14-a de februaro
Aspekto
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
februaro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 |
februaro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | |||
5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 |
12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 |
19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 |
26 | 27 | 28 | 29 | |||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 14-a de februaro estas la 45-a tago de la jaro laŭ la gregoria kalendaro. 320 tagoj restas (321 en superjaroj).
Je la 14-a de februaro okazis, interalie:
Eventoj
[redakti | redakti fonton]- -44: Senato de Romia Respubliko titolis Julio Cezaro eterna diktatoro, plej supera sacerdoto, imperiestro kaj patro de la patrio
- 842: Ludoviko la Germano kaj Karlo la Kalva ĵuris kontraŭ ilia frato imperiestro Lotaro
- 1009: Unua mencio pri Litovio en la Analoj de Quedlinburg, enestanta en priskribo de la martireca morto de Bruno de Querfurt
- 1014: Papo Benedikto la 8-a kronis Henrikon la 2-a imperiestro de la Sankta Romia Imperio
- 1076: Papo Gregorio la 7-a ekskomunikis Henrikon la 4-a
- 1130: Inocento la 2-a iĝis papo
- 1349: Strasburgo: oni masakris ĉirkaŭ 2000 judojn - 900 vivantajn bruligis
- 1402: Reĝo Venceslao nomumis sian fraton Sigismondo administranto de Reĝlando Bohemio
- 1501: Reĝo de Ĉeĥio kaj Hungario Vladislao la 2-a Jogajlido atribuis urban blazonon al pola urbo Lwówek Śląski
- 1556: Barato: Jalaluddin Muhammad Akbar kroniĝis kiel mogola imperiestro
- 1610: Dua pola-rusa milito: al tendaro de pola reĝo Sigismondo la 3-a Vasa apud Smolensk alvenis moskva patriarko Filaret, kiu sekrete paktis pri surtronigo de reĝido Ladislao la 4-a al cara trono anstataŭ garantio de libereco konfesi ortodoksismon
- 1779: Angla esploristo James Cook estis mortigita kiam li provis forkapti estron de la insulo Havajo
- 1797: Britoj venkis hispanan ŝiparon en batalo de la Kabo de Sankta Vincento
- 1804: En Serbio eksplodis kontraŭturka ribelo
- 1831: Novembra ribelo: en batalo de Stoczek Łukowski divizio de pola generalo Józef Dwernicki venkis rusajn fortojn, sub komando de generalo Fjodor Geismar
- 1853: Brigham Young komencis konstruon de la Templo de Sallagurbo
- 1859: Oregono fariĝis la 33-a subŝtato de Usono
- 1876: Skota inventisto Alexander Graham Bell patentigis telefonon, kelkajn horojn poste alvenis Elisha Gray
- 1879: Pacifika Milito komenciĝis (ĉilia armeo konkeris bolivian Antofagasta)
- 1896: Juda aŭstra ĵurnalisto Theodor Herzl publikigis traktaĵon Der Judenstaat - La Juda Ŝtato iĝis ideologia bazo de cionismo
- 1903: Usona Ministerio pri Komerco fondiĝis
- 1912: Arizono fariĝis la 48-a subŝtato de Usono
- 1901: Urbaj akvoduktoj ekfunkciis en Krakovo
- 1907: Lvova Bildo-Galerio estis malfermita
- 1909: Amik-Societo de Sciencoj en Przemyśl estis fondita — unu el la plej malnovaj sur polaj teritorioj
- Unua mondmilito:
- 1916: En Litovio germana administracio establis Superan kortumon, distriktajn juĝejojn nur por germanoj, kaj pacjuĝejojn por loĝantoj de okupataj terenoj
- 1918: Sovetunio akceptis oficiale la gregorian kalendaron (la 1-an de februaro laŭ julia kalendaro)
