Komerco
Komerco estas libervola interŝanĝo de valoraĵoj, kutime de varoj kaj pagitaj servoj, inter du iuj, agentoj en la ekonomio. La "valoraĵoj" povas esti varoj, mono, produktaĵoj, servoj, informo, aliro (kiel rajto al progreso laŭ la propra intereso) aŭ io ajn, kiu havas valoron al la interŝanĝantoj. La interŝanĝantoj povas esti homoj, grupo de homoj, firmaoj aŭ ŝtatoj. Kaj internacia komerco kaj enlanda komerco estas gravaj meĥanismoj de kapitalismo kaj la fundamento de merkantilismo.
Laŭ Internacia Komerca-Ekonomika Vortaro (IKEV, numero 450), komerco estas difinita kiel "aĉeto kaj vendo kun la celo akiri profiton. En la donitaj ekonomiaj kondiĉoj ĝi ampleksas la tutan varcirkuladon inter produktado kaj konsumado."
La mekanismo kiu ebligas komercon nomiĝas merkato. En la komenco, komerco estis simpla interŝanĝo, kun la signifo de rekta interŝanĝo de varoj kaj servoj. Nuntempe, komercistoj uzas interŝanĝilojn, kiel monon; kiel rezulto, la aĉeta operacio povas esti apartigita de la venda operacio, same kiel ricevado de salajroj por laboro. La invento de mono, kaj poste, kredito kaj monbiletoj, simpligis komercon kaj antaŭenigis ĝin.
Komerco ekzistas pro multaj kialoj. Pro la specialiĝo de diversaj homoj en malsamaj okupoj kaj la labordivido inter ili, la plej multaj homoj estas aktivaj en certaj manufaktursektoroj, dum produktoj de aliaj manufaktursektoroj atingas ilin per komerco. Komerco inter malsamaj geografiaj areoj okazas ĉar multaj regionoj ĝuas relativan avantaĝon en la kondiĉoj de produktado de certaj varoj, kontraste al regionoj kun kiuj ili komercas; kelkfoje la kialo de tia komerco estas la grandeco de certaj areoj, kiu kreas por ili favorajn kondiĉojn por amasproduktado, kio ne eblas en malgrandaj areoj. Komerco inter malsamaj regionoj surbaze de merkataj prezoj profitigas ambaŭ.
Krom varoj, komercado estas farita de komercistoj kaj aliaj merkataktivuloj ankaŭ en la financaj merkatoj.
La kaduceo, tradicie rilata al Merkuro (la romia patrono-dio de komercistoj), daŭre estas uzata kiel klasika simbolo de komerco.
Konceptoj
[redakti | redakti fonton]- Asekuro
- Borso
- Dungado
- Fabrikmarko
- Firmao
- Justa komerco (angle fair trade)
- Imposto
- Jurisdikcio
- Konsumado
- Ofertado
- Produkto
- Propraĵo
- Intelekta propraĵo Rajtoj al propraĵo kiu estas fabrikita per la menso, kiel patentoj kaj kopirajtoj.
- Nemoveblaĵo (aŭ "Reala propraĵo") Propreblaĵo kiu ne povas esti movita, kiel lando aŭ konstruitaĵoj.
- Persona posedo Propraĵo kiu povas esti movita.
- Konkura informkolektado
- Reklamo
- Varo, Groco
- Varigado
- Varnomo
Varigado
[redakti | redakti fonton]Varigado estas la ŝanĝado de antaŭe nekomercaj aĵoj, servoj, ideoj, ktp., al varoj (komercaĵoj). Varo estas, en la plej baza senco, "io ajn intencita por komerco," aŭ iu ajn komerce valora afero. Sklaveco estas la varigo de homoj, sed homoj ankaŭ estas traktataj kiel varoj en la ĝenerala merkato per dungiĝo. Oni ofte kritikas varigadon laŭ la rezonado, ke almenaŭ iuj aferoj ne estu traktataj kiel varo— ekzemple, akvo, arto, edukado, datumoj, kaj scio en la cifereca epoko.
Historio
[redakti | redakti fonton]Antikva komerco
[redakti | redakti fonton]Homoj komencis komerci jam en la prahistorio, kun la evoluo de komunikado inter ili. En foresto de interŝanĝiloj, ili interŝanĝis rekte varojn kaj servojn kiujn ili povis kolekti kaj provizi kontraŭ varoj kaj servoj kiujn nur aliaj homoj povis disponigi. Frua formo de komerco, nome la donac-ekonomio, signifas la interŝanĝon de varoj kaj servoj sen eksplicita interkonsento por tujaj aŭ estontaj rekompencoj. Certe, donaca ekonomio implikas komerci aferojn sen la uzo de mono.
Arkeologia indico montras ekzistadon de interŝanĝoj en vulkana vitro kaj siliko jam en la Ŝtonepoko. Internaciaj komercaj vojoj unue aperis en la tria jarmilo a.K., kiam sumeranoj de Mezopotamio komercis kun la loĝantoj de la Indusa Valo en Suda Azio. En tiu jarmilo, Egiptio importis materialojn uzatajn por fari juvelojn. En la unua jarmilo a.K., la fenicianoj estis konataj kiel markomercistoj, kiuj velis tra la tuta Mediteraneo; ili eĉ atingis la marbordojn de Britio por provizi stanon uzitan por fabriki bronzon. Por faciligi la kolektadon kaj aĉetadon de varoj en diversaj regionoj, la fenicianoj establis tie komercajn urbojn kaj komercejojn ĉe la marbordoj, kaj tiuj estis nomitaj de la grekoj emporion.
