Apeninaj deciduaj montarbaroj
Apeninaj deciduaj montarbaroj | ||||
---|---|---|---|---|
ekoregiono | ||||
ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+] | ||||
Lando | Italio | |||
Areo | 16 147 km² (1 614 700 ha) | |||
Biomoj de regiono | Mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj | |||
|
||||
Vikimedia Komunejo: Apennine deciduous montane forests [+] | ||||
La apeninaj deciduaj montarbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la mediteranea ekoprovinco de la palearktisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). La ekoregiono kongruas kun samnoma ekoregiono difinita de la Eŭropa Vivmedia Agentejo. Ĝi ankaŭ estas parto de la tutmondaj 200-regiono "eŭropaj-mediteraneaj montaraj miksaj arbaroj". Biome la ekoregiono apartenas al mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj de la montaroj de norda kaj centra Italujo inkluzive de Apeninoj.
Priskribo
Vegetaĵaraj zonoj
La ekoregiono havas du ĉefajn vegetaĵarajn zonojn :
- Vastaj arbaroj de eŭropa fago kaj de iuj relikvaj arbareroj de Pinus nigra var. italica .
- Montopintoj kun herbejoj kaj kusenaj arbustoj, kun jenaj superregantaj specioj : Juniperus nana, Sorbus chamaemespilus, Arctostaphylos uva-ursi, Vaccinium vitis-idaea, relikva Pinus mugo.
Faŭno
Tiu ekoregiono havas signifan faŭnan diversecon, kvankam ne estas multaj endemiaj specioj. Ĉeestas pli ol 40 specioj de mamuloj, inkluzive de gravaj populacioj de minacataj grandaj karnomanĝuloj, kiel la plej granda itala populacio de la tre endanĝerigata bruna urso kaj ankaŭ de la itala lupo (Canis lupus italicus). Aliaj notindaj mamuloj estas kapreolo, la endemia itala ĉamo (Rupicapra ornata), la sovaĝa kato, la arbara marteso (Martes martes), kaj la foino. La lutro ankoraŭ ĉeestas en iuj montaraj riveroj kaj lagoj.
La arbara ekosistemo gastigas grandan nombron de birdospecioj, kiuj en iuj masivoj superas 150 speciojn. Ekzemploj estas vespobuteo, reĝa aglo, minacataj kaj maloftaj palearktisaj rabobirdoj.
Endemiaj amfibioj estas disvastiĝitaj ĉie laŭlonge de Apeninoj : Salamandrina terdigitata, Triturus italicus, Rana italica, kaj Salamandra s. Gigliolii. La ekoregiona montarmasivo gastigas ĉirkaŭ 14 reptiliajn speciojn kiuj ankaŭ estas tipaj en aliaj similaj arbaraj ekosistemoj – montaraj koniferaj kaj foliarbaj arboj – de aliaj sudeŭropaj mediteraneaj landoj (ekzemple Algyroïdes fitzingeri, Podarcis tiliguerta, kaj Podarcis sicula).
Endemiaj specioj
Estas granda nombro de endemiaj specioj, pligrandiĝante je pli altaj altitudoj kaj reprezentante inter 10 kaj 20 % de la totala flaŭro.
- Abruzoj havas 1 200 endemiajn speciojn;
- Gran Sasso kaj Monti della Laga havas 1 500 endemiajn speciojn;
- Majela-Montaro havas 1 800 endemiajn speciojn.
Altmontaraj specioj inkluzivas Gentiana dinarica, Gentiana nivalis, Androsace alpina, Polygala chamaebuxus, Saxifraga oppositifolia, Ranunculus seguieri, Carlina acaulis.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- angle Ekoregiono PA0401 : Apeninaj deciduaj montarbaroj (WWF)
- angle Apeninaj deciduaj montarbaroj (WWF-Wildworld)
- angle Apeninaj deciduaj montarbaroj (Wildworld) - Nacia Geografia Societo
- angle Apeninaj deciduaj montarbaroj (The Encyclopedia of Earth)
- angle Apeninaj deciduaj montarbaroj (Globalspecies) Arkivigite je 2016-03-06 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Situo de la ekoregiono : tajpu : Appenine deciduous montane forests. Arkivigite je 2011-10-14 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Tutmondaj 200; numero 077 : Eŭropaj-mediteraneaj montaraj miksaj arbaroj (WWF) Arkivigite je 2016-10-10 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Cifereca Mapo de Eŭropaj Ekologiaj Regionoj