- 1919: Pola-bolŝevika milito komenciĝis per kunpuŝiĝoj de polaj taĉmentoj kun la Ruĝa Armeo en Belorusio kaj Polesio — ties kaŭzo estis sovetaj planoj disvastigi revolucion ekster Rusion
- 1919: Usona prezidento Woodrow Wilson prezentis projekton pri la Ligo de Nacioj
- 1924: Surbaze de 4 kunfanditaj firmaoj estis renomita IBM, kiu kreskis kiel unu el la plej grandaj kompanioj de la monda merkato
- 1937: Dua Pola Respubliko: en Szczyrk okazis unua konkurso sur skisaltejo
- 1939: Hamburgo: surakvigo de la germana batalŝipo Bismarck
- Dua mondmilito:
- 1940: Germana teroro en okupata Pollando: SS pafekzekutis en Ciecierzyn dekkelkajn militkaptitojn; germana polico pafmortigis en Skarżysko-Kamienna 7 franciskanojn; germanoj forveturigis de Lublin 1 357 personojn por trudlaboro en Tria Regno; en Krakovo mortis pro elĉerpiĝo profesoro de astronomio Antoni Wilk, pli frue arestita de germanoj kadre de Intelektulkampanjo de Krakovo en la grupo de 101 profesoroj, liberigitaj pro premo de la internacia publika opinio; de Turkio (Yeniköy) fonavigis surŝipe al Marsejlo 300 polaj oficiroj kaj soldatoj de Rumanio, kaj 20 volontuloj el Turkio por iĝi armeanoj
- 1941: Pola Subtera Ŝtato: generalo Stefan Rowecki ricevis ordonon de Supera Komandanto plifortigi sabotadon en okupata Pollando sub kondiĉoj, ke tio ne kaŭzos amasajn reprezaliojn; en regiono de Bydgoszcz germanoj malpermesis al poloj aĉeti nutraĵ-artiklojn inter la 8.00-10.00 kaj 14.00-15.30; en Krakovo kreiĝis germana loĝkvartalo; en Katowice ekfunkciis Centra Setlad-Oficejo; Orientafrika Fronto: brita armeo okupis Kismajon; Jugoslavio: ĉefministro kaj ministro pri eksteraj aferoj renkontiĝis en Berchtesgaden kun Hitler
- 1942: Laŭ ordono de ĉefkomandanto Władysław Sikorski Asocio de Armita Batalado transformiĝis al Pola Enlanda Armeo, kiu iĝis la plej granda subtera movado en Eŭropo kaj kies ĉefkomandanto iĝis generalo Stefan Rowecki; germana polico pafmortigis en komunumo Ostrów Lubelski 15 personojn kaj en Varsovio organizis traserĉon de personoj okupiĝantaj pri nelaŭleĝa komerco; en Tria Regno oni malpermesis al poloj kaj judoj vendi ĉiaspecan paston; japana armeo atakis Sumatron; Britio: direktivo por nokte ataki 4 urbojn de Ruhr-regiono kaj 3 de Rejnlando, poste 3 apudmarajn kaj laste 11 aliajn industriigitajn urbojn; Indonezia Fronto: japana armeo okupis aerdromojn en Palembang
- 1943: Operaco Reinhardt: al ekstermejo Treblinka alvenis transporto de judoj el Grodno; Popola Armeo de Krakovo apudurbe elreligis trajnon; Orienta Fronto: trupoj de Suda Fronto liberigis Voroŝilovgradon kaj Rostov-na-Donu, nokte de la 14-a/15-a de februaro RAF atakis Kolonjon
- 1944: Militkrimoj: germana polico pafekzekutis apud Kraśnik 35 judojn kaj en Jędrzejów 6 judojn kaj 2 polojn; SS-anoj vivbruligis apud Kałuszyn 6 personojn; Pola Rezistomovado: en distrikto Suwalski taĉmento de Pola Enlanda Armeo batalis dum Augustów-traserĉo, kaj taĉmento de Kamparanaj Batalionoj el Włodawa-areo frakasis monŝrankon forprenante 167 mil zlotojn, kaj KB de 140 partizanoj kun taĉmento de Landa Armeo tuttage batalis kontraŭ 350 soldatoj de Wehrmacht kaj polico en Zabłocie — germanoj retiriĝante postlasis 27 kadavrojn, mortfalis 6 partizanoj de KB, 4 estis vunditaj; Okcidenta Fronto: oni oficiale nomumis generalon Dwight D. Eisenhower komandanto de Ekspediciaj Armitaj fortoj de Aliancanoj; kontraŭjapana ribelo komenciĝis sur Javo; en Litovio fondiĝis Litova Helpa Korpuso por kontraŭbatali polajn partizanojn