De la komenco de greka civilizo ĝis la falo de la Romia Imperio en la 5-a jarcento, komercistoj importis grandajn kvantojn da spicoj de Oriento, inkluzive de Ĉinio, al Eŭropo. Komerco estis la ekonomia spino de la Romia Imperio, kaj danke al ĝi la imperio prosperis kaj travivis longe; la vasta imperio kreis sekuran transportreton kiu permesis transporti varojn sen grava timo de rabistoj.
Mezepoka komerco
[redakti | redakti fonton]Kun la falo de la Romia Imperio kaj la malkresko de la grandurboj en la frua Mezepoko, malstabileco regis ĉie en Okcidenta Eŭropo, kaŭzante preskaŭ kompletan kolapson de komercaj rilatoj. Malgraŭ tio, komerco travivis je certa skalo. Ekzemple, la Radhanitoj estis gildo aŭ grupo (la signifo forgesita dum tempo) de komercistoj, kiuj kontrolis la komercon inter kristana Eŭropo kaj la islama Proksima Oriento en periodo inter la jaroj 600-1000.
En la 8-a ĝis 11-a jarcentoj vikingoj kaj varengoj komercis dum siaj marvojaĝoj de Skandinavio ĝis la cetero de Eŭropo kaj reen. La vikingoj velis al la marbordoj de Okcidenta Eŭropo,[1] dum la varengoj velis al Rusio. En la 13-a jarcento Venecio estis la plej prospera urbo en Eŭropo danke al sia dependo de komerco en Mediteraneo. En la 13-a ĝis 17-a jarcentoj, la Hansa ligo estis alianco de komercurboj kiuj tenis monopolon pri komerco en la plej granda parto de norda Eŭropo kaj la baseno de la Balta Maro.
Vasco da Gama rekomencis eŭropan komercon de spicoj en 1498. Antaŭ lia vojaĝo ĉirkaŭ Afriko al Hindio, la eksportado de spicoj al Eŭropo estis kontrolita fare de islamaj landoj, gviditaj fare de Egiptio. La spickomerco estis de granda ekonomia graveco kaj disponigis instigon por eŭropaj eltrovvojaĝoj ĉirkaŭ la mondo en la 15-a ĝis 17-a jarcentoj (vidu artikolon Epoko de Malkovroj). La spicoj alportitaj al Eŭropo el malproksimaj landoj estis inter la plej multekostaj varoj kaj konkuris en prezo eĉ kun oro.
Moderna komerco
[redakti | redakti fonton]En la 16-a jarcento, Nederlando estis la centro de libera komerco. La nederlandanoj ne trudis iujn ajn restriktojn sur valutkomerco, nek tarifojn sur la komerco, kaj tiele antaŭenigis la liberan movadon de varoj. En tiu jarcento, la Orienthindaj Insuloj iĝis grava fonto de kotono kaj spicoj (vidu artikolon Nederlanda Hindio). Komerco en tiu ĉi areo estis dominita en la 16-a jarcento de la portugaloj, en la 17-a jarcento de la nederlandanoj kaj en la 18-a jarcento de la britoj.
En 1776 Adam Smith publikigis La riĉo de nacioj-n, en kiu li kritikis merkantilismon. Li emfazis la avantaĝojn de specialiĝo en apartaj taskoj por dungitoj; laŭ lia opinio, tia specialiĝo pliigas produktivecon, eĉ se ĝi faras la laboran sperton monotona (teda, enua, seninspira). Smith opiniis, ke tiu specialiĝo de la laboristoj estis limigita en rekta proporcio al la nivelo de mendado de la enlanda merkato, kiu ne postulas amasproduktadon. Tiel efika labordivido dependas de libera aliro al kiel eble plej multaj merkatoj. Laŭ lia opinio, ju pli granda estas la mendado, des pli efika estos la produktado per kreskanta specialiĝo, kiu siavice kontribuos al ĝusta labordivido. Smith ankaŭ argumentis, ke ĉiu provo ĉe racia kontrolo de importado kaj eksportado estas trompo, kiu profitas kun certaj industrioj koste de la komercaj interesoj de la tuta nacio. En 1799, la Nederlanda Orienthinda Kompanio, antaŭe la plej granda komerca firmao en la mondo, bankrotis. Unu kialo de tio estis la konkurencivo de libera komerco.
En 1817, David Ricardo, James Mill kaj Robert Torrens enkondukis la teorion de relativa avantaĝo, laŭ kiu libera komerco povas esti same bona al la neindustriigitaj nacioj kiel al la industriaj nacioj: "Pli efike, la du landoj profitas." En sia eseo "Pri Politika Ekonomio kaj Impostado", Ricardo reklamis ekonomian doktrinon, kiu ĝis hodiaŭ estas konsiderita la plej ekstrema neado de registara interveno en ekonomiko.
La graveco de libera komerco en ekonomia pensado de la 19-a jarcento devenis ĉefe de la avantaĝoj produktitaj en Okcidenta Eŭropo fare de la nacioj kiuj antaŭenigis ĝin; tio estas, ĉiu lando kalkulis la avantaĝojn demalfermi siajn merkaton al eksterlanda konkuranto, tio estas ricevi importadon, antaŭ ol aprobi ĝin.
Samtempe, John Stuart Mill pruvis en la sama jarcento, ke lando kun monopolo pri la prezo de varoj en la internacia merkato povas uzi sian doganon kiel manipulan rimedon por determini la komerckondiĉojn; similaj respondaj rimedoj, alprenotaj de aliaj landoj eventuale kondukos al reciprokeco en internacia komerca politiko. Ricardo kaj aliaj ekonomikistoj jam pensis pri tiu ebleco antaŭ ol J.S. Mill, tamen, danke al lia argumentado tio estis vidita kiel argumento kontraŭ la doktrino de libera komerco - pli kaj pli da homoj komencis kredi ke "reciproka komerco" alportus al la lando pli da ekonomia profito ol tute libera komerco.
