Foliarbaroj apud Nigra Maro kaj de Kolĥido
Foliarbaroj apud Nigra Maro kaj de Kolĥido | ||||
---|---|---|---|---|
ekoregiono | ||||
ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+] | ||||
Akvokolektejo | 73 828 km² (7 382 800 ha) [+] | |||
Areo | 73 828 km² (7 382 800 ha) [+] | |||
|
||||
Vikimedia Komunejo: Euxine-Colchic deciduous forests [+] | ||||
La foliarbaroj apud Nigra Maro kaj de Kolĥido estas tersupraĵa ekoregiono el la biomo de la mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj kiu situas laŭlonge de la suda marbordo de Nigra Maro. Ĝi kongruas kun samnoma ekoregiono difinita de la Eŭropa Vivmedia Agentejo. La ekoregiono etendiĝas laŭlonge de la mallarĝa marborda strio ekde la sudorienta angulo de Bulgarujo okcidente, tra norda Turkujo, ĝis Kartvelujo oriente, kie ĝi faldiĝas ĉirkaŭ la orienta limo de Nigra Maro. Laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF) la ekoregiono estas parto de la okcident- kaj centrazia ekoprovinco de la palearktisa ekozono kaj de la tutmondaj 200-regiono "kaŭkazaj, anatoliaj kaj hirkaniaj mezvarmaj arbaroj".
Kun sia orienta duono la ekoregiono situas en la kaŭkaza biodiverseco-riĉaĵejo.
Subregionoj
[redakti | redakti fonton]La ekoregiono estas partigita en du subregionojn. La kolĥidaj arbaroj troviĝas ĉirkaŭ Nigra Maro en Turkujo kaj Kartvelujo. La kolĥidaj arbaroj estas miksaj foliarbaroj de la nigra alno (Alnus glutinosa), la eŭropa karpeno (Carpinus betulus) kaj la orienta karpeno (Carpinus orientalis), la orienta fago (Fagus orientalis), kaj la ordinara kastaneo (Castanea sativa), kune kun ĉiamverdaj arbospecioj kiaj la kaŭkaza abio (Abies nordmanniana, la plej granda arbo en Eŭropo je 78 m), la kaŭkaza piceo (Picea orientalis) kaj la arbara pino (Pinus sylvestris).
La kolĥida subregiono havas abundan precipitaĵon kiu averaĝas 1500-2500 mm jare, kun ekstrema maksimumo de 4000 mm, kaj gastigas iujn el la klimate mezvarmaj pluvarbaroj de Eŭropo.
La pli sekaj arbaroj apud Nigra Maro troviĝas okcidente de la Melet-rivero, kaj etendiĝas tra la Bosporo laŭlonge de Nigra Maro marbordo de eŭropa Turkujo ĝis Bulgarujo. Tiuj arbaroj ricevas jare averaĝan pluvfalon de 1000 ĝis 1500 mm.
Maloftaj tipoj de biotopoj inkluzivas marbordajn sablajn dunojn kaj marĉojn.
Faŭno
[redakti | redakti fonton]Iom da minacataj birdospecioj kovas aŭ travintras en la ekoregiono, aŭ migras tra ĝi. El ili : la krispa pelikano (Pelecanus crispus).
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- angle Gavashelishvili, A. 1996 : Birds of Georgia. Natura Caucasica, 1:1-75 angle
- angle Guidotti, G., P. Regato, and S. Jimenez-Caballero 1986 : The major forest types in the Mediterranean. World Wildlife Fund, Rome, Italy.
- france Quézel, P., M. Barbéro, et Y. Akman 1980 : Contribution à l’étude de la végétation forestière d’Anatolie septentrionale. Phytocoenologia, 8:365-519.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- angle Ekoregiono PA0422 : Foliarbaroj apud Nigra Maro kaj de Kolĥido (WWF)
- angle Foliarbaroj apud Nigra Maro kaj de Kolĥido (WWF-Wildworld)
- angle Foliarbaroj apud Nigra Maro kaj de Kolĥido (Wildworld) - Nacia Geografia Societo
- angle Foliarbaroj apud Nigra Maro kaj de Kolĥido (The Encyclopedia of Earth)
- angle Foliarbaroj apud Nigra Maro kaj de Kolĥido (Globalspecies) Arkivigite je 2016-03-07 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Tutmondaj 200; numero 78 : Kaŭkazaj, anatoliaj kaj hirkaniaj mezvarmaj arbaroj (WWF)
- angle Cifereca Mapo de Eŭropaj Ekologiaj Regionoj
- angle Kaŭkaza biodiverseco-riĉaĵejo (Naturprotekto Internacia)