- 1945: Malsupra Silezio: Ruĝa Armeo liberigis koncentrejon Gross-Rosen, kie germanoj murdis ĉirkaŭ 40 mil malliberulojn — poste la koncentrejo servis kiel sekreta NKVD-malliberejo por poloj; Ruĝa Armeo konkeris polajn urbojn Chojnice, Nowa Sól, Nowy Kisielin, Piła, kie ĝi likvidis germanan garnizonon, kaj Zielona Góra; Rekonstru-Oficejo de la Ĉefurbo fondiĝis por difini perdojn de la tute detruita Varsovio, prilabori urboplanadon kaj ties realigon; ukrainaj naciistoj murdis ĉirkaŭ 100 polajn loĝantojn de vilaĝo Byczkowce (apud Czortków); pro erara navigado al Dresdeno okazis usona Bombardado de Prago: 701 homoj pereis, kaj 1 184 estis vunditaj; Balkana Fronto: jugoslavia armeo liberigis Mostar, la ĉefan urbon de Hercegovino; Usona 8-a Aviada Armeo atakis Magdeburgon kaj Chemnitz, nokte atakata de RAF; Pacifiko: Usona Task Force 54 kaj aviadilŝipoj de Amfibiaj Apog-Fortoj forlasis insulon Saipano direkte al Iwo Jima; Grekio: brita ĉefministro Winston Churchill, ministro pri eksteraj aferoj Anthony Eden kaj marŝalo Harold Alexander vizitis Atenon; en Kairo komenciĝis konferenco de arabaj ŝtatoj (Egiptio, Sirio, Irako, Libano, Transjordanio kaj Palestino); kelktaga vizito de la delegitoj de Provizora Registaro de Pollando kun Bolesław Bierut komenciĝis en Moskvo; Ĉilio, Ekvadoro, Paragvajo kaj Peruo aliĝis al UN
- 1946: Popolnombrado: Pollando malgrandigita post la Jalta konferenco nombris 23 930 000 homoj, el kiuj 31,8 % vivis en urboj
- 1946: Laŭ decido de la Potsdama konferenco komenciĝis deportado de germanoj el Pollando — subskribo de la pola-brita interkonsento inter komunistaj regopovoj de Varsovio kaj brita Armeo de Rejno (ĝis 1949 el t.n. Regajnitaj Teritorioj oni deportis al la Zono de postmilita Germanio okupita de Britio kaj Zono de postmilita Germanio okupita de Sovetunio pli ol 2,5 milionojn da germanoj)
- 1946: Brita registaro de Clement Attlee naciigis la bankon de Anglio
- 1946: En la Universitato de Pensilvanio estis publike prezentita ENIAC, komputilo konstruita en 1943-45 de usonaj inĝenieroj
- 1949: Jerusalemo: unua kunsido de Konstitucia Asembleo, la parlamento de Israelo, kiu du tagojn poste eknomiĝis Kneseto
- 1950: En Moskvo oni subskribis soveta-ĉinan aliancan traktaton
- 1950: Stalinismo: oni anoncis verdikton pri spionado en la montra proceso de André Robineau, laboranto de Franca Instituto en Varsovio - unu polo estis mortpunita
- 1952: La 6-a Vintra Olimpiko komenciĝis en Oslo (Norvegio)
- 1956: La 20-a Kunsido de la Komunista Partio de Sovetunio komenciĝis — ĝi finis la kulton de personeco de Stalin, kondamnitan en nepublikigita raporto de Nikita Ĥruŝĉov
- 1959: Interkonsento pri lasta difino de la landlimo pola-ĉeĥoslovaka ekvalidis
- 1961: En la Universitato de Kalifornio en Berkeley oni unuan fojon sintezis kemian elementon laŭrencio
- 1966: Devaluto de la aŭstralia dolaro
- 1972: Oni trovis diamanton Stelo de Sieraleono kun maso de 968,9 karatoj
- 1973: Premiero de biografia filmo Koperniko, reĝisorita de Ewa kaj Czesław Petelski
- 1974: Somalio aliĝis al la Ligo de Arabaj Ŝtatoj