Kelkajn jarojn poste, Mill evoluigis la ideon de "embriaj industrioj" kiel ekonomia argumento kontraŭ libera komerco kaj en favoro de protektismo de malmaturaj industrioj kontraŭ konkurantaj importoj. Laŭ Mill, la ŝtato "devas" konservi novajn industriojn en la periodo antaŭ ili evoluigas la kapablon produkti ĉe plena produktado. Tiu ideo poste estis integrigita en la nova komerca teorio, kiu protestis kontraŭ libera komerco. Ĉi tiu ideo ankaŭ fariĝis gvidlinio en la ekonomiaj politikoj de la landoj kiuj volis industriiĝi kaj konkuri kun britaj eksportaĵoj.
Kiam la Prezidanto de Usono, Herbert Hoover, altigis la tarifojn de importkomercoj en 1930 kun la intenco venki la Grandan Depresion, la rezulto estis monda doganmilito, pro kiu la ekonomia krizo disvastiĝis ankaŭ al Eŭropo. En Usono mem, malgraŭ la politiko de registara interveno en la ekonomio (New Deal), la ekonomia recesio daŭris kaj eĉ profundiĝis. Dum la Granda Depresio, de 1929 ĝis la 1940-aj jaroj, ekzistis akra malkresko en komerco kaj aliaj ekonomiaj indicoj. Nur pliigita produktado, por la celoj de Dua Mondmilito, savis la usonan ekonomion de recesio.
En 1944, 44 ŝtatoj subskribis la Interkonsenton de Burton-Woods; ĝia ĉefa celo estis malaltigi doganajn tarifojn ĉe multaj varoj, por ne konsistigi malhelpon al komerco. Tio estis la maniero kiel la landoj malhelpis la ripetiĝon de la Granda Depresio. La Burton-Woods Interkonsento ankaŭ fiksis la regulojn por kontrolado de internacia ekonomia politiko kaj konsentis pri la establado de institucioj por kontroli ilian devigon. La institucioj establitaj post la interkonsentoj estas la Internacia Monunua Fonduso kaj la Internacia Banko por la Rekonstruo kaj Disvolvigo (post tio la banko estis dividita en du instituciojn: la Monda Banko unuflanke kaj la Banko por Internaciaj Reglamentoj). Post la ratifiko de la interkonsento fare de la leĝdonantoj de la plej multaj landoj, tiuj institucioj ekfunkciis en 1946. En 1947 subskribis 23 landoj la pakton por Ĝenerala Interkonsento pri Tarifoj kaj Komerco por la celo de promocio de libera komerco.
Libera komerco ankaŭ estis antaŭigita en la malfrua 20-a kaj frua 21-a jarcentoj helpe de tiuj:
- En 1992, la EU-landoj forigis la tarifojn inter ili, same kiel la limigojn al la libera movado de laboro.
- La 1-an de januaro 1994 ekvalidis la Nordamerika Liberkomerca Interkonsento.
- En 1994, la subskribintoj de la Ĝenerala Interkonsento pri Tarifoj kaj Komerco (1947) ratifis en la Marakeŝa Interkonsento la starigon de la Monda Organizaĵo pri Komerco.
- La 1-an de januaro 1995, la Monda Organizaĵo pri Komerco estis establita kun la celo antaŭenigi liberan komercon; ĉiuj membroŝtatoj ĝuas preferajn komercajn interkonsentojn kun aliaj membroŝtatoj.
- En 2005, la Centramerika Liberkomerca Interkonsento estis subskribita, implikante, inter aliaj, Usonon kaj Dominikan Respublikon.
Etapoj en la historio de komerco
[redakti | redakti fonton]La originoj de komerco datas reen el fino de la periodo Neolitiko, kiam oni malkovris agrikulturon. Dekomence, la praktikata agrikulturo estis vivteniga agrikulturo, laŭ kiu la rikoltoj estis ĝuste sufiĉe kvantaj por la vivtenado de la loĝantaro kiu dediĉis sin al la agrikultura laboro. Tamen, dum oni aldonis kromajn novajn teknikajn progresojn en la ĉiutaga taskaro de la agrikulturistoj, kiel por ekzemplo la tirbestoj, aŭ la uzado de pli kaj pli utilaj diversaj laboriloj, la rikoltoj iĝis foje pli kaj pli abundaj. Tiel alvenis la taŭga momento por la nasko de komerco, helpita de du faktoroj:
- La atingitaj rikoltoj estis pli grandaj ol tiuj necesaj por la vivtenado de la komunumo.
- Jam ne necesis, ke la tuta komunumo dediĉu sin al agrikulturo, kaj tial parto de la loĝantaro ekspecialiĝis en aliaj taskoj, kiel la potfarado aŭ la siderurgio, kiuj siavice produktis varojn (diferencajn el la agrikulturaj produktoj) per kiuj eblis komerco.
Tiukadre, la plusoj de la rikoltoj ekestis interŝanĝitaj kontraŭ aliaj objektoj en kiuj aliaj komunumoj aŭ sektoroj estis pli specializitaj. Normale tiuj objektoj estis elementoj por la defendo de la komunumo (armiloj), ujoj por ebligi la transportadon aŭ stokadon de la manĝoplusoj (amforoj, ktp.), novaj agrikulturaj laboriloj (rastroj, falĉiloj el metalo...), aŭ eĉ pli poste ankaŭ luksaj objektoj (speguloj, juveloj, orelringoj, ktp).
Tiu prakomerco, ne konsistis nur en loka interŝanĝo de varoj kaj manĝaĵoj, sed ankaŭ en pli ampleksa interŝanĝo de sciencaj kaj teknikaj sciaroj kaj plinovigoj, inter aliaj, la laboro pri fero, la taskoj en bronzo, la rado, la tornilo, la navigado, la skribado, novaj formoj de urbigo, kaj granda ktp. Kiel ekzemplo de la "internacia" interŝanĝado en la Iberia Duoninsulo tiu periodo estas konata kiel Orientiga, pro la konstantaj influoj ricevitaj el Oriento ĉefe pere de marpopoloj. Fakte tiu momento estas konsiderata la naskiĝo de la iberia kulturo.
