de Hera, la ĵaluza edzino de Zeŭso. La diino Temisa donis nektaron kaj ambrozion al la infaneto Apolono, kaj la bebo rapide fariĝis plenkreskulo.
Apolono helpis al Pariso dum la Milito de Trojo.
La dio havas sub sia egido la Muzojn.
Partneroj kaj idaro
Amantoj | Amantinoj | Nekonata patrino | ||
---|---|---|---|---|
Eksteraj ligiloj
greke http://winterscapes.com/kyklosapollon greke http://www.gregoryferdinandsen.com/FCO2003/apollo.htm greke http://www.androphile.org/preview/Library/Mythology/Greek greke http://janusquirinus.org/essays/Apollo/MultifacetedGod.html
Ŝablono:LigoElstara
Ŝablono:LigoElstara
Ŝablono:LigoElstara
Ŝablono:LigoLeginda