- 1977: En katastrofo de aviadilo An-2 en flughaveno Poznań pereis 3 skipanoj kaj 5 pasaĝeroj – altrangaj oficiroj de Pola Aer-Armeo en Pola Popola Respubliko
- 1988: Tri membroj de Organizaĵo por Liberigo de Palestino pereis en bomba atenco en Kipro
- 1989: Islama fundamentismo: irana ajatolo Ruhollah Ĥomejni anoncis fatvon igantan islamanojn mortigi Salman Rushdie, la aŭtoron de La satanaj versoj
- 1989: En ĉirkaŭtera orbito estis fiksita unua el 24 satelitoj de la tutmonda loktrova sistemo
- 1990: Kosmosondilo de NASA Voyager 1 faris lastan fotoserion de la sunsistemo, en tio ikonecan Palan Bluan Punkton de la Tero je rekorda distanco de 40,5 astronomiaj unuoj (6,06 miliardoj da km)
- 1992: Lech Kaczyński iĝis prezidanto de Plej Supera Kontrol-Ĉambro en Pollando
- 1993: Algirdas Brazauskas gajnis prezidentajn balotojn en Litovio
- 1994: Ekzekutita estis Andrej Ĉikatilo, soveta seria murdisto kaj kanibalo
- 1995: Regopovoj de Peruo asertis, ke ili okupis lastan fortikaĵon de ekvadora armeo sur sia teritorio kaj deklaris unuflankan armisticon en la 19-taga milito kun Ekvadoro
- 1995: Senpaga gazeto "Metroo" unuafoje aperis en la metroo de Stokholmo
- 1995: En varsovia katedralo okazis entombigo de la restaĵoj de Stanislao Aŭgusto Poniatowski, lasta reganto de la Respubliko de Ambaŭ Nacioj
- 2003: Forpasis ŝafo Dolly, unua mamulo, kiu ekvivis per klonado
- 2004: Moskvo: falo de tegmento de la Transvaal-parko - 25 mortintoj
- 2005: Videospekta TTT-ejo YouTube ekestis kune kun funkciigo de la domajna nomo www.youtube.com
- 2005: En bomba atenco en Bejruto pereis ĉefministro de Libano Rafik Hariri, kies morto iĝis ĝermo de la cedra revolucio (aprile oni forigis siriajn armitajn fortojn, kiuj restis en Libano preskaŭ 30 jaroj)
- 2011: Brazila futbalisto Ronaldo anoncis finon de sia sporta kariero
- 2012: En Bankoko okazis sensukcesa atenco kontraŭ israelaj diplomatoj, farita de kelkaj civitanoj de Irano
- 2012: 360 personoj pereis en incendio de malliberejo en Comayagua en Honduro
- 2013: En sia domo en Pretorio sudafrika handikapita kuristo Oscar Pistorius murdis sian partnerinon, aktorinon kaj modelon Reeva Steenkamp
- 2015: En Varsovio bruliĝis Most Łazienkowski — la ponto super Vistulo estis intence flamigita
- 2018: Florido: en mezlernejo de Parkland ties estinta 19-aĝa lernanto pafmortigis 17 kaj vundis 17 personojn - arestita de polico
- 2018: Jacob Zuma rezignis pri prezidenta posteno de Sud-Afriko
- 2023: Invado de Rusio en Ukrainion:
- 356-a tago de rusa agreso: pasinttage oni paffaligis du rusajn atakaviadilojn Su-24 kaj Su-25; rusoj 54 fojojn dum la tagonokto pripafis Ĥersonan provincon, du personoj pereis, tri estis vunditaj — ĉi-tage pripafis du medicinejojn - ŝoforo de ambulanco vundita, en la provinvo du loĝantoj estis kondamnitaj al 5 jaroj de mallibero pro organizado de pseŭdoreferendumo; laŭ ukraina stabo ĝis nun 139 080 rusiaj soldatoj pereis, 3 286 tankoj estis detruitaj kaj 6 500 kirasitaj veturiloj; ukrainoj montris kiel detruis rusan sistemon de elektronika batalo Palantin; loĝantoj de Krimeo forveturas el lokoj, kie rusoj establas deponejojn kun municio;