Krom la interŝanĝo de plinovigoj, la komerco akcelis ankaŭ iompostioman ŝanĝon de la socioj. Tiam la riĉeco povis esti stokita kaj interŝanĝita en taŭga momento. Ekaperis la unuan socioj kiuj povus esti konsiderataj kiel kapitalismaj tiel kiel oni konas tiujn nuntempe (nome per akumulado de kapitalo, ne nepre mona, sed iel de riĉeco), kaj ekaperis ankaŭ la unuaj sociaj tavoligoj. Dekomence la sociaj klasoj estis simple la loĝantoj de la setlejo unuflanke kaj la familio de la estro aliflanke. Poste ekaperis aliaj sociaj klasoj pli distingitaj kiel la militistoj, la metiistoj, la komercistoj ktp.
Interŝanĝo
[redakti | redakti fonton]La rekta interŝanĝo estis la maniero laŭ kiu la antikvaj civilizacioj ekkomercis. Temis pri interŝanĝo de varoj kontraŭ aliaj varoj ĉu sam- ĉu malpli-valoraj. La ĉefa malavantaĝo de tia tipo de komerco estas ke la du flankoj engaĝiĝintaj en la komerca operacio devis koincidi en la bezono de la varoj proponitaj de la alia flanko. Por solvi tiun malavantaĝon aperis serio de perantoj kiuj stokis la varojn uzotajn en la komercaj operacioj. Tiuj perantoj tre ofte aldonis riskon tro altan en tiuj operacioj, kaj tial tiu tipo de komerco estis iom post iom forlasita kaj anstataŭita rapide kiam aperis la monero.
Ĉefe la monero estis utila kaj eĉ nemalhavebla kiam dum natura rekta interŝanĝo oni konstatis, ke unu interŝanĝita varo valoris pli ol la alia; tial monero estis uzita por egaligi la valorojn de ambaŭ flankoj. Iom post iom la rekta interŝanĝo estis anstataŭita per monera komerco. Tamen rekta interŝanĝo estis plue uzata en malgrandaj komunumoj apartaj de la ĉefaj komercvojoj, inter najbaroj kaj tre ofte ligita al komunuma solidareco. Lastatempe rekta interŝanĝo estas proponitaj de alternativaj sociaj movadoj.[2][3]
Enkonduko de la monero
[redakti | redakti fonton]La monero, aŭ mono kiel pli ĝenerala difino, estas rimedo interkonsentita en komunumo por la interŝanĝo de varoj kaj havaĵoj. Tiu mono utilas ne nur por interŝanĝo, sed ĝi ankaŭ estas unuo por kalkulo kaj ilo por stoki valoron kaj ebligi frakciigon. Historie estis multaj diversaj tipoj de monero, ekde porkoj, dentoj de balenoj, semoj de kakao, aŭ determinitaj tipoj de mar-konkoj. Tamen, la plej disvastigita tipo de mono sendube laŭlonge de la historio estas oro.[4][5]
La uzado de mono en la komercaj operacioj estigis grandan progreson en ekonomio kaj en ekonomiko. Post ĝia disvastigo jam ne necesis, ke la partoj koncernitaj en la operacio bezonu la varojn proponitajn de la alia flanko. Pli progresintaj civilizacioj, kiel la grekoj kaj la romianoj, etendis tiun koncepton kaj ekstampis monerojn. La moneroj estas objektoj speciale dezajnitaj por tiu afero. Ĉiuokaze tiuj pramoneroj, male al la modernaj moneroj, havis la valoron de la monero implicita en ĝi. Tio estas, la moneroj estis faritaj el metaloj kiel oro aŭ arĝento kaj la reala kvanto de metalo kiun ili havis estas la nominala valoro de la monero.[6][7]
La nura malavantaĝo de la dekomenca mono estas ke kiel interkonsento interna de komunumo, ĝi ne havis valoron ekster kunteksto. Por ekzemplo, se la elemento interŝanĝebla de difinita komunumo estis balendentoj, tiuj dentoj ne havis valoron ekster la komunumo. Pro tiu iom poste aperis la koncepto de valuto. La valuto ja estas elemento de interŝanĝo akceptebla kaj akceptata en zono multe pli ampleksa ol tiu de la propra komunumo. La plej ofta valuto estas la pura oro, kvankam laŭlonge de la historio aperis aliaj, kiel la salo aŭ la pipro.[8][9]
La komercvojoj
[redakti | redakti fonton]Laŭlonge de la Mezepoko, ekaperis transkontinentaj komercvojoj kiuj klopodis kontentigi la altan peton de varoj kaj havaĵoj el Eŭropo, ĉefe se temas pri lukso. Inter la plej famaj komercvojoj estas la Silka Vojo, sed estis ankaŭ aliaj gravaj komercvojoj kiel tiuj por la eksport-importado de pipro, salo aŭ tinkturaĵoj.[10][11]
El komerco tra tiaj komercvojoj estis rekta komerco. La plej parto de varoj estis transigitaj de unu posedanto al alia post kelkaj dekoj da kilometroj, ĝis alveni al la riĉaj kortegoj de Eŭropo. Spite tion, tiuj unuaj komercvojoj jam ekestis la starigo de reguloj en la importado. Eĉ okazis momentoj en kiuj oni malpermesis la uzadon de silko por la vestaĵaro ĉe viroj, cele al malpliigo de konsumo de tiu multekosta produkto.
