Mediteraneaj sekaj duonarbaroj kaj stepo
Mediteraneaj sekaj duonarbaroj kaj stepo | ||||
---|---|---|---|---|
ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+] | ||||
Landoj | Alĝerio, Egiptio, Libio, Maroko, Tunizio | |||
Areo | 291 700 km² (29 170 000 ha) | |||
|
||||
Vikimedia Komunejo: Mediterranean dry woodlands and steppe [+] | ||||
La mediteraneaj sekaj duonarbaroj kaj stepo estas nordafrika ekoregiono el la mediteranea ekoprovinco de la palearktisa ekozono. La ekoregiono estas parto de la tutmondaj 200-unuo kiu ampleksas la tutan mediteranea regionon. Biome ĝi apartenas al la mediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). La ekoregiono okupas landinternajn altebenaĵojn kaj montoĉenojn de la Magrebo. Ĝenerale ĝi situas inter la marbordaj mediteraneaj nordafrikaj arbaroj kaj duonarbaroj norden, kaj Saharo suden.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]La mediteraneaj sekaj duonarbaroj kaj stepo kovras areon de 291 700 kvadrataj kilometroj en Maroko, Alĝerio, Tunizio, Libio kaj Egiptujo. La plimulto de la ekoregiono etendiĝas ekde la sudaj deklivoj de Alta Atlaso en orienta Maroko tra Alĝerio kaj Tunizio, kie ĝi tuŝas la mediteranean marbordon ĉe la Golfo de Gabeso. En Alĝerio, ĝi troviĝas sude de la marborda Tell-Atlaso, kovranta la altebenaĵon kaj Saharan Atlason. Pli fore orienten, pluraj enklavoj de la ekoregiono apudas la marbordon. En okcidenta Tripolitanio ĝi troviĝas laŭlonge de la Mediteraneo, kaj en la duoninsulo de Cyrenaica ĝi konstituas zonon inter la mediteraneaj nordafrikaj arbaroj kaj duonarbaroj, kaj la Saharo. La plej orienta parto de la ekoregiono estas mallarĝa marborda enklavo kiu situas ĵus okcidente de la Nildelto en Egiptujo, apud la urbo de Aleksandrio.
Flaŭro
[redakti | redakti fonton]La flaŭro de la ekoregiono precipe konsistas el ĝenerale disvastiĝintaj specioj, kvankam ekzistas iu ekoregiona endemiismo, kaj iuj gravaj lokaj centroj de endemiismo ene de la ekoregiono. Oni konsideras ke multo de la regiono antaŭe estis kovrata de arbaroj. Partetoj de tiuj ĉi, precipe konsistante el Halepa pino ( Pinus halepensis ), Fenica junipero (Juniperus phoenicea ) kaj anzino (Quercus ilex), ankoraŭ ekzistas, precipe en la montaro [1]. Nuntempe plejmulto de la pejzaĝo estas superregata de mozaiko de stepo kiu preskaŭ entute konsistas el alfo (Stipa tenacissima) aŭ esparta ligeo (Lygeum spartum), alternante kun fragmentoj de vegetaĵaro el blanka artemizio (Artemisia herba alba). Sur Verda Monto (Al Ĝabal Al Aĥdar) en Libio, estas grava enklavo de proksimume 100 endemiaj plantospecioj, inkluzive de libia arbuto (Arbutus pavarii), Crocus boulosii, kaj Cyclamen rohlfsianum [2].
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Ekologia klasifiko de la tersupraĵoj
- Flaŭro de Maroko
- Konservada stato de ekoregiono
- Listo de ekoregionoj en Maroko
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- angle De Smet, K.J.M. 1989 : Distribution and habitat choice of larger mammals in Algeria, with special reference to nature protection. Ph.D. thesis, Gent State Univ., Belgium. Monda Konserveja Observa Centro, Kembriĝo.
- angle Le Houérou, H.N. 1991 : Outline of a biological history of the Sahara. In : J.A. McNeely and V.M. Neronov, editors. Mammals in the Palaearctic Desert: status and trends in the Sahara-Gobian region. The Russian Academy of Sciences, and the Russian Committee for the UNESCO programme on Man and the Biosphere (MAB), 146-174.
- angle White, F. 1983 : The vegetation of Africa: a descriptive memoir to accompany the UNESCO/AETFAT/UNSO vegetation map of Africa. UNESCO, Paris, France.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- angle Ekoregiono PA1213 : Mediteraneaj sekaj duonarbaroj kaj stepo (WWF)
- angle Mediteraneaj sekaj duonarbaroj kaj stepo (WWF-Wildworld)
- angle Mediteraneaj sekaj duonarbaroj kaj stepo (Wildworld) - Nacia Geografia Societo
- angle Mediteraneaj sekaj duonarbaroj kaj stepo (The Encyclopedia of Earth)
- angle Mediteraneaj sekaj duonarbaroj kaj stepo (Globalspecies) Arkivigite je 2017-03-20 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Mediteraneaj arbaraj, duonarbaraj kaj arbustaraj ekoregionoj (WWF) Arkivigite je 2011-04-01 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Tutmondaj 200; numero 123 : Mediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj (WWF) Arkivigite je 2017-01-11 per la retarkivo Wayback Machine