- Mondreago: UN konfirmis morton de 7 199 civiluloj, 11 756 estis vunditaj en Ukrainio; Kanado alvokis siajn civitanojn tuj forlasi Rusion; Britio per minuto da silento ekmemoros datrevenon de la rusa barbara kaj terura invado al Ukrainio; Pentagono certigis ke ok ŝtatoj transdonos tankojn Leopard al Ukrainio: Danio, Germanio, Hispanio, Nederlando, Norvegio, Kanado, Pollando kaj Portugalio; en raporto de la Observejo de Konfliktoj ĉe Universitato Yale spertuloj komparis rusian praktikon de forveturigo de infanoj el Ukrainio kaj ilia endoktrinigo al tiu apikata de Nazia Germanio
Naskiĝoj
[redakti | redakti fonton]- 1368: Sigismondo la 1-a, imperiestro de la Sankta Romia Imperio (m. 1437)
- 1404: Leone Battista Alberti, itala humanisto, pentristo, arkitekto, poeto, lingvisto, filozofo kaj ĉifrosciencisto (m. 1472)
- 1483: Babur, fondinto de la Mogola Imperio en Barato (m. 1530)
- 1602: Francesco Cavalli, itala komponisto, orgenisto kaj kantisto (tenoro) (m. 1676)
- 1610: Ádám Batthyány, hungara ĉambelano kaj oficiro (m. 1659)
- 1614: John Wilkins, angla episkopo, akademiano, filozofo, aŭtoro de la apriora projekto de internacia planlingvo Reala karaktero kaj filozofia lingvo (m. 1672)
- 1679: Georg Friedrich Kauffmann, germana orgenisto kaj komponisto (m. 1735)
- 1707: Claude-Prosper Jolyot de Crébillon, franca verkisto (m. 1777)
- 1752: Adolph Knigge, germana verkisto, propagandisto de iluminismo (m. 1796)
- 1763: Jean Victor Marie Moreau, franca generalo, marŝalo (m. 1813)
- 1766: Thomas Malthus, angla ekonomikisto, esploristo lime de ekonomiko kaj sociologio (m. 1834)
- 1792: Johann Heinrich Möller, germana orientalisto, historiisto kaj geografo (m. 1867)
- 1813: Aleksandr Sergejeviĉ Dargomiĵskij, rusa komponisto (m. 1869)
- 1816: Franz Valentin Zillner, aŭstra psikiatro kaj historiisto (m. 1896)
- 1830: Richard Adelbert Lipsius, germana teologo
- 1839: Gyula Kovács, hungara redaktoro, aktoro (m. 1899)
- 1861: Ignác Reiner, hungara juristo (m. 1917)
- 1863: Otto Kern, germana filologo (m. 1942)
- 1865: István Szász, hungara agronomo, agrikultura fakverkisto (m. 1934)
- 1869: Charles Thomson Rees Wilson, skota Nobelpremiita fizikisto evoluiginta nebulkameron (m. 1959)
- 1876: Rezső Diviaczky, rumania hungara desegninstruisto, pentristo (m. 1971)
- 1887: Anton Faistauer, aŭstra ekspresionisma pentristo, reprezentanto de modernismo (m. 1930)
- 1891: Otto Regenbogen, germana klasika filologo (m. 1966)
- 1894: Jack Benny, usona humuristo, vodevilisto kaj aktoro (m. 1974)
- 1895: Max Horkheimer, germana filozofo kaj sociologo, kunkreinto de Frankfurta Skolo, reprezentanto de t.n. kritika teorio (m. 1973)
- 1895: Aleksandr Mikulin, rusia, soveta inĝeniero, konstruisto de jetmotoroj (m. 1985)
- 1898: Władysław Szczekowski, pola subkolonelo, ĉefo de Ofensiva Spiona Fakultato ĉe Pola Enlanda Armeo, murdita (m. 1944)
- 1898: Fritz Zwicky, svisa fizikisto kaj astronomo, proponinta ekziston de malluma materio, malkovrinto de neŭtronaj steloj, aŭtoro de la termino supernovao (m. 1974)
- 1901: Rolf Wanka, aŭstra aktoro (m. 1982)
- 1907: Albinas Vebeliūnas, litova librotenisto, prezidanto de Esperanto-klubo en Kaunas, organizanto de Zamenhof-Tagoj, kontribuanto al Baltiaj Esperanto-Tendaroj en Litovio, kolektanto de Esperanto-biblioteko (m. 1994)