La Krucmilitoj estis grava komercvojo kreita per nerekta maniero. La vojo kreita el la movado de trupoj, liveraĵoj, armiloj, specializitaj metiistoj, militakiraĵoj ktp., reaktivigis la ekonomion de multaj regionoj de Eŭropo. Tiu merito estas atribuita parte al la angla reĝo Rikardo la 1-a Leonkora, kiu aliĝinta al la Tria Krucmilito sukcesis atingi gravajn komercajn venkojn por Eŭropo, kiel por ekzemplo la restarigon de la Silkovojo kaj la rekuperadon de la komercvojoj pri pipro.[12]
Apero de banko
[redakti | redakti fonton]La nemilitistaj membroj de la Ordeno de la Templanoj (12-a kaj 13-a jarcentoj) administris kompleksan ekonomian strukturon tra la tuta kristana mondo, kreanta novajn financajn teknikojn (la biloj kaj eĉ la unuaj pra-kambio) kio konstituas praformon de la moderna banko. Inter la proponitaj servoj estis la transporto de mono. La pilgrimantoj povis enmeti monon en institucio kaj poste iri al alia institucio aliloke kaj depreni ĝin, eĉ inter diferencaj landoj, kio kontribuis al la sekureco en la vojoj. Tio fakte estis la tialo por la nasko de la kambio.
En tiu epoko la Katolika Eklezio estis malpermesinta la uzuron (nome la enspezo pere de la interezo).[13] Tial, la templanoj kiel escepto (ili ne enspezis private, sed por "ekleziaj" celoj) konstruis aŭ helpis en la konstruado de pli ol 70 katedraloj en iom pli ol unu jarcento, organizis kaj helpis amason da metiistoj ktp. Kelkaj fakuloj asertas, ke ili estis “multnacia etika entrepreno”).[14]
Preciza servo (nome «kambio»), ege helpis la internacian komercon en foiroj, en kiuj la komercistoj povis reveni al siaj devenlandoj sen neceso kunporti sian monon evitante tiel la riskon esti atakita kaj rabita fare de survojaj ŝtelistoj.
Ĉirkaŭ fino de la Mezepoko kaj komenco de la Renesanco pra-banko aŭ eĉ rekte banko estis financa instalaĵo kun serio de servoj kiuj ege faciligis la komercon. La pioniroj en tiu areo estis monŝanĝistoj kiuj agadis en ĉiujaraj foiroj kaj esence dediĉis sin al realigo de monŝanĝado ricevante procenton. Tiuj monŝanĝistoj kreskiĝis, ĝis la punkto ke aperis la grandaj eŭropaj familioj de bankistoj kiel la familioj Médici, Fugger[15] kaj Welser.
La epoko de malkovroj
[redakti | redakti fonton]Ĉirkaŭ la jaro 1400, la disrompo de la Mongola Imperio, la kresko de la Otomana Imperio kaj la fino de la Bizanca Imperio okazigis ke ĉiuj komercvojoj el Eŭropo al Oriento iĝis blokitaj. La serĉado de novaj komercvojoj, la apero de la komerca kapitalismo kaj la deziro esplori la eblojn de tutmonda ekonomio, pelis en Eŭropo la disvolvigon de la Epoko de Malkovroj.[16]
Tial, Eŭropo baraktis por la serĉado de novaj komercvojoj al Hindio cele al restarigo de la importado de spicoj. Sed finfine, ne estis orientaj landoj, sed aliaj el sudokcidenta Eŭropo nome Portugalio kaj Hispanio estis la landoj kiuj sukcesis akiri la monopolon de tiuj komercvojoj, danke al la laboro de esploristoj kiel Kristoforo Kolumbo, Vasco da Gama, Fernão de Magalhães kaj Juan Sebastián Elcano.
La malkovro de Ameriko por la eŭropanoj okazigis aliajn gravegajn paŝojn en la disvolvigo de la komerco. La nova fluado de oro kaj arĝento kion akiris la hispanoj en Ameriko, sanigis, ŝanĝis kaj plifirmigis la komercvojojn kaj la fluadon de kapitalo en Eŭropo. La eŭropa bankaro kreskiĝis eksponencie kaj ekaperis la grandaj bankoj de Eŭropo, kiel la Banko de Amsterdamo, la Banko de Svedio aŭ la Banko de Anglio.
La hispan-portugala dominado de la novaj establitaj komercvojoj, pelis aliajn eŭropajn potencojn, kiel Anglio kaj Nederlando, al serĉado de alternativaj komercvojoj. Tiuj landoj dediĉis sin al esplorado sisteme, post de la Atlantiko, de la Hinda kaj Pacifika Oceanoj. Tiuj komercaj ekspedicioj metis la fundamenton de la Brita Imperio kaj tiukadre ekestis konfliktoj kaj la disvolvigo de Imperiismo.
