Federacio Esperanto de Barato
Federacio Esperanto de Barato | ||
---|---|---|
Federacio Esperanto de Barato | ||
landa asocio de UEA | ||
Komenco | 1982 vd | |
Lando(j) | Barato vd | |
Lingvoj | ||
Retejo | Oficiala retejo | |
La Federacio Esperanto de Barato (FEB) estas la Landa Asocio de UEA en Barato. Ĝi estis fondita en 1982 en la urbo Vijayawada en Andra-Pradeŝo. Ĝi aliĝis al UEA en 1996. La informilo de FEB estas Fenestro. Antaŭe estis papera versio, sed nun ĝi estas reta.[1] Jam de 2001 ekzistas diskutlisto "Baratanoj".[2] Lastatempe ekaktivas membroj de FEB ankaŭ en Facebook (elp. fejsbuk) kaj WhatsApp (elp. vacap).
FEB Kongresoj
[redakti | redakti fonton]La Unua FEB-Kongreso, Vijayawada, Andra-Pradeŝo, 1982
La Dua FEB-Kongreso, Kolkato, Okcidenta Bengalio, 1984
La Tria FEB-Kongreso, Laknaŭo, Utar-Pradeŝo, 1985
La Kvara FEB-Kongreso, Kolkato, Okcidenta Bengalio, 1987
La Kvina FEB-Kongreso, Bengaluro, Karnatako, 1992
La Sesa FEB-Kongreso, Puneo, Maharaŝtro, 1995
La Sepa FEB-Kongreso, Tirupatio, Andra-Pradeŝo, 1998
La Oka FEB-Kongreso, Puneo, Maharaŝtro, 2001
La Naŭa FEB-Kongreso, Puneo, Maharaŝtro, 15-16 Decembro 2018[3][4]
Aliaj FEB-organizitaj aranĝoj
[redakti | redakti fonton]5-a Azia Kongreso, 11-15 Februaro 2008, Bengaluro, Karnatako[5]
Barata Esperanto-Kunveno, 26-27 Oktobro 2013, Hajderabado, Andra-Pradeŝo[6]
Sud-Azia Seminario (SAS-4), 13-15 Oktobro 2017, Bengaluro, Karnatako[7]
Estraro
[redakti | redakti fonton]Membroj de la nuna estraro estas:[3]
Prezidanto: D-ro Ranganayakulu (Ranga)
Vicprezidanto: D-rino Mina Dan (Mina);
Ĝenerala Sekretario: S-ro Naga Siva Kotha (Siva);
Kasisto: S-ino Kirti Krishna Ratnoo (Kirti).
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Salutmesaĝoj por Barata Esperanto Kongreso 18, FEB, 2018
- ↑ Esperantistoj en Barato Arkivigite je 2019-12-11 per la retarkivo Wayback Machine, Yahoo-diskutgrupo.
- ↑ 3,0 3,1 BEK 18 – FEB elektas novan estraron
- ↑ Babilado, Kantado, kaj Nova Estraro - BEK 18
- ↑ https://baratejo.wordpress.com/5a-azia-kongreso-de-esperanto/
- ↑ https://baratejo.wordpress.com/barata-esperanto-kunveno/
- ↑ https://baratejo.wordpress.com/sud-azia-seminario/sas4barato/
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|