- 1912: Tibor Sekelj, jugoslava mondcivitano, verkisto, ĵurnalisto, poligloto, esploristo de Sudameriko, Azio kaj Afriko, kunfondinto de Internacia Geografia Asocio, Internacia Komisiono por Ordigo de Geografiaj Nomoj, Internacia Instituto por Oficialigo de Esperanto kaj Esperantlingva Verkista Asocio, honora membro de UEA, akademiano (m. 1988)
- 1912: Otto Ogiermann, germana jezuito, predikisto kaj verkisto (m. 2005)
- 1914: Pál Dragomán, hungara geografo, muzeologo (m. 1993)
- 1914: Zoltán Takács, rumania hungara pentristo (m. 1983)
- 1919: Miroslav Zikmund, ĉeĥa verkisto kaj vojaĝisto (m. 2021)
- 1924: Lothar Zitzmann, germana pentristo kaj profesoro (m. 1977)
- 1925: Mikelo T. Popov, ukraina fizikisto, denaska esperantisto, docento de Akademio Internacia de la Sciencoj, kontribuanta al "Esperanto" (m. 1994)
- 1929: Amália Szőke, rumania hungara geologino, kulturhistoriistino (m. 2008)
- 1932: Bálint Kósa, rumania hungara gravuristo, influita de Béla Gy. Szabó, persekutata
- 1932: György Kovács, rumania hungara pedagogo, lernolibroverkisto
- 1936: Anna German, pola kantistino, komponistino kaj aktorino (m. 1982)
- 1942: Piotr Szczepanik, pola kantisto, gitaristo, komponisto, aktoro (m. 2020)
- 1943: Franciska Toubale, francdevena esperantistino loĝanta en Aŭstralio, aktivulino de la Sennacieca Asocio Tutmonda, tradukistino de libro Ĉu ili diras al ni la veron? pri krimoj kontraŭ la homaro en malliberejoj de Nord-Koreio, kontribuantino al libro Rusoj loĝas en Rusujo kaj al programo de la 90-a SAT-Kongreso 2017, subtenantino de la Esperanto-movado en Vjetnamio
- 1945: Hans Adam la 2-a, princo de Liĥtenstejno
- 1947: Phạm Tuân, vjetnama kosmonaŭto, unua aziano en ekstertero
- 1962: Josef Hader, aŭstra aktoro kaj kabaredisto
- 1967: Mark Rutte, ĉefministro de Nederlando 2010-2024
- 1970: Simon Pegg, angla humuristo, kinproduktoro kaj aktoro
- 1972: Najwa Nimri, hispana kantistino kaj aktorino
- 1974: Dóra Czégényi, rumania hungara etnografino
- 1975: Malik Zidi, franca aktoro
- 1979: Jocelyn Quivrin, franca aktoro (m. 2009)
- 1985: Karima Adebibe, angla aktorino kaj modelino
- 1992: Freddie Highmore, angla aktoro kaj voĉa dublisto
- 1996: Lucas Hernández, franca futbalisto
Mortoj
[redakti | redakti fonton]- 269: Valenteno de Terni, romia episkopo, martiro, sanktulo
- 869: Sankta Cirilo, greka misiisto, apostolo de slavoj, kristana sanktulo (n. ĉirkaŭ 827)
- 1009: Bruno de Querfurt, germana grafo, apostolo de Prusio, latina episkopo de rusoj, arĥiepiskopo de paganoj, sanktulo (n. 970)
- 1590: Gioseffo Zarlino, itala komponisto kaj muzikteoriisto (n. 1517)
- 1779: James Cook, brita kapitano de la Reĝa Ŝiparo, navigisto kaj esploristo (n. 1728)
- 1791: Karl Christian Gärtner, germana verkisto kaj retorikisto (n. 1712)
- 1808: Izabella Poniatowska, pola nobelino subtenanta arton kaj kulturon (n. ĉirkaŭ 1730)
- 1826: Johannes Daniel Falk, germana verkisto kaj teologo (n. 1768)
- 1843: Jacob Hendrik Hoeufft, nederlanda juristo kaj poeto (n. 1756)
- 1879: Samuel Ustazade Silvestre de Sacy, franca ĵurnalisto kaj juristo (n. 1801)
- 1885: Jules Vallès, franca ĵurnalisto, verkisto kaj politikisto (n. 1832)
- 1894: Eugène Charles Catalan, belga matematikisto, enkondukinto de katalanaj nombroj al kombinatoriko, konata pro katalanaj solidoj (n. 1814)