Transatlantika komerco
[redakti | redakti fonton]Antaŭ la 19-a jarcento la transatlantika marveturado inter Ameriko kaj Eŭropo estis faritaj per velŝipoj, kio estis malrapida, riska kaj eĉ danĝera navigado. Per vaporŝipoj, la marveturado iĝis pli rapida kaj sekura. Tiam ekaperis grandaj transoceanaj kompanioj kiuj faris pli oftajn navigojn. Baldaŭ, la fakto konstrui kaj funkciigi la plej grandan oceanŝipon, aŭ la plej rapidan aŭ la plej luksan, iĝis nacia simbolo.[17]
Ekde la 17-a jarcento antaŭen, por preskaŭ ĉiu marveturado transatlantika cele al Nordameriko, la haveno por alveno estis tiu de Novjorko. Tuj la transatlantika komerco igis Novjorkon la unua havenurbo de Nordameriko, kaj konsekvence, ĝi altiris la plej parton de la estontaj transatlantikaj varoj kaj la tutan trafikon de pasaĝeroj. Novjorko iĝis la komerca ĉefurbo de Usuno kaj unu de la plej gravaj urboj en la tuta mondo. Krome, la plej parto de la enmigrantoj kiuj venis el Eŭropo al Usono, alvenis al Novjorko, pro kio tiu urbo estis ankaŭ la celo de famaj kaj riĉaj veturantoj per luksaj krozoŝipoj, same kiel de la malriĉaj enmigrantoj, kiuj fakte veturis en la malsupraj partoj de tiuj ŝipoj. Pro tio, kvankam la transatlantikaj marveturoj povis realiĝi inter ajna parto de Eŭropo kaj Nordameriko, ĉiam oni subkomprenis, ke la celo estas Novjorko, se oni ne indikas alian.[18]
La plinovigoj en transporto
[redakti | redakti fonton]Antaŭ la revolucio de transporto de la 19-a jarcento, la konsumvaroj devis estis fabrikitaj proksime de la loko de konsumado. Estis ekonomie nefarenda transporti varojn el malproksima loko. Kun la Industria Revolucio oni realigis serion de plinovigoj en transporto kiu revivigis la komercon. Tiam la varoj povis esti fabrikitaj ajnaloke kaj esti transportitaj pli malmultekoste al ĉiuj lokoj de konsumo.
Unu de la unuaj kontribuoj al la revolucio de transporto estis la fervojo. Granda Britio estis la pioniro tiukadre, kaj konsekvence en la aktualo Britio havas la reton de fervojo plej densan en la mondo; kaj eĉ simile okazas en kelkaj iamaj britaj kolonioj. En Hispanio la unua fervojo estis konstruita en 1840 inter Barcelono kaj Mataró, kvankam fakte estis pli frua fervojo en iama hispana kolonio en Kubo.[19]
En aliaj lokoj de Eŭropo kaj de Usono, ludis gravan rolon ankaŭ la rivera transporto. Ekestis procezo plilarĝigi kaj profundigi multajn riverojn cele al navigeblo. Kaj baldaŭ en multaj regionoj oni ekkonstruis densajn retojn de navigeblaj kanaloj.
Finfine, la apero de la aŭto kaj la sistema konstruado de ŝoseoj, okazigis ŝanĝon, ke varoj estu transporteblaj ĝuste al la preciza punkto de konsumo, kio estas konata kiel surloka distribuado de varoj.
Tutmondiĝo
[redakti | redakti fonton]La tutmondiĝo, ekde ekonomika vidpunkto, estas tendenco derivita de la novkoloniismo kiu klopodas konstrui zonon de libera komerco je internacia nivelo. La tutmondiĝo tial naskiĝis kiel konsekvenco de la neceso malaltigi la produktokostojn cele al havigo de kapablo por ke la produktisto povu estis konkurenca en tutmonda nivelo.
Diversaj fakuloj[20] komentis, ke la aktuala tutmondiĝo estas kompleksa fenomeno, kiu transas la ekonomion kaj rekte tuŝas fundamentajn aspektojn de la vivo de la landoj, tiaj kiaj la kulturo, la edukado, la politiko kaj, ĝenerale, la kosmorigardojn de la nuntempa mondo. Tio signifas, ke la fenomeno de la tutmondiĝo akcelis ĉiajn interagadojn, helpante la kreadon de novaj grundoj por novaj sciaroj kaj generante tendencon al homogeneigo de la kulturo kaj de valoroj, inter kiuj komerco ludis gravan rolon kaj kiel kaŭzo kaj kiel konsekvenco.
Nombraj grupoj de alternativaj sociaj movadoj, inter kiuj pacistoj kaj ekologiistoj protestas kontraŭ tiu tendenco kaj ĉefe kontraŭ la negativaj konsekvencoj el sociekonomika vidpunkto, favore al aliaj politikoj pli protektemaj. Ankaŭ aliaj sindikatistaj movadoj same montriĝas forte kontraŭaj al la tutmondiĝo, ĉar la plurnaciaj kompanioj ofte translokigas laborlokojn el disvolvigitaj landoj al landoj de la Tria Mondo, en kiuj ili povas pagi salajrojn multe pli malaltajn kaj tial redukti kostojn, kaj ĝenerale pli facile ekspluatadi sian dungitaron. Tiel la tutmonda komerco hava samtempe pozitivajn kaj negativajn aspektojn.
Nunaj tendencoj
[redakti | redakti fonton]Reformoj de Ĉinio
[redakti | redakti fonton]En 1978 komenciĝis ekonomia reformo en Popola Ĉinio. Antaŭ tio, la ĉina ekonomio estis planita kaj centralizita laŭ la modelo de Sovetunio. Ĉi tiu ekonomio estis relative postiĝinta kompare kun la okcidenta ekonomia modelo kaj tial Ĉinio decidis partan adoptadon de merkata ekonomio. Tio estas reflektita en la establado de specialaj ekonomiaj zonoj (areoj kun relative liberalaj ekonomiaj leĝoj) en la provincoj Guangdong, Fuĝjano kaj Hajnano. La ekonomia reformo donis imponan ekonomian sukceson kaj aliaj reformoj sekvis. Rezulte, la malneta enlanda produkto de Ĉinio kreskis preskaŭ 10-oble inter 1978 kaj 2006, dum la ekstera komerca kvanto de la lando superis 1 bilionon da dolaroj jare. En 2004, Ĉinio fariĝis la tria plej granda eksportisto en la mondo, post Germanio (en la unua loko) kaj Usono. En 2006, la Ĉina Popola Respubliko profitis de komerca pluso de 150 miliardoj da dolaroj. Ĝi ankaŭ fariĝas superpotenco en la kampo de produktado.
En 1991, Ĉina Popola Respubliko aliĝis al la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlabora Grupo, liberkomerca organizo. En 1999 Ĉinio ankaŭ aliĝis al la Monda Komerca Organizaĵo.
