Alpa stepo de Karakorumo kaj okcidenta Tibeta Altebenaĵo
Alpa stepo de Karakorumo kaj okcidenta Tibeta Altebenaĵo | |||
---|---|---|---|
altebenaĵo, ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+] | |||
Landoj | Barato, Ĉinujo, Afganujo, Pakistano | ||
Areo | 143 300 km² (14 330 000 ha) | ||
Biomoj de regiono | Montaraj herbejoj kaj arbustaroj | ||
Birdospecioj | 172[1] | ||
Mamulspecioj | 45[1] | ||
Vikimedia Komunejo: Karakoram-West Tibetan Plateau Alpine Steppe Ecoregion [+] | |||
La alpa stepo de Karakorumo kaj okcidenta Tibeta Altebenaĵo estas tersupraĵa ekoregiono el la okcident- kaj mezazia ekoprovinco de la palearktisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome ĝi apartenas al montaraj herbejoj kaj arbustaroj trovitaj en partoj de Afganujo, Barato, Ĉinujo kaj Pakistano. La ekoregiono estas parto de la tutmondaj 200-regiono "tibet-altebenaĵa stepo".
Priskribo
[redakti | redakti fonton]La alpa stepo de Karakorumo kaj okcidenta Tibeta Altebenaĵo estas areo de alpaj herbejoj kiuj okupas 143 300 da kvadrataj kilometroj. Ĝi koncentriĝas en Karakorumo, okcidente de Himalajo. Ĝi ankaŭ inkludas la apudajn montarojn, kiel Ladakan Montaron.
La averaĝa jara precipitaĵo en la ekoregiono varias inter 200 al 900 mm, kun 90 pocentoj sub la formo de neĝo.
Flaŭro
[redakti | redakti fonton]La plejparto de tiu ekoregiono konsistas el herbejo kaj herbecaj plantoj. Protektitaj deklivoj kaj ravinoj enhavas Salix denticulata, Mertensia tibetica, Potentilla desertorum, Juniperus polycarpus, Polygonum viviparum, Berberis pachyacantha, Rosa webbiana, kaj Spiraea lycoides. Kie kreskado de vegetaĵaro apenaŭ eblas, ĉirkaŭ 4 500 m, troviĝas Delphinium cashmerianum, Glechoma tibetica, Silene longicarpophora, Potentilla fruticosa, kaj Nepeta spp.
Arbedaroj kaj duonarbaroj troviĝas en la profundaĵoj de la valoj. Tiuj vegetaĵaroj ampleksas Hippophae rhamnoides, Myricaria elegans, Salix viminalis, Capparis spinosa, Tribulus terrestris, Pegamum harmala, Sophora alopecuroides, kaj Lycium ruthenicum. Kelkaj relikvoj de steparbaroj de Juniperus macropoda kaj Juniperus indica ankoraŭ ĉeestas tie ĉi.
Faŭno
[redakti | redakti fonton]La ekoregiono gastigas 172 da birdospecioj kaj 45 da mamulospecioj [1].
Ovioj en tiu ekoregiono inkludas Marko-Polo-ovion (Ovis ammon polii), tibetan argalon (Ovis ammon hodgsoni), kaj muflonon (Ovis orientalis). Kaproj estas reprezentitaj de Capra falconeri kaj alpa ibekso (Capra ibex).
La ŝafoj kaj kaproj, same kiel aliaj pli malgrandaj mamuloj, kreas en tiu ekoregiono taŭgan vivejon por la neĝleopardo (Uncia uncia).
Kaj la bruna urso (Ursus arctos) kaj la azia nigra urso (Selenarctos thibetanus) troviĝas tie ĉi.
La ekoregiono gastigas 172 da birdospecioj. Komunaj birdoj inkludas ruĝventran rugvostulon (Phoenicurus erythrogaster), himalajan monalon (Lophophorus impejanus), karpodakojn, rabobirdojn, kaj vulturojn.
Naturprotekto
[redakti | redakti fonton]Multo de la montara vivejo troviĝas en protektitaj areoj. Tiuj inkludas :
- Nacian Parkon Hemis
- Nacian Parkon Khunjerab
- Nacian Parkon Deosaj
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 1,2 Hoekstra, J. M.. (2010) The Atlas of Global Conservation: Changes, Challenges, and Opportunities to Make a Difference. University of California Press. ISBN 978-0-520-26256-0. Arkivigite je 2012-12-05 per Archive.today Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-12-05. Alirita 2012-11-05 .
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Ekologia klasifiko de la tersupraĵoj
- Konservada stato de ekoregiono
- Listo de ekoregionoj en Pakistano
Palearktisaj montaraj herbejoj kaj arbustaroj | |
---|---|
PA1006 Alpa stepo de Karakorumo kaj okcidenta Tibeta Altebenaĵo | Afganio, Barato, Ĉinio, Pakistano |
PA1008 Kopetdagaj duonarbaroj kaj arbarstepo | Irano, Turkmenio |
PA1010 Alt-atlasa junipera stepo | Maroko |
PA1012 Nordokcident-himalajaj alpaj arbustaroj kaj herbejoj | Afganio, Barato, Ĉinio, Pakistano |
PA1013 Ordos-altebenaĵa stepo | Ĉinio |
PA1014 Pamir-alpaj dezerto kaj tundro | Afganio, Ĉinio, Kirgizio, Taĝikio |
PA1015 Ĉilianaj subalpaj herbejoj | Ĉinio |
PA1016 Sajanaj alpaj herbejoj kaj tundro | Mongolio, Rusio |
PA1017 Sudorient-tibetaj arbustaroj kaj herbejoj | Ĉinio |
PA1018 Sulajmanaj alpaj herbejoj | Afganio, Pakistano |
PA1019 Tjanŝanaj montaraj stepo kaj herbejoj | Ĉinio, Kazaĥio, Kirgizio |
PA1020 Tibet-altebenaĵaj alpaj arbustaroj kaj herbejoj | Ĉinio |
PA1021 Okcident-himalajaj altpaj arbustaroj kaj herbejoj | Barato, Nepalo |
PA1022 Jarlung-Zamba arida stepo | Ĉinio |
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- angle Ekoregiono PA1006 : Alpa stepo de Karakorumo kaj okcidenta Tibeta Altebenaĵo (WWF)
- angle Alpa stepo de Karakorumo kaj okcidenta Tibeta Altebenaĵo (WWF-Wildworld)
- angle Alpa stepo de Karakorumo kaj okcidenta Tibeta Altebenaĵo (Wildworld) - Nacia Geografia Societo
- angle Alpa stepo de Karakorumo kaj okcidenta Tibeta Altebenaĵo (The Encyclopedia of Earth)
- angle Alpa stepo de Karakorumo kaj okcidenta Tibeta Altebenaĵo (Globalspecies) Arkivigite je 2014-02-22 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Situo de la ekoregiono : tajpu Karakoram-West Tibetan Plateau alpine steppe
- angle Tutmondaj 200; numero 110 : Tibet-altebenaĵa stepo (WWF) Arkivigite je 2013-06-15 per la retarkivo Wayback Machine