- 1897: Pantelejmon Kuliŝ, ukraina verkisto, etnografo, tradukisto kaj eldonisto, esperantigata (n. 1819)
- 1919: Wiktor Gomulicki, pola poeto, romanisto, eseisto, tradukisto, kunkreinto de la pola pozitivismo (n. 1848)
- 1923: Adolf Kaegi, svisa filologo, helenisto kaj sanskritisto (n. 1849)
- 1926: Károly Deme, hungara instruisto kaj pedagogia verkisto (n. 1857)
- 1943: David Hilbert, germana matematikisto, esploristo de fundamentoj de matematiko, enkondukinto de la Hilbertaj spacoj (n. 1862)
- 1948: Conrad Gröber, germana romkatolika episkopo, teologo, verkisto (n. 1872)
- 1964: Kálmán Csathó, hungara verkisto kaj reĝisoro, membro de Hungara Scienca Akademio (n. 1881)
- 1966: Adrian Lindley Trevor Cole, aŭstralia piloto, flug-aso, vicmarŝalo (n. 1895)
- 1975: P. G. Wodehouse, brita-usona verkisto kaj satiristo (n. 1881)
- 1975: Julian Sorell Huxley, angla evoluada biologo kaj humanisto, elpensinto de la vorto transhumanismo (n. 1887)
- 1987: S. Colum Gilfillan, usona sociologo, esperantisto kaj membro de UEA (n. 1887)
- 1989: James Bond, usona ornitologo, spertulo pri la birdoj de Karibio (n. 1900)
- 1994: Andrej Ĉikatilo, soveta seria murdisto, seksperfortisto kaj kanibalo, ekzekutita (n. 1936)
- 1995: Ogdo Aksjonova, unua profesia dolgana poetino (n. 1936)
- 1998: Albert Wass, hungara verkisto kaj poeto (n. 1908)
- 2001: Olav Reiersøl, norvega profesoro pri stokastiko, partoprenanto de UK 1950, komitatano de UK 1952, ellaborinto de Plurlingva matematika terminaro kaj aŭtoro de Matematika kaj stokastika terminaro Esperanta, Esperanto-vortaristo, kunfondinto de la Internacia Asocio de Esperantistaj Matematikistoj (n. 1908)
- 2003: Ernesto Geleta, slovaka-hungara mezlerneja instruisto, fakdelegito de UEA, estro de slovakaj Esperanto-societoj, dumviva membro de UEA, aŭtoro de pluraj ŝercaj aforismoj kaj poemoj (n. 1927)
- 2004: Pál Kozma, hungara inĝeniero, agronomo, profesoro, membro de Hungara Scienca Akademio (n. 1920)
- 2005: Rafik Hariri, libana miliardulo, ĉefministro de Libano, murdita (n. 1944)
- 2008: Antoni Heda, pola brigada generalo, komandanto de partizanaj taĉmentoj, anatemita soldato, membro de la Konfederacio de Sendependa Pollando (n. 1916)
- 2009: Louie Bellson, usona ĵaza frapinstrumentisto kaj komponisto (n. 1924)
- 2011: George Shearing, angla-usona ĵaz-pianisto kaj komponisto (n. 1919)
- 2015: Endre Kusztos, rumania hungara grafikisto (n. 1925)
- 2017: Gianuario Carta, politikisto kaj parlamentano de Itala kristan-demokrata partio (n. 1931)
- 2018: Zoltán Kallós, transilvania hungara folkloristo, kolektisto de baladoj (n. 1926)
- 2018: Ruud Lubbers, nederlanda ekonomikisto, politikisto kaj entreprenisto, gvidanto de Kristandemokrata Apelo, ĉefministro (n. 1939)
- 2018: Antoni Krauze: pola reĝisoro kaj scenaristo, aŭtoro de politike neĝusta filmo Smolensk (n. 1940)
- 2018: Morgan Tsvangirai, ĉefministro de Zimbabvo (n. 1952)
- 2020: Michel Ragon, franca verkisto, historiisto, literatura kritikisto, fakulo pri proleta literaturo (n. 1924)
- 2021: Ion Mihai Pacepa, rumana sekretserva oficiro elmigrinta dum la malvarma milito, kontribuinta al prevento de la tria mondmilito (n. 1928)
- 2021: Carlos Menem, prezidanto de Argentino (n. 1930)