Ronda interparolado de Doho
[redakti | redakti fonton]La interparolado de Doho estas iniciato de la Monda Komerca Organizo; Ĝia celo estas malaltigi doganojn tra la mondo, kun la plej granda parto de la fortostreĉo fokusita al atingado de pli justaj komercaj kondiĉoj por evolulandoj. La interparoloj malfermiĝis en 2001, ĉe la jara konferenco de la Monda Komerca Organizo en Doho, la ĉefurbo de Kataro. Sekvaj interparoloj okazis en Cancun, Meksiko (2003), en Ĝenevo (2004), en Parizo (2005, ne ĉe la jarkonferenco), en Honkongo (2005) kaj denove en Ĝenevo (2006).
En la intertraktadoj fokusiĝis pri la malkonsentoj inter la evoluintaj landoj kaj la evolulandoj (kiuj estas organizitaj en la Grupo de la G20). La ĉefa malfacilaĵo kuŝas en la subvencioj donitaj de evoluintaj landoj al siaj agrikulturaj produktaĵoj; Tiu ĉi subvencio malfaciligas al evolulandoj eksporti siajn agrikulturajn produktaĵojn al evoluintaj landoj je konkurencivaj prezoj. Intertraktadoj pri subvencioj alfundiĝis ĉe la Ĝeneva Konferenco (2006) kaj nun Honkongo proponas mediacion inter la partioj. Aliflanke, la partioj atingis interkonsenton pri la redukto de la transitkostoj de komercaj varoj ĉe la internaciaj limoj per simpligo de la kontrolaj kaj doganaj proceduroj kaj interŝanĝado de informoj pri la varoj.
Internacia komerco
[redakti | redakti fonton]Internacia komerco estas translima interŝanĝo de varoj kaj servoj. En la plej multaj landoj, ĝi reprezentas signifan parton de la malneta enlanda produkto. Kvankam internacia komerco ekzistis dum la plej granda parto de la historio (vidu artikolojn pri la Silka Vojo, la Sukcena Vojo), ĝia ekonomia, socia kaj politika graveco multe pliiĝis en la lastaj jarcentoj. La ĉefaj kialoj por tio estas industriiĝo, altnivelaj transportrimedoj, tutmondiĝo, multnaciaj korporacioj kaj subkontraktado; fakte, kiam la termino "tutmondiĝo" estas uzata, oni kutime celas la kreskantan disvastigon de internacia komerco.
Indico de la sukceso de internacia komerco estas la kontrasto inter landoj kiel Sud-Koreio, kiuj adoptis eksportorientitajn industripolitikojn, al Barato, kiu estis tradicie pli karakterizita per sia fermo (kvankam en 2005 Barato komencis politikon de ekonomia malfermiteco); dum la pasintaj kvindek jaroj, Sud-Koreio superis Baraton en ĉiuj ekonomiaj mezuroj, kvankam efikaj ŝtataj institucioj ankaŭ estis grava faktoro por korea sukceso.
Foje, ekonomiaj sankcioj estas truditaj al aparta lando por puni ĝin pro iu ago. Embargo, severa formo de ekonomia izolado, estas sieĝo kontraŭ la komerco de unu lando fare de alia. Tia embargo, ekzemple, estas trudita de Usono al Kubo dum preskaŭ 50 jaroj kaj simile al aliaj landoj kiuj ne sekvas ĝian politikon.
Ĝenerale, la restriktoj truditaj al komerco ene de la landlimoj estas malmultaj; en kontrasto, internacia komerco estas direktita kaj monitorita fare de registaroj, kiuj determinas la kvanton de varoj kiuj povas esti transportitaj ene de limoj kaj trudas impostojn (tarifoj) sur tiuj varoj. Doganoj estas kutime truditaj al importado, sed landoj ankaŭ povas trudi eksporttarifoj kaj subvenciojn. Ĉiuj ĉi tiuj restriktoj estas nomitaj baroj al komerco. Se registaroj estus forigintaj ĉiujn barojn al komerco, libera komerco estus okazinta inter landoj. Landoj kun protektismaj ekonomiaj politikoj (dezajnitaj por protekti enlandajn produktojn kontraŭ konkurado) establas novajn barojn al komerco.
La movado "Justa Komerco" kunlaboras kun neregistaraj organizaĵoj, kiuj celas premadi internaciajn organizaĵojn por konsideri sociajn kaj mediajn konsiderojn, kiam oni determinas la internacian komercan politikon; Ĉi tio validas precipe rilate la altajn doganmurojn renkontitajn de eksportoj de landoj de la Tria Mondo al evoluintaj landoj. Ĉi tiuj muroj estas grava obstaklo por la elpreno de evolulandoj el malriĉeco. La movado "Justa Komerco" proponas ankaŭ fiksi normojn pri la produktaĵoj de la triamondaj landoj; la celo de ĉi tiuj normoj estas ordigi la produktojn importitajn el evolulandoj laŭ la grado en kiu la produktaj kompanioj plenumas la humanajn laborkondiĉojn de siaj dungitoj. Tiamaniere, socie konsciaj aĉetantoj en evoluintaj landoj povus malhelpi komercon de la produktoj de ekspluatantaj kompanioj per konsumanta bojkoto, sen la bezono de registaraj baroj al komerco.
Organizoj
[redakti | redakti fonton]- Interŝtataj komercaj organizoj:
Komerca asocio, komerca organizaĵo aŭ Industria asocio, estas organizaĵo fondita kaj financita de aktoroj en komerco, kiuj funkcias en specifa industrio. Industriaj organizaĵoj partoprenas en agado de publikaj rilatoj (PR) kiel reklamado, edukado, politikaj donacoj, lobiado kaj eldonado, sed la ĉefa fokuso de la organizaĵo estas antaŭenigi kunlaboron inter la kompanioj.
