Dinaraj miksaj arbaroj
Dinaraj miksaj arbaroj | ||||
---|---|---|---|---|
ekoregiono | ||||
ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso, ekoregiono [+] | ||||
|
||||
La dinaraj miksaj arbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la mediteranea ekoprovinco de la palearktiso ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). La ekoregiono kongruas kun samnoma ekoregiono difinita de la Eŭropa Vivmedia Agentejo. Ĝi ankaŭ estas parto de la tutmondaj 200-unuo "eŭropaj-mediteraneaj montaraj miksaj arbaroj". Biome la ekoregiono apartenas al mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj de Balkana Duoninsulo.
Situo
[redakti | redakti fonton]La dinaraj miksaj arbaroj konstituas montarbaran regionon de Dinara Montaro. Tiu montaro etendiĝas laŭlonge de la orienta marbordo de Adriatika Maro kaj okupas areon de 58 200 km² en Slovenujo, Kroatujo, Montenegro, Bosnujo kaj Hercegovino, Serbujo, norda Albanujo kaj norda Italujo.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]La klimato de la ekoregiono estas humida kaj ekstreme humida. La atingopovo de precipitaĵo ĝenerale superas 1 500 mm kaj atingopovoj inter 2 000 kaj 3 500 mm estas komunaj. Maksimumoj mezuritaj en la landinterno de Golfo de Kotor superas jarajn averaĝojn de 4 500 mm ( en la vilaĝo Crkvice ), la plej alta precipitaĵo en Eŭropo kaj unu el la plej altaj de la norda duonsfero. Ĝi situas en la modera klimato laŭ la klimata klasifiko de Köppen kun humidaj someroj (Cfs) kaj montaraj neĝaj klimatoj (Dfs). Kaŭze de neĝa abundeco kaj lavangoj, altmontaraj biotopoj estas komunaj por ĉiuj altaj montoj. Pluraj etaj glaĉeroj ankoraŭ restas en Durmitor kaj Prokletije, la plej altaj montarmasivoj.
Kun la alta precipitaĵo kaj la abundego de kalkoŝtonoj, karstaj reliefoj estas superregantaj.
Kaŭze de la larĝa altituda atingopovo de tiu ekoregiono la plej altaj altitudoj (super 1 500 m) estas kovritaj de koniferaj arbaroj, kaj pli malalte troviĝas miksaj deciduaj arbaroj.
La konifera zono estas dominata de ordinara piceo, blanka abio kaj nigra pino kun kunmikso de eŭropa fago. La superreganta specio de la pli malaltaj altitudoj inkludas diversajn falfoliajn kverkojn (Quercus frainetto, Quercus pubescens, Quercus cerris) kaj orientan karpenon. Fraxinus ornus markas la submediteranean zonon por regionoj sub 600–1000 m (ekde la nordo al la sudo).
Fitogeografie, la ekoregiono estas parto kaj de la Adriatika kaj de la Orient-mediteranea provincoj ene de la Holarktisa Regno (laŭ la tipologio de Armen Takhtajan).
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- angle Ekoregiono PA0418 : Dinaraj miksaj arbaroj (WWF)
- angle Dinaraj miksaj arbaroj (WWF-Wildworld)
- angle Dinaraj miksaj arbaroj (Wildworld) - Nacia Geografia Societo
- angle Dinaraj miksaj arbaroj (The Encyclopedia of Earth)
- angle Dinaraj miksaj arbaroj (Globalspecies) Arkivigite je 2016-04-10 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Tutmondaj 200; numero 077 : Eŭropaj-mediteraneaj montaraj miksaj arbaroj (WWF) Arkivigite je 2016-10-10 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Cifereca Mapo de Eŭropaj Ekologiaj Regionoj