Specialaj tagoj kaj festoj
[redakti | redakti fonton]- Bulgario kaj loke en Balkana duoninsulo: festo de vino (verŝajne daŭrigo de la kulto de Dionizo)
- Festoj kaj rememoroj en Katolika Eklezio:
- Sanktaj Cirilo kaj Metodo, patronoj de Eŭropo
- Valenteno de Terni, kristana sanktulo kaj martiro
- Sankt-Valentena tago - internacia festo
- Pollando: Tago de Epilepsiulo
Tagoj de semajno
[redakti | redakti fonton]La 14-a de februaro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1582 1588 1593 1599 1610 1616 1621 1627 1638 1644 1649 1655 1666 1672 1677 1683 1694 1700 1706 1712 1717 1723 1734 1740 1745 1751 1762 1768 1773 1779 1790 1796 1802 1808 1813 1819 1830 1836 1841 1847 1858 1864 1869 1875 1886 1892 1897 1904 1909 1915 1926 1932 1937 1943 1954 1960 1965 1971 1982 1988 1993 1999 2010 2016 2021 2027 2038 2044 2049 2055 2066 2072 2077 2083 2094;
- Lundo en jaroj: 1583 1594 1600 1605 1611 1622 1628 1633 1639 1650 1656 1661 1667 1678 1684 1689 1695 1701 1707 1718 1724 1729 1735 1746 1752 1757 1763 1774 1780 1785 1791 1803 1814 1820 1825 1831 1842 1848 1853 1859 1870 1876 1881 1887 1898 1910 1916 1921 1927 1938 1944 1949 1955 1966 1972 1977 1983 1994 2000 2005 2011 2022 2028 2033 2039 2050 2056 2061 2067 2078 2084 2089 2095;
- Mardo en jaroj: 1584 1589 1595 1606 1612 1617 1623 1634 1640 1645 1651 1662 1668 1673 1679 1690 1696 1702 1708 1713 1719 1730 1736 1741 1747 1758 1764 1769 1775 1786 1792 1797 1804 1809 1815 1826 1832 1837 1843 1854 1860 1865 1871 1882 1888 1893 1899 1905 1911 1922 1928 1933 1939 1950 1956 1961 1967 1978 1984 1989 1995 2006 2012 2017 2023 2034 2040 2045 2051 2062 2068 2073 2079 2090 2096;
- Merkredo en jaroj: 1590 1596 1601 1607 1618 1624 1629 1635 1646 1652 1657 1663 1674 1680 1685 1691 1703 1714 1720 1725 1731 1742 1748 1753 1759 1770 1776 1781 1787 1798 1810 1816 1821 1827 1838 1844 1849 1855 1866 1872 1877 1883 1894 1900 1906 1912 1917 1923 1934 1940 1945 1951 1962 1968 1973 1979 1990 1996 2001 2007 2018 2024 2029 2035 2046 2052 2057 2063 2074 2080 2085 2091;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1585 1591 1602 1608 1613 1619 1630 1636 1641 1647 1658 1664 1669 1675 1686 1692 1697 1704 1709 1715 1726 1732 1737 1743 1754 1760 1765 1771 1782 1788 1793 1799 1805 1811 1822 1828 1833 1839 1850 1856 1861 1867 1878 1884 1889 1895 1901 1907 1918 1924 1929 1935 1946 1952 1957 1963 1974 1980 1985 1991 2002 2008 2013 2019 2030 2036 2041 2047 2058 2064 2069 2075 2086 2092 2097;
- Vendredo en jaroj: 1586 1592 1597 1603 1614 1620 1625 1631 1642 1648 1653 1659 1670 1676 1681 1687 1698 1710 1716 1721 1727 1738 1744 1749 1755 1766 1772 1777 1783 1794 1800 1806 1812 1817 1823 1834 1840 1845 1851 1862 1868 1873 1879 1890 1896 1902 1908 1913 1919 1930 1936 1941 1947 1958 1964 1969 1975 1986 1992 1997 2003 2014 2020 2025 2031 2042 2048 2053 2059 2070 2076 2081 2087 2098;
- Sabato en jaroj: 1587 1598 1604 1609 1615 1626 1632 1637 1643 1654 1660 1665 1671 1682 1688 1693 1699 1705 1711 1722 1728 1733 1739 1750 1756 1761 1767 1778 1784 1789 1795 1801 1807 1818 1824 1829 1835 1846 1852 1857 1863 1874 1880 1885 1891 1903 1914 1920 1925 1931 1942 1948 1953 1959 1970 1976 1981 1987 1998 2004 2009 2015 2026 2032 2037 2043 2054 2060 2065 2071 2082 2088 2093 2099.