Proverbo
[redakti | redakti fonton]Ekzistas pluraj proverboj pri komerco en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[21]:
„ Kiu volas komerci, tiu saĝon bezonas. ” „ Malsaĝulo venas, komercisto festenas. ” „ Ne ekzistas en komerco amikeco nek ŝerco. ”
Bildoj
[redakti | redakti fonton]-
Fruktoj je bazaro.
-
Helikokonkoj uzataj kiel mono fare de araba komercisto.
-
Hakilecaj grzywnas (varmono) el Kostkowice, Pollando, 9a al mezo de la 10a jarcento.
-
Monbiletoj kun montra valoro de 5000 da diversaj valutoj.
-
Germana 2-marka monero de 1991.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Àlex Sala Vikingos: ni tan altos, ni tan rubios, ni tan escandinavos Alirita la 24an de Junio 2022.
- ↑ Claudia Gatti El fenómeno del trueque: una mirada sociológica SciELO, jul./dec. 2009. Alirita la 24an de Junio 2022.
- ↑ Ángel Teixidó La cultura del trueque en España economía solidaria, 26a de julio 2016. Alirita la 24an de Junio 2022.
- ↑ Martin Feldstein (26-a de decembro 2009). Is Gold a Good Hedge?. Project Syndicate. Alirita 29-a de decembro 2009 .
- ↑ Currency codes - ISO 4217. International Organization for Standardization. Alirita 25-a de decembro 2014 .
- ↑ Metales en monedas antiguas Alirita la 24an de Junio 2022.
- ↑ Manuel Gozalbes - Pere Pau Ripollès LA FABRICACIÓN DE MONEDA EN LA ANTIGÜEDAD Alirita la 24an de Junio 2022.
- ↑ ¿Qué son las divisas? Arkivigite je 2022-05-06 per la retarkivo Wayback Machine 28a de junio 2012 | Banca privada, Claves para invertir. Alirita la 24an de Junio 2022.
- ↑ Divisa Alirita la 24an de Junio 2022.
- ↑ La Ruta de la Seda Alirita la 24an de Junio 2022.
- ↑ La Ruta de la Seda Alirita la 24an de Junio 2022.
- ↑ Francisco Martínez Hoyos Las cruzadas, ¿el gran negocio de la Edad Media? La Vanguardia, 03/07/2020, Alirita la 24an de Junio 2022.
- ↑ En 1311, la Papo Klemento la 5-a tute malpermesis la uzuron kaj deklaris nuligita ĉiun neeklezian leĝaron ĝiafavoran.
- ↑ Los Templarios: Su influencia económica y financiera – Dro. D. Omar Ricardo Gómez Castañeda-
- ↑ «Las casas de los Fúcares en Madrid y Almagro». almagro.es. Alirita la 24an de Junio 2022.
- ↑ Grandes Descubrimientos Geograficos Alirita la 24an de Junio 2022.
- ↑ Los barcos de pasajeros más grandes de la historia, ordenados en una fabulosa infografía Alirita la 24an de Junio 2022.
- ↑ La emigración en Ellis Island Alirita la 24an de Junio 2022.
- ↑ F. Fernández Sanz El primer ferrocarril español se construyó en Cuba Revista Hispano Cubana. Alirita la 24an de Junio 2022.
- ↑ Cano (2007:2) citita de Mesino (2009:127)
- ↑ Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2009-01-25 .
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Beckwith, Christopher I. (2011, 2009) Empires of the Silk Road: A History of Central Eurasia from the Bronze Age to the Present. Princeton: University Press. ISBN 978-0-691-15034-5. angle
- Bernstein, William. (2008) A Splendid Exchange: How Trade Shaped the World. Nov-Jorko: Grove Press. ISBN 978-0-8021-4416-4. angle
- Davies, Glyn. (2002, 1995) Ideas: A History of Money from Ancient Times to the Present Day. Cardiff: University of Wales Press. ISBN 978-0-7083-1773-0. angle
- Mesino Rivero, Ledis (2009) La globalización económica y sus implicaciones socio-culturales en América Latina. Revista de Ciencias Sociales (Ve), vol. XV, núm. 1. en… [1]
- Nomani, Farhad. (1994) Islamic Economic Systems. New Jersey: Zed Books. ISBN 978-1-85649-058-0.
angle
- Paine, Lincoln. (2013) The Sea and Civilisation: a Maritime History of the World. Atlantic. (Covers sea-trading over the whole world from ancient times.) angle
- Rössner, Philipp, Economy / Trade, EGO - European History Online, Mainz: Institute of European History, 2017, retrieved: March 8, 2021 (pdf). angle
- Watson, Peter. (2005) Ideas: A History of Thought and Invention from Fire to Freud. Nov-Jorko: HarperCollins Publishers. ISBN 978-0-06-621064-3. angle
- William Bernstein: A Splendid Exchange: How Trade Shaped the World from Prehistory to Today. Atlantic Books, 2008, ISBN 1-84354-668-X. angle
- David Christian: Maps of Time. An Introduction to Big History. Foreword by William H. McNeill. University of California Press, Berkeley 2005, ISBN 0-520-24476-1. angle
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Bazaro
- Ekonomiko, Ekonomio
- Internacia komerco
- Kategorio:Monunuoj
- Komercaviadilo
- Komerca fiŝkaptado
- Komerca juro
- Komerca ŝiparo
- Komerca ŝipo
- Komerca utiligo de Esperanto
- Komercisto
- Komerco per Esperanto
- Kompara avantaĝo
- Monda Komerca Organizaĵo
- Monprunto (kredito)
- Multfaka magazeno
- Prezo
- Retkomerco
- Tutmondiĝo
- Vendado
- Vendejo
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Artikoloj pri komerco esperante
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Comercio en la hispana Vikipedio.